შინაარსის ნახვა

Ĉu esperantistaj mediumoj de Brazilo iam kontaktis kun la spirito de Zamenhof?

BrunoBram-ისა და 9 ივლისი, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 26

ენა: Esperanto

BrunoBram (მომხმარებლის პროფილი) 13 ივლისი, 2011 12:08:57

Mi studas paranormalajn aferojn, nur mokas iajn "skeptikulojn" kaj ne volas ke vi dolorigu al mi la kapon. Ekzistas animo kaj ekzistas manifestiĝoj de spiritoj aŭ inteligentoj ne apartenantaj al vivaj homoj kaj mi ne volas diskuti. En Brazilo spiritistoj abundas, ili lernas Esperanton por disvastigi siajn ideojn kaj siaj ideoj interesas al mi, ne stultaĵojn de homoj kiuj, kredas, ke skeptikismo konsistas el nei ĉion, ne el dubi pri ĉio, kiel okazas al multaj. Mi jam konas la historion.

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 13 ივლისი, 2011 13:25:54

BrunoBram:Mi studas paranormalajn aferojn,
Ĉu vi provis studi vin mem?

BrunoBram:...nur mokas iajn "skeptikulojn" kaj ne volas ke vi dolorigu al mi la kapon.
Kial timu? Via kapo verŝajne jam delonge doloras pro la abundo de strangaj teorioj ene de ĝi.

BrunoBram:Mi jam konas la historion.
?! rideto.gif

BrunoBram (მომხმარებლის პროფილი) 13 ივლისი, 2011 13:27:34

Mi trovis poemon, kiun la spirito de Zamenhof diktis al la mediumo Francisko Valdomiro Lorenz laŭ la libro "Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo", eldonita de Brazla Spiritisma Federacio:

HO MIA KOR'!

Ho mia kor', nun batu jam trankvile,
jam proksimighas la felicha hor',
en kiu povos spiri mi facile,
ho mia kor'!

Ne mortis chiuj ghermoj de l' semado,
aperas jam la fruktoj de l' labor';
sufichas! trankvilighu en batado,
ho mia kor'!

Revenas en la mondon nova sento,
de l' malliber' la birdoj flugas for;
ekghoju pro la grava do evento,
ho mia kor'!

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 13 ივლისი, 2011 13:56:42

BrunoBram:Mi trovis poemon, kiun la spirito de Zamenhof diktis al la mediumo Francisko Valdomiro Lorenz
Eble ni povas konkludi ke morto kaŭzas sinpastiĉemon. Interese. Kiel tio klarigeblus?

henma (მომხმარებლის პროფილი) 13 ივლისი, 2011 15:00:37

BrunoBram:HO MIA KOR'!

Ho mia kor', nun batu jam trankvile,
jam proksimighas la felicha hor',
en kiu povos spiri mi facile,
ho mia kor'!

Ne mortis chiuj ghermoj de l' semado,
aperas jam la fruktoj de l' labor';
sufichas! trankvilighu en batado,
ho mia kor'!

Revenas en la mondon nova sento,
de l' malliber' la birdoj flugas for;
ekghoju pro la grava do evento,
ho mia kor'!
Kurioze kiel mortinto kreis poemon kiu inkludas la frazojn: "ho mia kor', NE BATU..." aŭ "povos mi SPIRI"

Mi pensis ke koroj de mortintoj ja ne batas, kaj ke ili ne povas spiri...

Konfuze malgajo.gif,

Daniel.

AlfRoland (მომხმარებლის პროფილი) 13 ივლისი, 2011 18:06:15

BrunoBram:Mi studas paranormalajn aferojn, nur mokas iajn "skeptikulojn" kaj ne volas ke vi dolorigu al mi la kapon. Ekzistas animo kaj ekzistas manifestiĝoj de spiritoj aŭ inteligentoj ne apartenantaj al vivaj homoj kaj mi ne volas diskuti. En Brazilo spiritistoj abundas, ili lernas Esperanton por disvastigi siajn ideojn kaj siaj ideoj interesas al mi, ne stultaĵojn de homoj kiuj, kredas, ke skeptikismo konsistas el nei ĉion, ne el dubi pri ĉio, kiel okazas al multaj. Mi jam konas la historion.
Alia nomo de tiu fenomeno estas :"Superstiĉo"!

Gofzamen (მომხმარებლის პროფილი) 21 ივლისი, 2011 02:47:12

Ĉiuj povas kredi/fidi en io ajn.

Oni necesas respekti ilin, kaj ne ridegi pri ilia fido.

Ĉu vi volus ke oni ridegus pri via fido?

Eble ne. Do, respektu ĉiajn fidojn eĉ se vi ne kunsentas kun ĝi!

Heliogabalus (მომხმარებლის პროფილი) 21 ივლისი, 2011 06:17:28

Gofzamen:Oni necesas respekti ilin, kaj ne ridegi pri ilia fido.
Ĉi tio estas forumo. Ni rajtas diskuti. Ĉu vi pensas ke ĉiuj devas nur silente aŭskulti pri la opinioj de aliaj?
Mi ridas pri nenies fido. Mi ŝatas havi lokon kie miaj ideoj estas diskutataj. Mi ŝatas koni la opinion de tre diversaj homoj pri tre diversaj temoj, ĉar tio riĉigas mian pensmanieron.
Estas diferenco inter respekti kaj malpermesi la aliajn malsame opinii.

Gofzamen (მომხმარებლის პროფილი) 21 ივლისი, 2011 18:21:42

Heliogabalus:
Gofzamen:Oni necesas respekti ilin, kaj ne ridegi pri ilia fido.
Ĉi tio estas forumo. Ni rajtas diskuti. Ĉu vi pensas ke ĉiuj devas nur silente aŭskulti pri la opinioj de aliaj?
Mi ridas pri nenies fido. Mi ŝatas havi lokon kie miaj ideoj estas diskutataj. Mi ŝatas koni la opinion de tre diversaj homoj pri tre diversaj temoj, ĉar tio riĉigas mian pensmanieron.
Estas diferenco inter respekti kaj malpermesi la aliajn malsame opinii.
Mi reasertas: Jes, oni necesas respekti ĉiajn fidojn.

Ĉu mi diris kontraŭe, kiel vi aludas? Mi ne diris ke estas malpermesata diskuti kaj ne konsenti kun aliaj fidoj. Tute ne. La homoj devas diskuti pri ĉiuj aferoj, sed ne mokante pro la fidoj de aliaj. Oni povas diri: "Mi ne kredas je tio." Sed la etiko ne permesas ke oni diru: "Hahaha. Li kredas je tio!", kiel la homoj ke kredas je tio estus stulta aŭ malsupera. Mi vidis tion ĉi tie. Se vi ne komprenas, mi nur bedaŭras profunde.

AlfRoland (მომხმარებლის პროფილი) 21 ივლისი, 2011 18:29:11

Gofzamen:

Ni respektu personojn, sed ne nepre ĉiaspecajn superstiĉojn kiel religiojn, spiritismon, astrologion, nifologion ktp.

ზემოთ დაბრუნება