ورود به محتوا

Edziĝi, ĉu ankoraŭ bona ideo?

از diogotux, 31 ژوئیهٔ 2011

پست‌ها: 25

زبان: Esperanto

UUano (نمایش مشخصات) 18 اوت 2011،‏ 17:19:19

darkweasel:
MikhailMarkeyev:
Se oni analizu profunde, edziĝo estas kontrakto inter viro kaj virino, kiu havas kiel intenco kreadon kaj kreskigadon de infanoj, kiel la plej gravan celon.
Almenaŭ en mia hejmlando ja estas iom alia difino: Geedziĝa kontrakto estas kontrakto, en kiu du personoj de malsama sekso deklaras leĝe sian volon vivi en nedisigebla komunumo, generi infanojn, eduki ilin kaj helpi unu la alian.
Laŭ mi, geedziĝa kontrakto estas kontrakto en kiu du homoj (sendistinge sia sekso) leĝe deklaras sian deziron publike kaj anime unuigi siajn vivojn kaj sian estontecon. La celo de geedzeco ne estas kreadon nek kreskigadon de infanoj, kvankam tiu ja povas esti bona rezulto.

Mia konsilo estas tia: Se oni volas geedziĝi, oni geedziĝu, pro bona motivo, kia ajn tiu motivo estas.

manu_fr (نمایش مشخصات) 18 اوت 2011،‏ 17:31:30

UUano:
Mia konsilo estas tia: Se oni volas geedziĝi, oni geedziĝu, pro bona motivo, kia ajn tiu motivo estas.
Prave.
Mi konkludas, ke argumentoj por geedziĝi (aŭ ne) dependas de la lando, kie vi vivas.
Laŭmorale, laŭleĝe, kaj laŭreligie, tre malsamas edzkutimoj verdire.

Povas esti festo, aŭ infero de tutvivo ! shoko.gif

Parenteze : komunikado inter du homoj estas virtuale neebla tasko.
Jen sperto de mia eksgeedziĝ !! okulumo.gif

UUano (نمایش مشخصات) 18 اوت 2011،‏ 17:47:09

manu_fr:Mi konkludas, ke argumentoj por geedziĝi (aŭ ne) dependas de la lando, kie vi vivas.
Laŭmorale, laŭleĝe, kaj laŭreligie, tre malsamas edzkutimoj verdire.

Povas esti festo, aŭ infero de tutvivo ! shoko.gif
Vi ja pravas! okulumo.gif

manu_fr (نمایش مشخصات) 18 اوت 2011،‏ 17:53:03

UUano:
manu_fr:Mi konkludas, ke argumentoj por geedziĝi (aŭ ne) dependas de la lando, kie vi vivas.
Laŭmorale, laŭleĝe, kaj laŭreligie, tre malsamas edzkutimoj verdire.

Povas esti festo, aŭ infero de tutvivo ! shoko.gif
Vi ja pravas! okulumo.gif
Mi aldonis novan frazon tuj antaŭ kiam, vi respondis mian respondon : ĉu vi konsentas ankaŭ kun ĝi ?

(pardonon pro modifio lastmomenta !)

UUano (نمایش مشخصات) 18 اوت 2011،‏ 18:34:52

manu_fr:Mi aldonis novan frazon tuj antaŭ kiam, vi respondis mian respondon : ĉu vi konsentas ankaŭ kun ĝi ?
Nu, mi ne dirus "neebla", eĉ ligita kun l'adverbo "virtuale". Malfacilega, jes, sed ne neebla.

Aliflanke, se oni filozofie paroladus, eble mi samopinius ke vera kaj ekzakta interkomunikado estus neebla...ĉar tiu ĉiam postulus tradukadon, mi pensas.

manu_fr (نمایش مشخصات) 18 اوت 2011،‏ 18:43:34

UUano:
manu_fr:Mi aldonis novan frazon tuj antaŭ kiam, vi respondis mian respondon : ĉu vi konsentas ankaŭ kun ĝi ?
Nu, mi ne dirus "neebla", eĉ ligita kun l'adverbo "virtuale". Malfacilega, jes, sed ne neebla.

Aliflanke, se oni filozofie paroladus, eble mi samopinius ke vera kaj ekzakta interkomunikado estus neebla...ĉar tiu ĉiam postulus tradukadon, mi pensas.
Jes mi samopinias. Ni lasu aliaj eksprimi opiniojn, ĉu sama aŭ diversa. Ĝis sal.gif

UUano (نمایش مشخصات) 18 اوت 2011،‏ 18:48:05

manu_fr:Ĝis sal.gif
sal.gif

MikhailMarkeyev (نمایش مشخصات) 19 اوت 2011،‏ 3:42:56

Hmm... Mi diris ne pri leĝa bazo. Homo estas ne nur intelektulo, sed ankaŭ biologia objekto. Ĉiuj niaj pensoj kaj aspiroj baziĝas sur bestaj instinktoj. Kaj se vi provu ignori tion, vi nepre kunpuŝigos kun kontraŭago de naturo. Biologie ni estas tre similaj, sed leĝoj estas diferencaj efektive.

zan (نمایش مشخصات) 19 اوت 2011،‏ 6:44:54

Iuj specoj el bestoj geedziĝinte kune nutras siajn infanojn. Kaj homoj ekde la plejfrua epoko geedziĝas verŝajne por longtempe nutri infanojn, ĉar homaj infanoj estas tiel longe senhelpaj. Tiusence geedziĝo estis natura leĝo.

Nuntempe aliiĝas. Tio dependas de la socio. Se virinoj povas nutri siajn infanojn per si mem helpe de la socio, ne necesas al ŝi edziniĝo. Alie, maljuna riĉa fraŭlo edziĝas al juna virino, celante ke ŝi prizorgu lin, ne dezirante sola morti sen familio. Junulino edziniĝas al li pro lia mono, kompreneble. Tian geedziĝon ankaŭ naskas la socio.

Solulo (نمایش مشخصات) 19 اوت 2011،‏ 13:39:01

MikhailMarkeyev: Ĉiuj niaj pensoj kaj aspiroj baziĝas sur bestaj instinktoj.
Mikhail Markeyev. "Kolektitaj Verkoj", Volumo XXIV, Ĉapitro XXIII, verso 63.
rideto.gif

بازگشت به بالا