Plia demando pri la -n
by Jorn644, July 23, 2011
Messages: 5
Language: Esperanto
Jorn644 (User's profile) July 23, 2011, 2:19:57 PM
Kiom de la ŝtofo ili pretigisKiu pretigis kiun?
Ĉu la ŝtofo pretigis iliN?
Ĉu la ŝtofoN pretigis ili?
Estas frazo skribita de zamenhof, sed mi ne tute komprenas.
darkweasel (User's profile) July 23, 2011, 2:30:31 PM
Jorn644:Jes - alie ili devus havi N-finaĵon.
Ĉu la ŝtofoN pretigis ili?
Jorn644 (User's profile) July 23, 2011, 2:43:07 PM
Ĉu ili pretigis la stofoN ĉar la frazo diras:
Kiom de la ŝtofo ili pretigis
Tiukaze "de la" havas la saman funkcion kiel -N
Ĉu prave?
darkweasel (User's profile) July 23, 2011, 2:48:09 PM
Jorn644:La ŝtofoN pretigis ili?Ne.
Ĉu ili pretigis la stofoN ĉar la frazo diras:
Kiom de la ŝtofo ili pretigis
Tiukaze "de la" havas la saman funkcion kiel -N
Ĉu prave?
La ĉefvorto, kiu devus havi N-finaĵon, estas kiom, sed kiom ne povas havi N-finaĵon. De estas prepozicio, kaj tial ĝia komplemento (la ŝtofo) ne ricevas N-finaĵon.
Tamen, ĉar ĉe ili mankas N-finaĵo, estas klare, ke ĝi estas la subjekto - do kiom de la ŝtofo devas esti la objekto, kvankam ĝi ne estas markita per N-finaĵo.
Iuj uzas la neoficialan (laŭ mi ne rekomendindan) prepozicion *na por signi la objekton en tiaj okazoj, sed kiel oni ĉi-kaze vidas, tio fakte apenaŭ estas bezonata.
Jorn644 (User's profile) July 23, 2011, 2:51:42 PM
darkweasel:Ne.Mi tute komprenas nun. Dankon!