Tin nhắn: 5
Nội dung: Esperanto
Fajra (Xem thông tin cá nhân) 18:23:27 Ngày 22 tháng 7 năm 2011
Ni devas uzi la okazo por informi personoj pri Esperanto!
Unu el la manieroj por fari tion estas la Twitter Agado.
La plano estas: en tiu tago, ni ĉiuj sendos multajn mesaĝojn pri Esperanto en Twitter. La celo estas helpi la vorton "#Esperanto" atingi la mondan "Trending Topics" (listo de la plej menciataj temoj de Twitter en iu ajn momento de la tago)!
La vortoj, kiuj aperas en tiu listo, ciam fariĝas famaj kaj la uzantoj de Twitter ĉiam komentas pri tiuj vortoj, kaj eĉ kelkfoje la vortoj aperas en televid-ĵurnaloj tra la mondo, kiam ĝi estas interesa! Do, se Esperanto atingas tiu listo, miljonoj da personoj vidos la vorton tie, kaj kurioziĝos pri ĝi!
En 2010, je la 15a de Decembro, ni preskaŭ sukcesis aperigi la vorton "Esperanto" en la Trending Topics! Tio estis nia unua provo, kaj, laŭ statistikoj, en tiu tago 0.7% de Twitter estis parolante pri Esperanto en iu momento de la tago!!! Tio estas multaj personoj! Kaj ni sukcese alloĝis kelkajn personojn al nia movado, kaj interesigis aliajn!
Por la venonta agado, je la 26a de Julio, ni bezonos pli da esperantistojn! Do eniru! Partoprenu! Kaj invitu aliajn esperantistojn por partopreni ankaŭ!
Vi nur bezonas skribi multajn pepaĵojn kun la vonto "#Esperanto". Aŭ "#esperanto", ne gravas. Sed ne forgesu la "#" antaŭ la vorto!
Vi ne havas tviteron? Ne gravas; estas tre facile krei konton sur twitter.com. Se vi poste ne volas uzi ĝin, ĝi neniel ĝenos vin!
Paĝo en Facebook pri la agado: http://www.facebook.com/event.php?eid=207181359294...
Fajra (Xem thông tin cá nhân) 22:53:52 Ngày 22 tháng 7 năm 2011
Estas 124 jaroj de Esperanto, ne 123!
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 11:50:50 Ngày 23 tháng 7 năm 2011
Fajra:Ho! Pardonu min!Eblas redakti mesaĝojn.
Estas 124 jaroj de Esperanto, ne 123!
Ryuuichi (Xem thông tin cá nhân) 12:22:14 Ngày 23 tháng 7 năm 2011
darkweasel:Ŝi ne scias tion ĉar ŝi nur registris por enmeti tie ĉi tiun ĉi afiŝon...Fajra:Ho! Pardonu min!Eblas redakti mesaĝojn.
Estas 124 jaroj de Esperanto, ne 123!
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 12:34:29 Ngày 23 tháng 7 năm 2011
Ryuuichi:Tial mi sciigis ŝin.darkweasel:Ŝi ne scias tion ĉar ŝi nur registris por enmeti tie ĉi tiun ĉi afiŝon...Fajra:Ho! Pardonu min!Eblas redakti mesaĝojn.
Estas 124 jaroj de Esperanto, ne 123!