Sisu juurde

Demando: Esperanto aŭ Interlingvo ?

kelle poolt superadamuso, 19. juuli 2011

Postitused: 28

Keel: Esperanto

superadamuso (Näita profiili) 19. juuli 2011 13:14.16

Esperanto estas malviva lingvo kaj Interlingvo estas viva lingvo.
Bonvolu skribi kio estas post kia paĝo ?

darkweasel (Näita profiili) 19. juuli 2011 13:17.07

Kio estas Interlingvo? Ĉu Interlingvao? Se jes, vi ĵus igis vin plene ridinda, speciale ĉar vi skribis tion ĉi en paĝaro por lerni Esperanton.

BrunoBram (Näita profiili) 19. juuli 2011 13:24.24

Mi opinias, ke ambaŭ lingvoj estas bonaj kaj ili ne nepre devus esti (inter)eksklutataj. La plej ĉefa kvalito de interlingvao estas, laŭ mia takso, ke ĝi povas esti komprenita de milionoj da homoj sen studi ĝin, kaj tio bonas.

Sed mi preferas Esperanton pro multaj kialoj.

henma (Näita profiili) 19. juuli 2011 15:42.11

superadamuso:Esperanto estas malviva lingvo kaj Interlingvo estas viva lingvo.
Bonvolu skribi kio estas post kia paĝo ?
?

Unue, Esperanto ne estas malviva lingvo.

Due, pri Interlingvao...

Estas interese ke iu ajn eŭropano povas kompreni tekston skribitan en tiu lingvo... sed...

- Kiel oni elparolas tiun tekston? Kiam mi legis iom pri ĝi... mi malkovris, ekzemple, ke qu estas iam elparolata kiel 'ku', iam kiel 'k'...

- Ĝi estas plena el neregulaj vortoj... legi ĝin estas tre facila, sed lerni la lingvon por uzi ĝin estas tre malfacila (preskaŭ tiel, kiel lerni nacian lingvon)

Do, por kompreni tekston skribitan en Interlingvao (kompreni ĉirkaŭ 80%, ne la tuta teksto) vi ne bezonas lerni ĝin... sed por aliaj uzoj, vi ja devas lerni la lingvon, kaj tio estas pli malfacila ol lerni Esperanton.

Do, mi preferas lerni Esperanton, kaj mi povas ne nur kompreni 100% tion, kion mi vidas skribitan, sed ankaŭ mi povas paroli, kompreni kiom mi aŭskultas, kaj eĉ skribi Esperante.

(parenteze... mi povas kompreni 100% tion, kio estas senerare skribita)

Amike,

Daniel.

mallumcavio (Näita profiili) 19. juuli 2011 15:58.57

superadamuso:Esperanto estas malviva lingvo kaj Interlingvo estas viva lingvo.
Bonvolu skribi kio estas post kia paĝo ?
Ĉu vi kredas, ke Esperanto estas malviva lingvo? Kial vi kredas tion? Ĉu vi jam ĉeestis en iu kongreso de Esperanto?

Aliflanke, Interlingvao nur estas legebla lingvo. Ĝi ne havas konkretajn regulojn por la elparolo, ktp.

Mi tute konsentis kun Henma.

Saluton

Chainy (Näita profiili) 19. juuli 2011 16:42.22

superadamuso:
Bonvolu skribi kio estas post kia paĝo ?
?!

darkweasel (Näita profiili) 19. juuli 2011 17:07.12

Chainy:
superadamuso:
Bonvolu skribi kio estas post kia paĝo ?
?!
ĉu vi vere tutserioze provas kompreni superadamusaĵon?!?!?!?!

Cetere, tiu ĉi forumo estas la plej bona pruvo por la vivanteco de Esperanto.

nikko (Näita profiili) 19. juuli 2011 19:09.52

Interlingua esse un lingua multo complicate. On non pote usar lo equal facilmente que Esperanto. rido.gif Io apprendeva iste lingua, tamen io face errores. shoko.gif

darkweasel (Näita profiili) 19. juuli 2011 19:15.06

Karaj, kion vi pensas pri la ideo plu diskuti pri Interlingvao en fadeno troviĝanta en la ĝusta forumparto?

BrunoBram (Näita profiili) 19. juuli 2011 21:01.47

henma:Do, por kompreni tekston skribitan en Interlingvao (kompreni ĉirkaŭ 80%, ne la tuta teksto) vi ne bezonas lerni ĝin... sed por aliaj uzoj, vi ja devas lerni la lingvon, kaj tio estas pli malfacila ol lerni Esperanton.
Mi pensas tiel. Se oni povas kompreni interlingvaon sen lerni ĝin, kaj tiu ĉi estas ĝuste sia ĉefa virto, kial do lerni ĝin? XD

Mi pensas, ke ĝi eble povus utili kiel ilo por internacie disvastigi tekstojn pri gravaj temoj kiam oni volas, ke ili atingu multajn homojn el multaj landoj. Ekzemple por fari propagandon, politika aŭ ĉiaspeca.

Mi dubas ĉu parole ĝi povas esti simile komprenebla kiel skribe.

Tagasi üles