본문으로

100 Eŭro. Kiel ili povas helpi al E-o?

글쓴이: Andreo Jankovskij, 2011년 8월 20일

글: 20

언어: Esperanto

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2011년 8월 20일 오후 9:10:03

Se ekzemple vi havas 100 liberajn eŭrojn.
Kaj vi decidis helpi al Esperanto.

lango.gif
Kion vi faros?

Esperantst (프로필 보기) 2011년 8월 20일 오후 10:23:43

Tre bona demando! Mi nepre investus tiun monon por Esperanto-informado. Aŭ mi presus flugfoliojn, afiŝojn au mi farus anoncon en Facebook. La saman demandon kompreneble oni ankaŭ povus fari se temus pri 10.000 EUR aŭ eĉ 100.000 EUR, sed supozeble malmultaj homoj havus ideon kiel plej bone investi tiun monon por Esperanto.

Andreo Jankovskij:Se ekzemple vi havas 100 liberajn eŭrojn.
Kaj vi decidis helpi al Esperanto.

lango.gif
Kion vi faros?

Jasminka (프로필 보기) 2011년 8월 20일 오후 10:34:01

Se vi havas liberan monon, vi estas bonvena donaci ĝin al Esperantic Studies Foundation (ESF) - fondaĵo, kiu subtenis lernu!. Jen pliaj informoj pri tio: http://kampanjo.ikso.net/. okulumo.gif rideto.gif

Chainy (프로필 보기) 2011년 8월 21일 오전 5:28:23

Esperantst:Mi nepre investus tiun monon por Esperanto-informado.
Nu, sole informado ne estas tre utila... Tio estus granda perdo de mono.

Esperantst:Aŭ mi presus flugfoliojn, afiŝojn au mi farus anoncon en Facebook.
Ĉu vi ŝercas? Flugfolioj, afiŝoj?! Kial ne uzi la monon por io pli pozitiva?

Kaj fari anoncon en Facebook estas ĉiuokaze senpaga afero!

Esperantst:La saman demandon kompreneble oni ankaŭ povus fari se temus pri 10.000 EUR aŭ eĉ 100.000 EUR, sed supozeble malmultaj homoj havus ideon kiel plej bone investi tiun monon por Esperanto.
Eble vi presus eĉ pli da flugfolioj?!

Chainy (프로필 보기) 2011년 8월 21일 오전 5:30:45

Jasminka:Se vi havas liberan monon, vi estas bonvena donaci ĝin al Esperantic Studies Foundation (ESF) - fondaĵo, kiu subtenis lernu!. Jen pliaj informoj pri tio: http://kampanjo.ikso.net/. okulumo.gif rideto.gif
Jes, subteni Lernu ŝajnas al mi multe pli bona ideo ol presi senutilajn flugfoliojn!!

Eblas klaki sur la butono sur ĉi tiu paĝo kaj donaci monon per PayPal.

Chainy (프로필 보기) 2011년 8월 21일 오전 5:54:36

Vere mirigas min la respondo pri flugfolioj!! Tio estus kvazaŭ bruligado de mono!

Estas multe pli bone, se oni investas monon en io konkreta, kiu vere povas havi pozitivan influon kaj en daŭrigebla maniero.

Lernu estas tre utila retpaĝaro por lernantoj de Esperanto. Kaj se nin vere interesas la estonteco de Esperanto, tiam ni investu en tiaj projektoj.

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2011년 8월 21일 오전 7:26:18

lango.gif

Ni priparolu nekutimajn kaj ege originalajn variantojn)))

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2011년 8월 21일 오전 7:36:48

Kaj fari anoncon en Facebook estas ĉiuokaze senpaga afero!
Estas ebleco mendi reklamon ĉe vizaĝlibro. Ĝi allogos multe da homoj al paĝoj pri Esperanto.

------------------------------

1. Ni povas sendi po 3 eŭroj al 33 esperantistoj, por ke ni pli ofote telefonu unu al la alia.

2. Ni povas krei ŝildon por sia domo kun E-signo.

3. Ni povas organizi bonegan feston en loka E-klubo.

...

Kaj poste estos originala artikolo "Kiel 100 EUR povas helpi al Esperanto".

manu_fr (프로필 보기) 2011년 8월 21일 오전 9:59:58

listo de donacintoj troveblas en ttt-ejo de Lernu! ĉi tie (estas interesa) :

http://fr.lernu.net/pri_lernu/subteno/donacintoj.p...

mi ĝenerale priferas doni monon al aliaj "utilaj" kaŭzoj, persone. Do, mi estas ekster-subjekto tiel dirante.

novatago (프로필 보기) 2011년 8월 21일 오후 6:28:19

Andreo Jankovskij:Se ekzemple vi havas 100 liberajn eŭrojn.
Kaj vi decidis helpi al Esperanto.

Kion vi faros?
Eble okazigi konkurson ĉe Vikipedio aŭ atendi novan konkurson ĉe ĝi.

Eble subteni utilan retpaĝon en Esperanto, ne nur tiujn, kiuj vere helpas disvastigi la lingvon sed ankaŭ tiujn, kiuj uzas la lingvon.

Eble uzi ilin por aĉeti allogajn materialojn por Esperantaj kursoj aŭ inkluzivi amuzajn agojn en la kursojn (ekskursoj, ktp...).

Ĝis, Novatago.

다시 위로