Kiel estas mia gramatiko?
kelle poolt Jorn644, 24. juuli 2011
Postitused: 28
Keel: Esperanto
Jorn644 (Näita profiili) 25. juuli 2011 9:54.45
"La unua afero kiu alvenis en lian menson."
la = difina artikolo, rilatas al "unua afero"
unua = adjektivo (a-vorto), ne apartenas al la verbo
afero = substantivo (o-vorto), ne apartenas al la verbo
kiu = tabelvorto kaj la subjekto de la verbo "alvenis"
alvenis = senobjekta verbo, la subjekto de tiu ĉi verbo estas "kiu"
en = loka rolvorteto, montras internan lokon, rilatas al "sia menso"
lian = adjektivo direktomontranta kompletigita kun la akuzativo (-n)
menson = substantivo direktomontranta kompletigita kun la akuzativo (-n)
La tuto frazo nur havas unu ĉeffrazon kaj neniun subfrazon.
darkweasel (Näita profiili) 25. juuli 2011 9:57.55
Jorn644:Mi provis klarigi al mi la gramatikan konstruon de la suba frazo. Ĉu mi pravas?tio eĉ ne estas tuta frazo, nur frazparto. devas sekvi ia verbo."La unua afero kiu alvenis en lian menson."
la = difina artikolo, rilatas al "unua afero"
unua = adjektivo (a-vorto), ne apartenas al la verbo
afero = substantivo (o-vorto), ne apartenas al la verbo
kiu = tabelvorto kaj la subjekto de la verbo "alvenis"
alvenis = senobjekta verbo, la subjekto de tiu ĉi verbo estas "kiu"
en = loka rolvorteto, montras internan lokon, rilatas al "sia menso"
lian = adjektivo direktomontranta kompletigita kun la akuzativo (-n)
menson = substantivo direktomontranta kompletigita kun la akuzativo (-n)
La tuto frazo nur havas unu ĉeffrazon kaj neniun subfrazon.
Jorn644 (Näita profiili) 25. juuli 2011 10:04.24
darkweasel:tio eĉ ne estas tuta frazo, nur frazparto. devas sekvi ia verbo.Flanke de tio, ĉu estas la klarigo kiun mi skribis ĝusta?
darkweasel (Näita profiili) 25. juuli 2011 10:15.13
Jorn644:preskaŭ. "kiu alvenis en lian menson" ja estas subfrazo.darkweasel:tio eĉ ne estas tuta frazo, nur frazparto. devas sekvi ia verbo.Flanke de tio, ĉu estas la klarigo kiun mi skribis ĝusta?
Chainy (Näita profiili) 25. juuli 2011 10:29.27
Chainy:Tio estas, anstataŭ 'necesas' kaj 'volas' (Kiel Mateno sugestas)Komence lia edzino malpermesis lin foriri, sed post pliaj konsideroj montriĝis ke necesis lia relaboro por ilia vivtenado.Tamen la dua afero kiu alvenis en lian menson tuj poste estis ke li ne volis informi sian edzinon pri la fakto ke li ankoraŭ ne trovis laboron.Estas ĝuste diri 'necesis' kaj 'volis' en tiuj frazoj, ĉu ne? Ŝajne ne temas pri nerekta parolo.
darkweasel (Näita profiili) 25. juuli 2011 10:32.51
Chainy:bedaŭrinde ne. mi mem ne certas pri tio sen legi pmeg, kaj tio estus nun neoportuna, ĉar mi poŝtelefone retumas
Darkweasel, eble vi donos jes- aŭ ne-respondon?
horsto (Näita profiili) 26. juuli 2011 20:42.25
Chainy:Mi simpligos la 2 frazojn:Komence lia edzino malpermesis lin foriri, sed post pliaj konsideroj montriĝis ke necesis lia relaboro por ilia vivtenado.Tamen la dua afero kiu alvenis en lian menson tuj poste estis ke li ne volis informi sian edzinon pri la fakto ke li ankoraŭ ne trovis laboron.Estas ĝuste diri 'necesis' kaj 'volis' en tiuj frazoj, ĉu ne? Ŝajne ne temas pri nerekta parolo.
- montriĝis ke necesis lia relaboro
- la dua afero estis ke li ne volis informi sian edzinon
Ne estas bezono montri en la ke-subfrazo, ke la afero okazis en tiu momento, ĉar tio jam estas klara. Tial oni uzu la paroltempon.
yugary (Näita profiili) 8. august 2011 4:21.19