Přejít k obsahu

Ni vivas en la mondo de triboj.

od uživatele Solulo ze dne 4. srpna 2011

Příspěvky: 14

Jazyk: Esperanto

Solulo (Ukázat profil) 4. srpna 2011 21:50:08

Breve; estas hungara tribo, kaj pola, franca, german, rusa, estona, japana ktp. Ĉiu tribo okupiĝas pri ĝia/ilija bono, profito kaj gajno. Do, iu ajn internaciaj organizoj, ekzemple, Europa Unio kaj aliaj estas nur artefaritaj "unuecoj".
Valoras, laŭ mia opinio, starigi ĉi tiun demandon ene de esperantistaro.
Ĉu vi vere kredas, ke unu internacia lingvo iel povus helpi je la proksimigo de la nacioj se ni estaj tiel diversaj?
Jes, ĝi povas je la nivelo de individualaj kontaktoj, sed je la nivelo de registaroj kaj politikaj, ekonomiaj rilatoj... Mi dubas. Ni do vivas en la mondo de triboj.

flipe (Ukázat profil) 4. srpna 2011 22:04:57

Nur la futuro diros, sed mi certas ke Esperanto helpas en la interkomunikado.

Solulo (Ukázat profil) 4. srpna 2011 22:48:07

Kion do ni dirus pri la najbaraj landoj kies popoloj parolas la saman lingvon? Ĉu estas konfliktoj inter popoloj de Latina (Sud)Ameriko; Ekvadoro, Argentino, Kolombio, Venezuelo ktp? Kaj la ex- Jugoslavio?

Eĉ la simileco de lingvoj kaj facila interkomunikado ne solvas la problemon.

Junpe (Ukázat profil) 5. srpna 2011 2:00:40

Solulo:Eĉ la simileco de lingvoj kaj facila interkomunikado ne solvas la problemon.
Sed komunikado estas unua paŝo al solvo de konfliktoj, mi kredas.

Cetere mi ne opinias, ke ni devas havi nur unu internacian lingvon. Ni povas havi pli ol unu, kaj esperanto estas unu el la alternativoj por internaciaj lingvoj, laŭ mia kompreno.

zan (Ukázat profil) 5. srpna 2011 2:07:54

Solulo:Ĉu vi vere kredas, ke unu internacia lingvo iel povus helpi je la proksimigo de la nacioj se ni estaj tiel diversaj?
Jes, ĝi povas je la nivelo de individualaj kontaktoj, sed je la nivelo de registaroj kaj politikaj, ekonomiaj rilatoj... Mi dubas. Ni do vivas en la mondo de triboj.
Haha! Ankaŭ mi pensis. Forumanoj ofte re-prezentas oficialan vidpunkton de sia ŝtato. Tial okazas kvereloj sed neniam interproksimiĝo. lango.gif Tamen ŝajne al mi, tio ja estas amuza. Bonvolu amuziĝi.

flipe (Ukázat profil) 5. srpna 2011 2:35:04

Solulo:Kion do ni dirus pri la najbaraj landoj kies popoloj parolas la saman lingvon? Ĉu estas konfliktoj inter popoloj de Latina (Sud)Ameriko; Ekvadoro, Argentino, Kolombio, Venezuelo ktp? Kaj la ex- Jugoslavio?

Eĉ la simileco de lingvoj kaj facila interkomunikado ne solvas la problemon.
Jes, sed estas etaj konliktoj, kia konfliktoj inter Kolombio kaj Venezuelo, sed nur politika konflikto, ne inter popoloj, sed ne estas kiel inter la du Koreo ekzemple.

CrisJr25 (Ukázat profil) 5. srpna 2011 19:43:19

zan:
Solulo:Ĉu vi vere kredas, ke unu internacia lingvo iel povus helpi je la proksimigo de la nacioj se ni estaj tiel diversaj?
Jes, ĝi povas je la nivelo de individualaj kontaktoj, sed je la nivelo de registaroj kaj politikaj, ekonomiaj rilatoj... Mi dubas. Ni do vivas en la mondo de triboj.
Haha! Ankaŭ mi pensis. Forumanoj ofte re-prezentas oficialan vidpunkton de sia ŝtato. Tial okazas kvereloj sed neniam interproksimiĝo. lango.gif Tamen ŝajne al mi, tio ja estas amuza. Bonvolu amuziĝi.
Vero! Tio vidigas ke la ŝtato ĉiam "kontrolos" tian popolon. Ne direkte, sed uzanto tia kulturo. ^^

darkweasel (Ukázat profil) 5. srpna 2011 20:20:36

CrisJr25:

ne nepre. mi pensas ke en internacia forumo homoj ĝenerale emas laŭdi sian ŝtaton, dum eble en forumo kie skribas ĉefe samlandanoj oni pli emas kritiki.

(almenaŭ oni ofte diras pri aŭstroj ke ili mem ofte kritikas, ja kritikaĉas, sian landon, sed ve al eksterlandano mallaŭdanta aŭstrujon. kaj mi devas konfesi ke iom ja estas tiel.)

cellus (Ukázat profil) 9. srpna 2011 12:46:34

Bona rimarko! Kelkfoje eble povas esti bone ne havi komunan lingvon!

cellus (Ukázat profil) 9. srpna 2011 13:17:15

cellus:Bona rimarko! Kelkfoje eble povas esti bone ne havi komunan lingvon!
Sed mi konsentas kun la diskutanto kiu opinias ke oni nepre devas komuniki. Tie komuna lingvo estas granda helpo. Lingvon oni povas ja uzi por diversaj celo!

Zpět na začátek