Kion vi konsilas por lerni pli rapide Esperanton?
貼文者: zaratustro, 2011年7月30日
訊息: 12
語言: Esperanto
zaratustro (顯示個人資料) 2011年7月30日下午5:08:23
Ekzemple; Unu amiko konsilis min kiam mi eklernis, acheti etikedojn , kaj skribi en tiuj etikedoj la nomo de iu objekto, kaj meti la etikedon en tiu objekto. Tiel ĉiam kiam mi legis la etikedon memoris la nomon de tiu objekto. Tiel mi memoris kiel diri plafono, muro, komputilo, pordo, ktp...
Mi pensas ke estos pli bonaj konsiloj por plibonigi rapide nian lingvon. Kiaj por vi estis tre utilaj?
Mi pardonpetas se mi ankoraŭ havas skriberarojn, ankoraŭ mi sentas kiel eterna komencanto .
Miland (顯示個人資料) 2011年7月30日下午6:36:40
Certe aŭskultu parolatan Esperanton, per radio aŭ interrete aŭ per KD. Ĉe-estu kongresojn, se cirkonstancoj permesas vin.
Jorn644 (顯示個人資料) 2011年7月31日上午9:26:27
- komencu kun taglibro, tiel vi alkutimiĝas al esprimi vin esperante. Skribi pri io ajn, grave kaj negrave. Uzu la vortaron kiam vi serĉas vortojn.
- traduku ĉapitrojn de libro vialingva en esperanton. Tio pensigas vin pri kiel bone uzi esperantajn esprimojn.
Skribante aŭ tradukante, konsultu ofte la PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) aŭ demandu ĉi tie en la forumo.
Altebrilas (顯示個人資料) 2011年7月31日上午9:50:39
Miland:Jen kelkaj sugestoj. Studu diligente la klasifikitajn listojn de vortoj en ĉi-retpaĝaro.Tio estas ege interese, eĉ por la ne-komencantoj. Mi serĉis "fivortoj"-n en la listo, kaj poste ŝangis la lingvon de la forumo. Tio ebligis al mi pliriĉigi mian kulturon lernante tiujn vortojn (krom "pugo", kiu forestis pro misteraj kialoj) en la diversaj lingvoj...
sudanglo (顯示個人資料) 2011年7月31日上午11:37:57
Do, kiam vi rimarkas frazojn kiuj ŝajnas al vi persone tre utilaj, notu ilin por poste elserĉi ekvivalentojn en Esperanto.
maratonisto (顯示個人資料) 2011年7月31日下午12:42:18
zaratustro (顯示個人資料) 2011年7月31日下午1:43:16
Altebrilas (顯示個人資料) 2011年7月31日下午2:08:31
Solulo (顯示個人資料) 2011年8月1日下午9:46:17
maratonisto:La plej efika metodo estas pensadi Esperante.Jes, sed ... la plej bona metodo kiel diradis mia maljuna profesoro de metodologio de lingvoj estas forta volo kaj granda motiveco.
Estis homoj en la antaŭ-komputila mondo kiuj lernis aŭ provis lerni fremdan lingvon nur komparante la originalan verkon kun ĝia patra lingva traduko.
yugary (顯示個人資料) 2011年8月10日上午4:37:09