去目錄頁

Se li vivus hodiaŭ, kiajn politikajn ideojn havus D-ro Zamenhof?

BrunoBram, 2011年7月12日

讯息: 24

语言: Esperanto

zaratustro (显示个人资料) 2011年8月22日上午12:43:04

Por diri ion, mi pensas ke se Zamenhof vivus hodiaŭ kaj li havus egalajn ideojn pri egaleco kaj frateco de la homaro, li estus eble Anarkisto. rideto.gif

darkweasel (显示个人资料) 2011年8月22日上午6:38:25

horsto:
darkweasel:
eurimaco:Mi pensas ke Zamenhof vivis sole por alporti al nia mondon pacon kaj komprenaĵon inter chiuj homoj el nia Planedo. Kaj chi tio estis la kialo je la kreaĵo de ESPERANTO. Vere li ekde infano havis intereson por ke chiuj homoj vivas pace io ajn el nia Planedo. Kia nobla ideo!
kaj ĝuste tiaj ĉi komentoj donas al la ekstera mondo la impreson ke la esperantistaro estas sekto.
Pardonu, sed tio estas stulta komento. Ke Zamenhof jam kiel junulo revis pri pacigi la mondon, tio estas vero.
Kiun sekton ci celas? Sekto, kiu intencas pacigi la mondon? Kaj ĉu vi pensas, ke tio estas io malbona por la ekstera mondo? Aŭ ĉu tio estas ridinda?
Min plej ĝenis la vortelekto: Zamenhof vivis sole por alporti al nia mondon pacon kaj komprenaĵon
Ĉu iu homo vivis sole por iu ajn unu celo?

Tio memorigas min pri sekto, kiu kultas sian iniciatinton Zamenhof.

cellus (显示个人资料) 2011年8月22日上午6:57:00

Kion Zamenhof farus se li vivus nun estas literatura demando, kiun povus pripensi tiu kiu volus skribi romanon "La reveno de Zamenhof". Alian intereson ĝi ne havas.

CCLFan1 (显示个人资料) 2011年8月23日上午2:11:39

Mi pensas ke li estus mondcivitano.

回到上端