Til indholdet

Ĉu al vi ĝenas, ke Esperanto estas tiom uzata pro paroli pri la lingvo mem?

af BrunoBram, 21. jul. 2011

Meddelelser: 27

Sprog: Esperanto

darkweasel (Vise profilen) 25. jul. 2011 08.12.34

lbosserman:Do...kion ni faru?

Mi kreos fadenon pri muziko. Morgaŭ. Nun mi benozas dormi.
tia fadeno jam ekzistas, serĉu: la ĝenerala fadeno pri la muziko

lbosserman (Vise profilen) 25. jul. 2011 15.52.21

darkweasel:
tia fadeno jam ekzistas, serĉu: la ĝenerala fadeno pri la muziko
Ĉu vere? Nu, nun mi sentas min stulta. Sed, kie ĝi estas? (Aŭ, kiel oni serĉas en multajn fadenojn?)

Kie devas esti fadeno pri muziko? Ĉi tie, aŭ en "Pri ĉio cetera"?

darkweasel (Vise profilen) 25. jul. 2011 15.54.32

lbosserman:
Ĉu vere? Nu, nun mi sentas min stulta. Sed, kie ĝi estas? (Aŭ, kiel oni serĉas en multajn fadenojn?)
Tiun oni senprobleme trovas per la dekstra-supra angulo de la paĝaro: La ĝenerala fadeno pri la muziko

flipe (Vise profilen) 27. jul. 2011 03.37.18

Al mi, vere ne gravas per kio temas esperantajn aferojn, mi nur uzas ĝin por miaj necesaj!

Do, mi pensas ke vi povus aldoni trian opcion tie, dirinta "Ne gravas al mi pri esperantaj aferoj".

lbosserman (Vise profilen) 27. jul. 2011 04.48.17

sal.gif BrunoBram! Ĉu vi estas ĉi tie ankoraŭ?

Mi pensas ke plaĉus al vi la retejo mojose.wordpress.com. rido.gif Tre diversa, tre ludema. Mi mem ŝatas eventeo.net, kiun vi eble ankaŭ ŝatus. Ĝi estas serioza kaj politika. (Dankon al Jan Aleksan por la proponoj.)

Fakte, ĉiuj devas viziti mojose.wordpress.com baldaŭ por vidi la belajn fotojn de naĝejo en unu "ŝipo" super tri (jes, tri) altegaj konstruaĵoj (jes konstruaĵoj) en Singapuro. shoko.gif (Vi povas trovi la fotojn en la mezo de la hejmpaĝo aŭ en la supro de la arkitekturo paĝo.)

(Korektaĵoj ĉiam bonvenaj.)

rafano (Vise profilen) 27. jul. 2011 05.20.14

Kiam mi komencis lerni E-on, mi jam antaŭe finkonstruis propran retejon. En ĝi mi pritraktas multajn diversspecajn aferojn. Komencinte lerni E-on, mi ekhavis la ideon traduki la enhavon de mia retejo en E-on. Do, almenaŭ mi estras retejon en kiu mi pridiskutas multajn aliajn temojn ol Esperanton. Tamen, post mia esperantiĝo, mi ja sentis ke mi volas mencii ion pri tio en mia retejo, kaj kompreneble faras tion kaj en la originala versio de la retejo (en mia denaska lingvo) kaj en ĝia esperantigita parto.

JUANMA40 (Vise profilen) 27. jul. 2011 17.21.51

Hector_134: Hector pravas, oni parolas pri multaj aĵoj ĉe la forumo, sed estas tre logika paroli pri eo.n mem ĉar ni devas solvi duboj kaj opinii pri nia planlingvon ĉar ĝi ne estas lingvon nacia kaj oni ne povas auskulti ĝin for el forumoj tipaj. Ne estas lando kie eo estas parolata kutime, do estas tre normala ke ni paroli pri nia lingvego. Krom eo estas diskutinda kaj parolinda ĉar estas lingvo preskaŭ perfekta kaj artoverko.

Tilbage til start