Esperantistaro: Pli da viroj aŭ virinoj
ya zaratustro, 20 Agosti 2011
Ujumbe: 18
Lugha: Esperanto
zaratustro (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 8:27:39 alasiri
Ĝi povus esti malfacila demando, sed mi havas iom da scivolaĵo interne por koni viajn respondojn.
Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 8:41:18 alasiri
flipe (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2011 3:43:06 asubuhi
zaratustro:Ĉu estas pli da viroj aŭ da virinoj en la movado?.Mi ne dubas ke estas treege da viroj!
Demian (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2011 4:02:37 asubuhi
zaratustro:Ĉu estas pli da viroj aŭ da virinoj en la movado?Mi persone parolis kun tri esperantistoj en Barato; du estas viroj.
Pr::al DASGUTA (viro)
Gi::*har RAO (viro)
J::ti JOSEPH (virina)
Tiu ĉi eta ekzemplo diras multon.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2011 5:14:55 asubuhi
Hispanio:Eble Lernu! ne estas sufiĉa ekzemplo por scii ĉu ekzistas pli da viroj aŭ virinoj, sed legante fadenojn ĉi tie mi ofte rimarkas ke la viroj multas.Eble virinoj ĝenerale ne tiel ŝatas partopreni en interretaj forumoj? Mi ne povas diri, ĉar mi ne ofte skribas en aliaj forumoj.
Laŭ la statistiko ĉe Lernu, estas tiom da uzantoj:
viroj = 50,617
virinoj = 31,667
Sekso ne indikita = 21,178
(Mi prenis tion de ĉi tie)
- Do la plimulto ŝajne estas viroj, krom se multaj virinoj simple elektis ne indiki sian sekson.
Sed, ĝenerale en ĉi tiuj forumoj, estas tuj rimarkeble, ke la granda plimulto de kontribuantoj estas viroj.
Povas esti tia problemo, ke eĉ se iuj virinoj eble interisiĝus pri partopreni en la forumoj, kiam ili vidas ke ĉi tie estas tiel malmulte da komentoj de virinoj, tio iom malinstigas ilin?
Estas bedaŭrinde, ke estas tiel.
cellus (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2011 6:13:47 asubuhi
manu_fr (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2011 10:02:31 asubuhi
kial ne demandi pri koloro de okuloj samtempe ?
zaratustro (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2011 10:56:11 asubuhi
manu_fr:ĉu gravas la demando ?Mi ne scias kion estas por vi gravaj demandoj ĉar mi ne legis ankoraŭ multajn fadenojn malfermitaj de vi ,sed plaĉus min legi ĝin por scii la gravaj aferoj pri kion vi volas legi en tiu forumo.
kial ne demandi pri koloro de okuloj samtempe ?
Mi precipe malfermis tiun fadenon por scii io ke povas esti grava afero laŭ iu vidpunkto. Tiu vidpunkto ke mi parolas estas bone esprimita por la amiko Chainy :
Sed, ĝenerale en ĉi tiuj forumoj, estas tuj rimarkeble, ke la granda plimulto de kontribuantoj estas viroj. Povas esti tia problemo, ke eĉ se iuj virinoj eble interisiĝus pri partopreni en la forumoj, kiam ili vidas ke ĉi tie estas tiel malmulte da komentoj de virinoj, tio iom malinstigas ilin? Estas bedaŭrinde, ke estas tiel.Mi kunsentas kun Chainy ĉar mi pensas ke li prabas. Virinoj estas gravaj en la movado, kaj se estas signifa variaĵo inter viroj kaj virinoj ni devus pensi la kialon de tiu afero.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2011 10:58:45 asubuhi
zaratustro:kaj se estas signifa variaĵo inter viroj kaj virinoj ni devus pensi la kialon de tiu afero.kial?
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2011 11:09:25 asubuhi
darkweasel:Darkweasel, ĉu vere ne ŝajnas al vi bedaŭrinde, ke ne estas pli da komentoj fare de virinoj en ĉi tiuj forumoj?zaratustro:kaj se estas signifa variaĵo inter viroj kaj virinoj ni devus pensi la kialon de tiu afero.kial?