Đi đến phần nội dung

Ĉu vi vidis Incubus?

viết bởi Gryfek, Ngày 03 tháng 9 năm 2011

Tin nhắn: 13

Nội dung: Esperanto

Gryfek (Xem thông tin cá nhân) 19:07:01 Ngày 03 tháng 9 năm 2011

Lastafoje mi vidis Incubus en youtube- la duan filmon produkitan en esperanto. Mi legis ke oni ridis pro la prononco de aktoroj dum la premiero kaj la filmo fiaskis. Sed alia problemo gravas: la reĝisoro elektis esperanton specie ke ĝi kreu la idean psikodelecon kiel la arta faktoro kaj ne por esperanto ĝi mem. La tekniko de filmo estas tute eksperimenta, foje ege originala malgraŭ la eta budĝeto. Tial mi dubas ĉu vere estas ebla ĝin pritaksi. Kio estas tio esperanto lingvo..

fizikisto (Xem thông tin cá nhân) 15:14:48 Ngày 04 tháng 9 năm 2011

Mi vidis tiun filmon, sed mi ne tre bone komprenis la paroladon. Laŭ mi, la unua Esperanta filmo, "Angoroj", estas pli bona kaj multe pli bone komprenebla.

Kantoknabo (Xem thông tin cá nhân) 17:57:08 Ngày 04 tháng 9 năm 2011

Mi konsentas kun vin. Ĉi tiu filmon estis bona ideo, sed ĝi estis dura por kompreni. Mi estis ekscitinta kiam mi aŭdis pri ĝin. Sed, mi ne estis imponita.

Gryfek (Xem thông tin cá nhân) 18:17:20 Ngày 04 tháng 9 năm 2011

Certe. Ĝi estas malkomprenebla. Sed oni povas ĝin rigardi kun subtitoloj- ĝi estos plue la sama filmo. La esperanto estas nur la faktoro de ĝi kiel la artaĵo. Min vere sekuigis tiu filmo pro kelkaj kaŭzoj. Mi amas hororojn kiuj ne devas tremigi, provokas plie iun artan sekuigon. Pro tio mi amas ekzemple filmojn de Polanski (The Tenant ktp.) aŭ Lynch (The lost highway). Sed kuniĝi la filmon kun esperanto por psikodeligo? Ĝi estas ja la troigo, tute malkomprenebla, tamen mi persone amas tiun filmon plue. Mi vidis Angorojn sed ĝi ŝajnis al mi tro amatora, pli interamika ol vere interesa.

Kantoknabo (Xem thông tin cá nhân) 18:36:07 Ngày 04 tháng 9 năm 2011

mi vidas kio vi signifas. Mi iom ŝatis la filmon, sed mi ankoraŭ pensas ke ĝi estus pli bona. ridulo.gif

novatago (Xem thông tin cá nhân) 22:09:57 Ngày 04 tháng 9 năm 2011

Kantoknabo:mi vidas tion, kion vi signifas celas diri. Mi iom ŝatis la filmon, sed mi ankoraŭ pensas ke ĝi estus pli bona. ridulo.gif
Ĝis, Novatago.

flipe (Xem thông tin cá nhân) 02:26:08 Ngày 05 tháng 9 năm 2011

Mi ankoraŭ ne vidis Incubus, sed mi intencas vidi ĝin, kvankam se mi vidus ĝin, estos nur por esperanto.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 08:33:13 Ngày 05 tháng 9 năm 2011

Ke oni uzis esperanton nur kiel rimedon kaj ne por fari filmon en esperanto estas interesa sciigo. Mi vidis scenojn el la filmo, kiujn sendis al mi startrekemulo (Trekkie) antaŭ kelkaj jaroj. Via rigardo al la filmo estas interesa. Mi tro atentis pri la lingvo mem, kiu ja povus esti pli bona!

Gryfek (Xem thông tin cá nhân) 09:30:51 Ngày 05 tháng 9 năm 2011

Tiu sceno kiam ŝi (la seksa demonino) vekas en la preĝejo kaj krias en usona-esperanto! Komika! Kaj poste la demonino-fratino "venĝeguuu!". Tiu ĉi estas lingvo de satanismo? Al mi tre plaĉus se demonoj komike kverelus ĝuste en esperanto. Ĝi estus la ĉefa kaŭzo de ilia senarmeco kaj komikeco kio estus ja ankaŭ tre arta psikodelismo. Kaj tiu filmo estas vere bone farita ne nur teknike sed ankaŭ aktore, teologie, teatre, kvankam ĝi estas tro da ĉio! Oni amos pli Fearless Vampire Killers kiu estas cele komika, ol la ĥibrido de kvazaŭ-komika hororo pro kiu oni ne povus diri ke ĝi estu (aŭ estas? kara novatago- ĉu oni havas en esperanto subjunktivon?) cela en iu ajn faktoro.

ContextSwitch (Xem thông tin cá nhân) 12:52:38 Ngày 05 tháng 9 năm 2011

Mi ne vidis ĝin sed ĝi estas (en/sur/je?) mia komptutilo kaj mi vidos ĝin kiam mi havos la tempon.

Quay lại