Dufoje -n
kelle poolt Jorn644, 23. juuli 2011
Postitused: 6
Keel: Esperanto
Jorn644 (Näita profiili) 23. juuli 2011 16:24.50
Li publikigis humanismajn poemojn kaj artikolojn kritikantajn la malnovan soci-sistemon kaj prikantantajn novan vivon.Laŭ mia kompreno:
La unua parto de la frazo:
"Li publikigis humanismajn poemojn kaj artikolojn kritikantajn"
Subjekto = li
Objektoj = poemoj & artikoloj
La dua parto de la frazo:
"la malnovan soci-sistemon kaj prikantantajn novan vivon."
Subjekto = artikoloj
Objekto = soci-sistemo & nova vivo
Ĉu prave?
Ankaŭ kial: "prikantantaJn novan vivon".
Kial prikantantajn estas skribita plurale?
darkweasel (Näita profiili) 23. juuli 2011 16:28.42
Li publikigis poemojn kaj artikolojn.
Kiajn poemojn li publikigis?
Humanismajn.
Kiajn artikolojn li publikigis?
Kritikantajn kaj prikantantajn.
Kion ili kritikas?
La malnovan socisistemon.
Kion ili prikantas?
Novan vivon.
Cetere - se vi havas demandojn, tute ne hezitu demandi!
horsto (Näita profiili) 23. juuli 2011 20:24.02
darkweasel (Näita profiili) 23. juuli 2011 20:44.37
horsto:Kantantaj artikoloj?Jes, fakte sence la frazo estas iom stranga. Tamen eble la adjektivoj rilatas kaj al la poemoj kaj al la artikoloj.
Miland (Näita profiili) 23. juuli 2011 21:00.29
Jorn644 (Näita profiili) 24. juuli 2011 10:58.41
Prikanti ion en nederlanda senco signifas laŭdi ion pro ĝia bonkvaleco.
La frazo tamen venas el verko de Bakin, verkisto ĉinolingva.