Al la enhavo

Ĉu estas esperantistas policanoj kviuj gvatas esperantistojn?

de BrunoBram, 2011-julio-14

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-14 06:59:22

Mi demandas min, ĉu la polico dungas esperantistojn por gvati Esperantujon aŭ ĉu estas esperantistaj policanoj por gvati esperantistojn.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-14 08:34:59

Almenaŭ mi certas, ke por eventualaj vortaj leĝrompoj la juĝejoj trovus tradukiston.

Miland (Montri la profilon) 2011-julio-14 11:23:28

Miaopinie, la Esperanto-movado tute ne interesus la policon, ĉar ĝi ne estas krimula organizo. Mi dubas, ke la lingvo interesas eĉ la sekretajn servojn (almenaŭ en demokratioj) - kaj ne estas sufiĉe da fortaj Esperantistoj por daŭra gvatado!

Tamen, indas ne subteni homojn, kiuj pretas fari krimojn. Pli bone esti saĝe kaj resti bonaj civitanoj!

Reen al la supro