Skip to the content

Ekzemplo de stulteco de la homoj rilate lingvoj kaj la angla

by BrunoBram, July 19, 2011

Messages: 19

Language: Esperanto

Chainy (User's profile) July 20, 2011, 7:09:46 PM

Laŭ ReVo:

poliso = Kontrakto pri asekuro.
politiko = Ĝenerala agmetodo

mihxil (User's profile) July 20, 2011, 9:07:17 PM

maratonisto:
Hodiaŭ ne ekzistas demokratio en elekto de lingvo. Tio estas la kaŭzo de stagnado de Esperanto. Por instruado de la angla en la mondo oni elspezas centojn da miliardoj, por instruado de esperanto nenion.
Mi ne komprenas kiel la bonfarto de Esperanto estu zorgo de la lernejoj. Ili instruu al siaj instruatoj ne hobion, sed utilajn aferojn. Tio estas ilia zorgo. Estas klare ke scipovo pri la angla estas utila.

Mi dubas ĉu tio rilatas al 'demokratio', ŝajnas al mi ke se la politiko en demokratia lando decidis ke estu tiel, ke tiam do tiu situacio ja estas demokratia.

Miland (User's profile) July 20, 2011, 9:25:28 PM

Chainy:poliso = Kontrakto pri asekuro.
politiko = Ĝenerala agmetodo
Dankon, mi devintus uzi Wells anst. la vortaron ĉi-retpaĝe - kaj precipe, kiam mi iom dubis pri la afero! Mi redaktis mian mesaĝon.

Gofzamen (User's profile) July 20, 2011, 10:57:52 PM

Ĉi tie en Brazilo oni instruigas nin la anglan lingvon en la publika lernejo por infanoj de 11-jara ĝis 17-jara. Sed neniu - mi diras neniu! - parolas la anglan nur kun la kono akirita de la lernejo. La edukada kvalito ne estas bona, sed ankaŭ angla lingvo ne estas facila por ĉiuj.
La angla lingvo estas vere taŭga. Sed estas kiel alia nacia lingvo: bela en kelkaj aspektoj kaj malbelaj en la ceteraj. Kaj nuntempe estas deviga por ke oni povas trovi bonan laboron. Neniu devigo estas bona!
Sed la homoj vidas nur ke oni devas lerni la anglan lingvon! Kaj ne, oni devas lerni kiom da lingvoj oni volas, kaj ankaŭ kiuj lingvoj oni volas. Bedaŭrinde, nuntempe oni ne povas.

zan (User's profile) July 21, 2011, 1:34:13 AM

Oni bezonas lerni almenaŭ aritmetikon, bazaj sciencoj kaj sian oficialan lingvon. Lerni la anglan same necesas nuntempe pro ties utileco. Se iu ne bezonas altan kapablon de la angla, tiu rajtas ne paroli ĝin. Sed tiu rajtas lerni kiel sian hobion aliajn lingvojn. Simple diru: "min ne interesas la angla lingvo." Se oni devas uzi la anglan, oni devas lerni ĝin same tiel, kiel oni lernis la uzadon de komputilo.

BrunoBram (User's profile) July 21, 2011, 2:11:35 AM

Nuntempe ŝajnas, ke oni ne rajtas diri "al mi ne interesas la angla", ĉar tio estas kvazaŭ herezo. Male, okazas la samo se oni diras, ke ŝatas Esperanton.

Multe ĝenis al mi ĉiam la altrudo de la angla. Mi ĉiam vidis ĝin kiel lingvo de la Usona imperio, kaj mi de Usono volas nek Koka-kolaon. Sed ne nur kiel Usona lingvo mi rifuzas ĝin: ĝia sono aspektas al mi la plej malbela sono de la universo. Mi neniam aŭdis nenion pli malbelsona ol la angla lingvo.

darkweasel (User's profile) July 21, 2011, 4:53:38 AM

BrunoBram:ĝia sono aspektas al mi la plej malbela sono de la universo. Mi neniam aŭdis nenion pli malbelsona ol la angla lingvo.
Ĉu vi konas la stirian dialekton de la germana? Ĝi sonas sufiĉe simile al la angla - ankaŭ en tiu dialekto oni diftongigas akcentatajn vokalojn. Tio ĉiam sonas amuze al la oreloj de vienano, ĉar en la viena dialekto okazas ĝuste la malo. Tamen tio ekstertemas ...

cellus (User's profile) July 21, 2011, 5:40:42 AM

Oni ne povas meti moralajn postulojn pri la lernado de lingvoj. En la plej multaj kazoj homoj elektas la lingvojn kiujn proponas la lernejaj programoj en la diversaj landoj. Se oni faras elekton, tio estas ĝenerale inter pluraj lingvoj, proponitaj en la lerneja programo. De mia lerneja tempo mi memoras ke ni diskutis pli la strategion por elekti la plej bonan lingvon por altaj notoj en la lerneja atesto.

Mi elektis esperanton, ĉar mi opiniis ke ĝi estas racia elekto. Mia lernejo ne favoris esperanton!

La angla lingvo estis mia unua fremda etna lingvo.

Kjell R

Gofzamen (User's profile) July 21, 2011, 4:17:26 PM

cellus:Oni ne povas meti moralajn postulojn pri la lernado de lingvoj. En la plej multaj kazoj homoj elektas la lingvojn kiujn proponas la lernejaj programoj en la diversaj landoj. Se oni faras elekton, tio estas ĝenerale inter pluraj lingvoj, proponitaj en la lerneja programo. De mia lerneja tempo mi memoras ke ni diskutis pli la strategion por elekti la plej bonan lingvon por altaj notoj en la lerneja atesto.

Mi elektis esperanton, ĉar mi opiniis ke ĝi estas racia elekto. Mia lernejo ne favoris esperanton!

La angla lingvo estis mia unua fremda etna lingvo.

Kjell R
Ĉi tie en Brazilo kaj ŝajne en aliaj landoj la lernado de angla lingvo estas deviga! Kaj se oni ne parolas la anglan, oni ne trovas laboron, almenaŭ ne bonan.

Do, mi ne povas apogi la anglan lingvon tiam, kiam oni ne estas libera por elekti kiujn lingvojn al oni plâcas.

Sed mi kunsentas ke angla lingvo tiel, kiel alia nacia lingvo estas bela en kelkaj aspektoj kaj malbelaj en la ceteraj.

Ni ankaŭ devas rememori ke ĉiu 14 tagoj 1 lingvo mortas pro la lingva imperiismo.

Back to the top