Siajn proprajn poŝojn
от Jorn644, 22 юли 2011
Съобщения: 5
Език: Esperanto
Jorn644 (Покажи профила) 22 юли 2011, 21:16:09
Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.Kial estas uzita la artikolo -N por "siajN proprajN poŝojN?
La frazo mi trovis en la fundamenta krestomatio verkita de Zamenhofo.
mihxil (Покажи профила) 22 юли 2011, 21:18:54
Jorn644:Ĉu vi povas klarigi al mi la signifon de -n en la jena frazo:Ĝi indikas direkton.Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.Kial estas uzita la artikolo -N por "siajN proprajN poŝojN?
darkweasel (Покажи профила) 22 юли 2011, 21:20:15
Jorn644:Ĉu vi povas klarigi al mi la signifon de -n en la jena frazo:Al kiu loko ili metadis ĝin? Kien ili metadis ĝin? En siajn proprajn poŝojn!Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.Kial estas uzita la artikolo -N por "siajN proprajN poŝojN?
La frazo mi trovis en la fundamenta krestomatio verkita de Zamenhofo.
Jen: Kiam uzi la finaĵon -n? (punkto 3)
henma (Покажи профила) 22 юли 2011, 21:22:29
Tiu oro kaj tiu silko iris el ekster iliaj poŝoj 'AL EN' tiuj poŝoj.
Anstataŭ skribi al + en, oni uzas en + -n
Do, tiu oro kaj tiu silko iris EN iliajN poŝojN.
Ĉu tio estas pli klara?
Amike,
Daniel.
ED: dum mi skribis tion ĉi, jam du mesaĝoj estis skribitaj... Ŝajnas ke mi skribas tro malrapide
Jorn644 (Покажи профила) 22 юли 2011, 21:27:08