![](/upload/photos/100_100/2f/2f681ffe4ec4571f5215f1f6ec3f3aba_1717081092.jpg)
Ĉu al vi ĝenas, ke Esperanto estas tiom uzata pro paroli pri la lingvo mem?
貼文者: BrunoBram, 2011年7月21日
訊息: 27
語言: Esperanto
BrunoBram (顯示個人資料) 2011年7月21日下午12:41:33
Io similas okazas se serĉi retpaĝojn aŭ aliaj retloko. Kio okazas tio? Kiel esperantistoj emas tiom paroli pri la lingvo mem kaj tiom malpli pri aliaj aferoj?
Kirilo81 (顯示個人資料) 2011年7月21日下午12:49:34
Fakte ambaŭ sintenoj estas pravigitaj, kvankam ŝajnas al mi, ke la E-istoj eble tro okupiĝas pri si mem, sed tio estas atendebla en ajna malgranda komunumo.
darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月21日下午12:53:03
Kiel mi jam diris, Esperanto estas certa komuna intereso de plej multaj Esperantistoj, sed Esperantistoj havas ankaŭ aliajn interesojn, pri kiuj ili ja parolas.
Cetere ĉu ne tiu ĉi fadeno mem estas "esperantocentrisma"?
Hector_134 (顯示個人資料) 2011年7月21日下午1:30:08
La opcioj de la enketo estas malkompleta pri la demando.
Ryuuichi (顯示個人資料) 2011年7月21日下午2:43:53
Hector_134:La opcioj de la enketo estas malkompleta pri la demando.Mi ankaŭ tion pensas. Mi volus elekti "Mi ankoraŭ estas lernanta esperanton, do, mi eniras en ĉi tiu forumo por lerni pli" sed kiel aliaj fojoj, vi ne tute plenigis tutaj la eblaj respondoj. Vi volas ke la homoj elektas el la du unikaj respondoj kiuj estas eblaj... Mi kredas ke tiu ne estas ĝusta.
Chainy (顯示個人資料) 2011年7月21日下午5:32:02
AlfRoland (顯示個人資料) 2011年7月21日下午6:11:57
Chainy:Denove BrunoBram trudas al ni siajn opiniojn per stulta enketo. Nur eblas respondi en maniero, kiu subtenus la opinion de BrunoBram, egale ĉu elekti jes aŭ ne! Mi fakte ne konsentas kun la opinio de BrunoBram, do mi ne respondis al la enketo.Jes, liaj enketoj tro similas al jena demando:
"Ĉu vi finis perforti vian edzinon, respondu 'Jes' aŭ 'Ne'?"
mallumcavio (顯示個人資料) 2011年7月21日下午6:27:59
La verkoj eldonitaj de SAT temas pri multaj aferoj, ne nur pri la lingvo mem. Mi hezitas
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
Mi ĉeestis la 70an Kongreson de la Hispana Federacio. Oni traktis pri multaj aferoj krom la lingvo: muziko, kino, komputiloj, Vikipedio, ktp.
Kaj oni povas paroli kun aliaj homoj temante pri ĉio, ĝis stultaĵoj.
La realo ne estas nigra aŭ blanka, estas multaj tonoj da grizoj.
(Korektaĵoj akceptitaj kaj bezonataj).
Ĝis!
henma (顯示個人資料) 2011年7月21日下午6:42:24
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Al mi ne ĝenas tion, ĉar tio ne estas vera.
Ĉi tie (en forumo por lerni la lingvon) certe multaj fadenoj estas demandoj kaj diskutoj pri la lingvo (eĉ vi mem jam demandis plurfoje kiel diri 'tion' kaj 'tion ĉi')
Sed ekstere de tiu forumo, granda esperantista mondo ekzistas.
Mi vidas en la Jarlibro, ekzemple, ke multaj fakaj asocioj ekzistas, kiuj temas pri tre diversaj temoj.
Ekzistas religiaj asocioj (ateismaj, bahaismaj, islamaj, kristanaj, budhismaj)... Oomoto kaj spiritismo eĉ uzas Esperanto kiel pontolingvo.
Ekzistas asocioj de fervojistoj, filatelistoj, motorciklistoj, blinduloj, muzikistoj, radioamatoroj, ktp.
Ekzistas eĉ turismajn agentejojn. Unu el ili sendas ĉiam ofertojn al mi por vojaĝi al Haitio, Japanujo, slavaj landoj, ktp., kaj ili havas esperantistajn gvidantojn.
Mi foje aŭskultas radioj kiuj temas pri novaĵoj, aŭ Varsovia Vento, kiu havas muzikon kaj intervjuon al tre interesaj homoj, kiuj kreas muzikon, filmojn, aŭ partoprenas de amuzaj renkontoj.
Mi multe ŝatus, ekzemple, partopreni en MELA (kie vi povas partopreni eĉ nuda se vi volas), aŭ en la boatado en Ukrajnio. Mi jam estas iom maljuna por FESTO aŭ JES, sed tiuj estas tre interesaj ankaŭ.
Mi konas esperantistojn en Ĉilio kiuj uzas Esperanton kiel ilon por iliaj hobioj... Unu el ili estas filatelisto kaj havas kovertojn el pli ol 80 landoj... La alia estas skolto kaj radioamatoro, kaj li babilas radie kun homoj el la tuta mondo.
Kaj Tiel PLU!
Serĉu bone... se vi nur vidas tiun ĉi forumon, vi ne vidas la tutan esperantistan komunumon...
Amike,
Daniel
malpisano (顯示個人資料) 2011年7月21日下午6:50:40
Mi pensas, ke kiam esperantisto (aŭ ne) provas trovi ion en Esperanto, skribas "Esperanto" en Guglo aŭ YouTube. Kaj ĝi trovas videaĵojn pri Esperanto.
Eble tial?