Späť na obsah

Kion vi pensas pri la homaro?

od BrunoBram, 15. júla 2011

Príspevky: 4

Jazyk: Esperanto

BrunoBram (Zobraziť profil) 15. júla 2011 20:33:23

Ŝajne esperantismo enhavas filantropiajn, fratecajn ideojn, kaj similajn aferojn. Sed mia vizio pri la homaro estas ege pesimista -eble mi devus diri realista-, mi sentas neniun amon nek ian fratecan senton pri la ceteraj homoj, ĉar mi vidas ilin senescepte -mi inkludata, kaj nuancoj aparte- nur kiel profunde stultaj kaj malicaj bestoj. Mi ankaŭ ne povas vidi la ceterajn esperantistojn tra frateca vualo, ĉar mi vidas en ili la samajn ecojn de iu ajn homo, la sola diferenco estas, ke ili havas, kiel mi, la saman intereson pro lingvoj kaj pri Esperanto. Mi lernas E-on nur pro ĝiaj lingvistikaj ecoj, sed mi tute ne kredas je la valoroj fratecaj de Zamenhof kaj de la interna ideo.

BrunoBram (Zobraziť profil) 15. júla 2011 20:34:31

Mi eraris en la lasta respondo: anstataŭ "malamas" ĝi devus diri "amas".

nikko (Zobraziť profil) 15. júla 2011 21:04:25

Homaro estas simiaro. sal.gif

zan (Zobraziť profil) 16. júla 2011 9:35:38

BrunoBram:Mi lernas E-on nur pro ĝiaj lingvistikaj ecoj, sed mi tute ne kredas je la valoroj fratecaj de Zamenhof kaj de la interna ideo.
Ankaŭ mi tiel pensas rideto.gif, kvankam Lernu!-anoj estas plejparte bonkoraj. okulumo.gif Kial vi povus kredi, ke sam-hobianoj havas la saman ideon?

Nahor