본문으로

Kanalo de HEF en Jutubo

글쓴이: Tonyodb, 2011년 8월 27일

글: 1

언어: Esperanto

Tonyodb (프로필 보기) 2011년 8월 27일 오후 12:26:29

La kanalo de Hispana Esperanta Federacio en Jutubo (Youtube) estis lastatempe riĉigita per diversaj filmaĵoj de lasta Hispana Esperanto-Kongreso, komence de julio. Vi povas ilin spekti en:
http://www.youtube.com/user/esesperanto

La unua filmo estas amllonga sed dinamika resumo de la Renkontiĝo. Poste sekvas resumoj de laborgrupoj, kaj ĉefe diversaj muzikaj pecoj.
Ankaŭ troveblas aliaj muzikeroj de la Kongreso en la kanaloj
http://www.youtube.com/user/Ekstremoj
http://www.youtube.com/user/SvenaDun
http://www.youtube.com/user/Sinkopo

Alia interesa peco estas la debato pri lingvo kaj movado inter Jorge Camacho kaj Renato Corsetti, spektebla komplete en:
http://www.youtube.com/watch?v=kniln-sGf-Y

Ĝuu

다시 위로