Đi đến phần nội dung

Frenezulo aŭ Teroristo

viết bởi Demian, Ngày 03 tháng 8 năm 2011

Tin nhắn: 21

Nội dung: Esperanto

3rdblade (Xem thông tin cá nhân) 02:44:46 Ngày 05 tháng 8 năm 2011

Demian:
3rdblade:Teroristoj uzas malicajn metodojn por gajni ion.
Ĉu metodoj de Breivik ne estas malicaj? Kaj ĉu ne volis gajni ion?
Kompreneble, liaj metodoj estis malicaj. Je 'ion', mi signifas 'politikan aŭ religian celon'. Se li ne havas politikan celon, kaj nur volis murdi kaj ĥaosigi, li ne estas teroristo. Se li estas sola homo, aginta sole, neniu gajnos ion pro liaj faraĉoj. Se li havas helpantoj, kion ili gajnis, kaj kial?

Anarĥio ja iom estas politika celo. Gavrilo Princep en la jaro 1914 estis anarĥisto kaj teroristo.

Demian:Nek Breivik nek Laden volis gajni ion materian por ili mem, ili nur volis gajni ion pro siaj propraj popoloj.
Ja, sed ĉu Breivik havas fanatikan samidearon, kiel Laden?

Demian:
3rdblade:Frenezuloj ne povas tiun fari, kaj ne zorgas. Ili nur volas detrui kaj ĥaosigi.
Laden detruis pli ol Breivik detrui. Ĉu tio signifas ke Laden estas pli freneza ol Breivik?
Ja estas eble, ke oni povas esti kaj frenezulo kaj teroristo samtempe. La relativa 'frenezeco' de tiuj du murdistoj ne gravas; la agoj de ambaŭ estis senmoralaj.

Laden havis politikajn celojn. Pri Breivik, mi ne scias, sed mi dubas ĉu eksistas grupon de fanatikaj samideistoj en Norvegio, ĉefe ĉar tiu lando estas relative riĉa kaj komforta. Tiel mi kredas ke, la murdisto Breivik estis frenezulo. Aŭ pli malbone - li elektis ignori sian konsciencon, kaj tamen murdi.

Sed, lia titolo, ĉu 'teroristo' aŭ 'frenezulo' ne gravas, fakte. Li estas unue, kriminulo. Lia faraĉoj kontraŭis civilizitaj landoj kaj popoloj. Mi ne kredas ke, iu normala homo sekvus tian perversan, malvirtan viron. Tiel, mi ne povas diri pli pri tiu temo.

Quay lại