Mesaĝoj: 11
Lingvo: Esperanto
robinast (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 04:44:23
en la estona / en la esperanto
Tallinn / Talino
Pärnu / ?
Väätsa / ?
Pöide / ?
Kõljala / ?
Üüru / ?
...
La estona havas multe da nomoj (inkluzive de loknomoj) kun tiuj sonoj. Se necesas, ni povas anstataŭi 'ä-ö-ü' kun diftongoj'ae-oe-ue' - sed ekzemple 'ue' en la esperanto oni devus elparoli 'u-e' kaj ne 'ue', ĉu ne? 'Üüru' tiam iĝus 'Ueueru'...
Sxak (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 05:30:39
Pri la rusa Ы: tia regulo ekzistas, kaj Ы estas transskribata kiel I
Pri la germanaj umlaŭtoj: Mi ne scias, ĉu tia regulo ekzistas, sed mi ofte vidis, ke o-umlaut kaj u-umlaut ambaŭ estas transskribataj kiel I
darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 08:36:34
Pro mia (viena) dialektaneco, mi emas ankaŭ transskribi ü kiel i kaj ö kiel e. Tamen eblas ankaŭ simple forigi la punktojn kaj transskribi ilin kiel u kaj o.
kaha (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 13:04:25
darkweasel:mi emas ankaŭ transskribi ü kiel i kaj ö kiel e. Tamen eblas ankaŭ simple forigi la punktojn kaj transskribi ilin kiel u kaj o.fakte ambaŭ sistemoj ekzistas por transkribi la germanan. Jen kelkaj ekzemploj:
Würzburg => Vircburgo
Württemberg => Virtembergo
Fürstenau => Firstenavo
Lübeck => Lubeko
Angermünde => Angermundo
Düren => Dureno
Düsseldorf => Duseldorfo
Gemünden => Gemundeno
Laŭ mi, pli malpli ŝajnas ke kiam estas sinsekvo ü + r + konsonanto, la "ü" estas transskribita per "i"
En aliaj kazoj, ĝi estas transkribita per "u"...
Nu, tio nur estas kion mi eltrovis de kutimaj transskriboj el la germana...
Nura ekcepto: urbonomoj kiuj finiĝas per "-furt":
Frankfurt => Frankfurto
Erfurt => Erfurto
Verŝajne por la influo de "Frankfurto", mondfama urbo...
Por kelkaj urboj tio pli facilas, ĉar ili jam havas esperantistan tradukon (ne transskribon):
Nürnberg => Nurembergo
Köln => Kolonjo
Pri la ö mi ne vere scias, mi esploros la aferon
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 13:14:23
kaha:Tiuj ja ne finiĝas per *-fürt, do pri ili ne gravas regulo pri transskribo de Ü.
Nura ekcepto: urbonomoj kiuj finiĝas per "-furt":
Frankfurt => Frankfurto
Erfurt => Erfurto
kaha:Laŭ Vikipedio, Nurenbergo.
Nürnberg => Nurembergo
kaha:Fürstenau => FirstenavoMi ne trovis tion en Google. De kie vi havas ĝin?
mihxil (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 16:04:47
darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 16:32:20
miĥil:Kvankam, kiel Kaha montris, ne ĉiu samopinias kun tio, kaj foje okazas alimaniere.nu, *vurcburgo* kaj *vurtembergo* al mi kiel germanlingvano sonus ridindaj. "vircburgo" kaj "virtembergo" tamen tre bone konformas al la bavardialekta elparolo de tiuj vortoj kaj tial sonas bonegaj al mi.
tamen alidialektaj germanlingvanoj eble malkonsentos
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
kaha (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-27 02:08:13
darkweasel:Ah jes, mi ne tre vekis tiam kiam mi skribis tionkaha:Tiuj ja ne finiĝas per *-fürt, do pri ili ne gravas regulo pri transskribo de Ü.
Nura ekcepto: urbonomoj kiuj finiĝas per "-furt":
Frankfurt => Frankfurto
Erfurt => Erfurto
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
darkweasel:sinsekvo de "n" kaj "b" ne estas tre normala, nek tre facile eldirebla...
kaha:Laŭ Vikipedio, Nurenbergo.
Nürnberg => Nurembergo
darkweasel:lokaj esperantistojkaha:Fürstenau => FirstenavoMi ne trovis tion en Google. De kie vi havas ĝin?
finaĵo "-au" ofte estas transskribitaj per "-avo"... Passau => Pasavo
Sxak (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-27 03:09:42
kaha:Ĝi estas tute normala kaj facile prononcebla
sinsekvo de "n" kaj "b" ne estas tre normala, nek tre facile eldirebla...
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-27 07:20:59
kaha:Tion mi trovas interesa, dankon.
finaĵo "-au" ofte estas transskribitaj per "-avo"... Passau => Pasavo