글: 6
언어: Esperanto
HaleBopp (프로필 보기) 2011년 8월 15일 오후 10:36:35
Mi nun legas "La Mastro de l'Ringoj". Estas frazo kiun mi ne komprenas:
... li (Bilbo Baginzo) baldaŭ festos sian dekunu-unuan naskiĝdaton....
Fakte, Bilbo havas 111 jarojn.
Kiu pova klarigi al mi tiun "dekunu-unuan"?
Dankon.
RiotNrrd (프로필 보기) 2011년 8월 16일 오전 2:59:13
HaleBopp:En la angla, Tolkien skribis ke Bilbo atingis lian "eleventy first" naskiĝtago.
Kiu pova klarigi al mi tiun "dekunu-unuan"?
Estas nenia numero en la angla, sed...
Sixty = 60
Seventy = 70
Eighty = 80
Ninety = 90
Kial ne Eleventy = 110? Do "eleventy one" estas "111".
La tradukisto evidente volis skribi ion kiu estas simila al kion Tolkien skribis, do li kreis "dekunu-unu" (11-1; kune, 111). Ĝi ne precize samas, sed kreas similan senton en la leganto.
sudanglo (프로필 보기) 2011년 8월 16일 오전 7:36:02
and ninety is Naŭdek,
then 'eleventy' should be Dekunudek,
and 'eleventy one' should be Dekunudek unu.
Administranto: Bonvolu traduki vian mesaĝon en Esperanto, ĉar ĉi tiu estas E-lingva forumo / Please translate your message into Esperanto, since this is an Esperanto language forum.
Redakto: ah! kaptita de la lingvo-polico. Tio estis senintenca miaflanke. Verdire, mi ofte ne konscias en kiu lingvo mi skribas. Supozeble, mi senpense uzis la anglan ĉar temis pri traduko de anglalingva 'numero'.
HaleBopp (프로필 보기) 2011년 8월 16일 오전 10:18:35
Miland (프로필 보기) 2011년 8월 18일 오후 1:24:36
sudanglo:If eighty is Okdek,Jen traduko en Esperanton:
and ninety is Naŭdek,
then 'eleventy' should be Dekunudek,
and 'eleventy one' should be Dekunudek unu.
Administranto: Bonvolu traduki vian mesaĝon en Esperanto...
Redakto: ah! kaptita de la lingvo-polico. ..
Se "eighty" estas okdek, kaj "ninety" estas naŭdek, do "eleventy" devas esti dekunudek, kaj "eleventy one" devas esti dekunudek unu.
Kodegadulo (프로필 보기) 2011년 8월 18일 오후 11:55:08