Sadržaj

Frenezulo aŭ Teroristo

od Demian, 3. kolovoza 2011.

Poruke: 21

Jezik: Esperanto

Demian (Prikaz profila) 3. kolovoza 2011. 16:58:05

Kiuj el vi rimarkis ke kiam la novaĵo de eksplodoj en Norvegujo dissentiĝis, preskaŭ ĉiuj amaskomunikiloj aludis ke iu islama terora aro faris tion kaj uzis vorton TERORISTO. Sed poste, kiam la norvega polico arestis Anders-on BREVIK, la vorto TERORISTO malaperis. Anstataŭ preskaŭ ĉiu komencis uzi la vorton FRENEZULO aŭ ARDA KRISTANO.

Tie ĉi estas desegno, en kiu mi provas montri, kion okazis: Frenezulo aŭ Teroristo

Kion vi opinias: ĉu Andres BREIVIK estas frenezulo aŭ teroristo, kaj kial?

ALDONO

[LISTO]
Se Breivik estas kaj frenezulo kaj teroristo, kiel vi priskribos agojn de Osama bin LADEN kaj la ulo mem?[/list]

mihxil (Prikaz profila) 3. kolovoza 2011. 17:08:27

Demian:Kion vi opinias: ĉu Andres BREVIK estas frenezulo aŭ teroristo, kaj kial?
Mi supozas ke li estas kaj freneza kaj teroristo. Sed vi pravas ke la ŝanĝo estas hipokrita; mia voĉo iras al 'teroristo'.

darkweasel (Prikaz profila) 3. kolovoza 2011. 17:29:26

ambaŭ.

cetere lia nomo estas breIvik

jpablo68 (Prikaz profila) 3. kolovoza 2011. 17:41:56

mi opinas li estas teroristo ne diferenca al la aliajn radikalojn

mihxil (Prikaz profila) 3. kolovoza 2011. 17:46:14

Demian :Se Breivik estas kaj frenezulo kaj teroristo, kiel vi priskribos agojn de Osama bin LADEN kaj la ulo mem?
Ankaŭ tiu frenezas.

darkweasel (Prikaz profila) 3. kolovoza 2011. 18:36:01

kio laŭ mi faras breivik freneza estas ke li kredas ke tio kion li faris tute ne estis kontraŭleĝa ĉar li estas en milito kaj en milito oni povas fari tiajn aĵojn.

tial li estas ne nur teroristo sed ankaŭ frenezulo kiu imagas neverajn aferojn.

ĉu bin laden diris ion similan?

mihxil (Prikaz profila) 3. kolovoza 2011. 18:38:44

darkweasel:ĉu bin laden diris ion similan?
La prezidento de Usono ja diris ion similan. 'Milito kontraŭ terorismo'. Kiel tio eĉ eblus?

darkweasel (Prikaz profila) 3. kolovoza 2011. 18:42:04

miĥil:
darkweasel:ĉu bin laden diris ion similan?
La prezidento de Usono ja diris ion similan. 'Milito kontraŭ terorismo'. Kiel tio eĉ eblus?
se tio estus nur figura esprimo, tio ne tro absurdus.
tamen ŝajne tio ne estas nur figura esprimo.

mihxil (Prikaz profila) 3. kolovoza 2011. 18:57:57

darkweasel:
miĥil:
La prezidento de Usono ja diris ion similan. 'Milito kontraŭ terorismo'. Kiel tio eĉ eblus?
se tio estus nur figura esprimo, tio ne tro absurdus.
tamen ŝajne tio ne estas nur figura esprimo.
Ŝajnas al mi eĉ ke tiu vortinflacio pri 'milito' ja aspektigas tiun Breivik iom malpli freneza. Se lando povas komenci militon kontraŭ terorismo, terorismo ja ankau povas komenci militon kontraŭ lando. Tia simetrio simple senchavas.

darkweasel (Prikaz profila) 3. kolovoza 2011. 19:31:31

miĥil:
darkweasel:
miĥil:
La prezidento de Usono ja diris ion similan. 'Milito kontraŭ terorismo'. Kiel tio eĉ eblus?
se tio estus nur figura esprimo, tio ne tro absurdus.
tamen ŝajne tio ne estas nur figura esprimo.
Ŝajnas al mi eĉ ke tiu vortinflacio pri 'milito' ja aspektigas tiun Breivik iom malpli freneza. Se lando povas komenci militon kontraŭ terorismo, terorismo ja ankau povas komenci militon kontraŭ lando. Tia simetrio simple senchavas.
hm...
tamen li ne volis komenci militon kontraŭ lando sed kontraŭ la socialdemokratia registaro kiu laŭ li estas tro tolerema kontraŭ islamo.

krome ĉu li ne kredas ke la lando jam ESTAS en stato de milito kaj ne ke indas komenci militon?

Natrag na vrh