Sadržaj

Programi : Esperante aŭ angle?

od Neodivert, 20. srpnja 2011.

Poruke: 23

Jezik: Esperanto

Neodivert (Prikaz profila) 20. srpnja 2011. 10:43:53

Saluton!

Mi nuntempe programas etan bibliotekon kaj ludeton. Mi komencis programi ilin en la angla, la "internacia kodlingvo" lango.gif, sed poste mi demandis min "kial ne programi Esperante?".

Tial mi ektradukis la kodon, kaj rimarkis pri tio, ke 50% de la kodo ne estas tradukebla (estas parto de aliaj bibliotekoj kiujn mi uzas), do ĝi aspektas kiel miksaĵo, bela kaj malbela samtempe al mi. lango.gif

Jen eta ekzemplo :

aktualElemento = aktualElemento->NextSiblingElement()->FirstChildElement();
i = 0;
while( aktualElemento ){
if( i && (grafikDatumoj->kadroj.back()).sekvantKadro < i ){
grafikDatumoj->statoj.push_back( i );
}

lango.gif

Do nun mi dubas, kaj volis koni la opinion de aliaj esperantistoj, programistoj aŭ ne. Ĉu vi programas/us angle aŭ Esperante?, Kial?

Ĝis!

Jorn644 (Prikaz profila) 20. srpnja 2011. 11:59:47

Kiam programas mi nur por mia persona uzo, mi uzas la anglan lingvon. Mi tion faras ĉar estas pli facile trovi aliajn homojn (IRC, forumoj) kiuj vin povas helpi kiam vi havas demandojn pri kelkaj partioj de la kodo.

Kiam vi programus kune kun aliaj programistoj, tiam estas la plej saĝe programi en la lingvo kiun tiuj aliaj programistoj ankaŭ komprenas. Se vi programas bibliotekojn kiujn ankaŭ devas uzi aliaj, kaj ĉiuj aliaj ja parolas esperante, sed ne angle, tiukaze programu esperante.

Tamen kompreneble restas iomete malbelan kodon se vi programas dulingve.

Se nur ekzistus esperantlingva versio de ekzemple PHP, C, Java... okulumo.gif

maratonisto (Prikaz profila) 20. srpnja 2011. 19:01:49

Neodivert:Saluton!
aktualElemento = aktualElemento->NextSiblingElement()->FirstChildElement();
i = 0;
while( aktualElemento ){
if( i && (grafikDatumoj->kadroj.back()).sekvantKadro < i ){
grafikDatumoj->statoj.push_back( i );
}
Vi programas en C++. Vi povas (tion Vi devus fari nur unufoje en iu include-dosiero) difini

#define SekvantaGefrataElemento NextSiblingElement

#define ĝis while

kaj simile

Memkompreneble, en angla forumo neniu komprenos Vian kodon.

marcuscf (Prikaz profila) 30. srpnja 2011. 17:17:17

Nu, mi ne vidas tiom da problemo, ĉar mi ĉiam programas mikse. Jen portugale-angle jen esperante-angle...

qwertz (Prikaz profila) 30. srpnja 2011. 17:32:34

Mi pensas, ke Pharoah provis krei esperantlingva versiono de Piton (Python). Li informis pri tion en anglalingva forumo.

flipe (Prikaz profila) 30. srpnja 2011. 18:41:50

Neodivert:Do nun mi dubas, kaj volis koni la opinion de aliaj esperantistoj, programistoj aŭ ne. Ĉu vi programas/us angle aŭ Esperante?, Kial?
Mi ne programas, sed mi pensas ke tage, iun devas komencigas.

cshtarkov (Prikaz profila) 30. srpnja 2011. 19:09:48

Mi malŝatas uzi lingvojn krom la Angla por programi (eĉ mian denaskiĝlingvon). Mi ial trovas ĝin malnatura. Sed se mi uzis Esperanton ekde mi komencis programi, probable mi malŝatus uzi lingvojn krom Esperanto.

abdullatif (Prikaz profila) 30. srpnja 2011. 22:13:26

Mi programas uze Angllingvo ĉar mi volas programi en lingvo komprenita par ĉiuj. La tradukado de kodo al esperanto estas maluza io.

Neodivert (Prikaz profila) 4. kolovoza 2011. 15:43:55

Mi fine uzas/os la anglan, almenaŭ nuntempe.

Parenteze, ĉu vi konas iun esperantan ttt-ejon pri programado? Estus interesa afero.

Dankon pro viaj opinioj!

Koracio (Prikaz profila) 4. kolovoza 2011. 16:25:33

Mi programis en Matlab, kaj nune mi lernis programi en Python, en Ruby, kaj en Fortran. Mi provis ankaŭ Perl, sed mi ne povis ĝin inteligi. Mi ĉiam uzis hungarajn nomojn kaj stringojn (kiel dirus tiun Esperante?).

La lingvo Perl havas modulon, kiu faras ebla latinlingvan programadon. Ankaŭ la vortoj de Perl estas interpretitaj latine. Ekzistas kaj simila modulo por la klingona lingvo.

Natrag na vrh