본문으로

Edziĝi, ĉu ankoraŭ bona ideo?

글쓴이: diogotux, 2011년 7월 31일

글: 25

언어: Esperanto

diogotux (프로필 보기) 2011년 7월 31일 오후 10:42:29

Ĉu vi suferas en via vivo, kaj ĉu vi amas vian edzon/edzinon?

PS: Mi estas dudek kvin jara kaj jam pensas pri tio. bv. doni vian opinion

flipe (프로필 보기) 2011년 8월 1일 오전 2:34:29

diogotŭ:Ĉu vi suferas en via vivo, kaj ĉu vi amas vian edzon/edzinon?

PS: Mi estas dudek kvin jara kaj jam pensas pri tio. bv. doni vian opinion
Bone, se vi volas edziĝi, iru antaŭen, edziĝi, ne atendas aliaj diros kio estas bona por vi, sed por mi, tio estas malbona ideo, faru la simplon, unuiĝas kaj ŝparas vian monon!! (junte-se e poupe dinheiro!)

Jorn644 (프로필 보기) 2011년 8월 1일 오후 8:18:16

diogotŭ:Ĉu vi suferas en via vivo, kaj ĉu vi amas vian edzon/edzinon?

PS: Mi estas dudek kvin jara kaj jam pensas pri tio. bv. doni vian opinion
Kial vi demandas? Ĉu vi havas amantino kun kiun vi volas geedziĝi?

Mem mi edziĝis antaŭ ol 6 monatoj, kaj mi ŝatas esti edzo.

Belmiro (프로필 보기) 2011년 8월 1일 오후 10:00:01

Ni havas proverbon kiu diras: Tiu kiu pensas ne edziĝas kaj tiu kiu edziĝas ne pensas.

Bone, tiu estas simpla diraĵo kiu fakte mi ne taksas esti vera. La edziĝa vivo estas io kiu povas plenplene feliĉigi virojn kaj virinojn. Ĉu tio signifas ke dum la fluo de la jaroj viroj kaj virinoj estos ĉiam feliĉaj? Ne! Multe da doloroj frapos la paron! Estos tiam la tempo por uzado de la vera amo. Espereble tiu estas sufiĉe granda por venki orgojlon, malkompreniĝojn kaj vanecojn. Kaj kiam la morto de uno venas, estus bone se la alia sentas veran ĉagreniĝon kaj ploras verajn larmojn.Tio ankaŭ estas speco de feliĉo

Ĉu vi ankoraŭ kuraĝas esti feliĉa?

maratonisto (프로필 보기) 2011년 8월 2일 오전 7:44:35

Mi legis iam tiun diraĵon:
Edziĝu ĉiukaze: se vi havos bonan edzinon, vi estos escepto. Se vi havos malbonan edzinon, vi fariĝos filozofo.

Demian (프로필 보기) 2011년 8월 2일 오후 1:06:44

diogotŭ:Ĉu vi suferas en via vivo, kaj ĉu vi amas vian edzon/edzinon?
[LISTO]
Suferi ? Tio estas cerba kondiĉo kaj krom Buddha ĉiu, mi pensas, suferas iamaniere.[/list]
diogotŭ:PS: Mi estas dudek kvin jara kaj jam pensas pri tio. bv. doni vian opinion
[LISTO]
Pri edziĝi, tie ĉi estas fama diraĵo:

Edziĝi estas kiel dolĉaĵo, kaj kiu manĝas tiu bedaŭras, kaj kiu ne manĝas tiu bedaŭras.[/list]

zan (프로필 보기) 2011년 8월 3일 오전 1:23:03

Demian:[LISTO]
Pri edziĝi, tie ĉi estas fama diraĵo:

Edziĝi estas kiel dolĉaĵo, kaj kiu manĝas tiu bedaŭras, kaj kiu ne manĝas tiu bedaŭras.[/list]
Bedaŭru post manĝo. sal.gif

MikhailMarkeyev (프로필 보기) 2011년 8월 17일 오전 10:33:53

Monta Rivero:vivu kun via partnero dum certa tempo (ekzemple dum 10 aŭ 12 monatoj) en unu loĝejo.
Tio estas bona ideo. Sed ne ĉiu virino konsentos al tio.
Se oni analizu profunde, edziĝo estas kontrakto inter viro kaj virino, kiu havas kiel intenco kreadon kaj kreskigadon de infanoj, kiel la plej gravan celon.
Viro ne povas naski infanojn, ankaŭ ĝi volas havi multe da seksumo. Virino povas naski infanojn, sed ŝi komprenas, ke ambaŭ gepatroj kune povas kreskigi infanojn pli multe kaj pli facile. Ciuj tiuj pensoj kuradas tra ilijn cerbojn nerimarkeblajn, kovritajn per grandaj seksaj sentoj.
Kiam geedzoj komprenas siajn strebojn kaj premisojn de siaj sentoj, ili povas kompromisi unu aliajn, subteni kaj agi kiel teamo kontraŭ cirkonstancoj. Nur tiel oni povas ŝirmi sian amon de detruo. Jes, tio postulas ĉiutagan spiritan laboron de ambaŭ da geedzoj, sed gajno estas grandvalora.
Sed, jes, ĉiuj decidas per si mem.

manu_fr (프로필 보기) 2011년 8월 18일 오후 3:45:50

diogotŭ:Ĉu vi suferas en via vivo, kaj ĉu vi amas vian edzon/edzinon?

PS: Mi estas dudek kvin jara kaj jam pensas pri tio. bv. doni vian opinion
Laŭ mi, edziĝo ankoraŭ enhavas sencon de aparteno de edzino al edzo.

Ne plu tolereblas hodiaŭe.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 8월 18일 오후 4:33:38

MikhailMarkeyev:
Se oni analizu profunde, edziĝo estas kontrakto inter viro kaj virino, kiu havas kiel intenco kreadon kaj kreskigadon de infanoj, kiel la plej gravan celon.
Almenaŭ en mia hejmlando ja estas iom alia difino: Geedziĝa kontrakto estas kontrakto, en kiu du personoj de malsama sekso deklaras leĝe sian volon vivi en nedisigebla komunumo, generi infanojn, eduki ilin kaj helpi unu la alian.

다시 위로