Skip to the content

Rusio estas tro rusa

by Roman_Mutin, September 10, 2011

Messages: 26

Language: Esperanto

Solulo (User's profile) September 10, 2011, 4:04:37 PM

novatago: La decidiga faktoro ĉiam estas la eduko; ĉu rekta eduko, ĉu nerekta. Se oni ne edukas, eĉ povas okazi ke vi ne sciu en kiu ŝtato vi loĝas, aŭ kiu estas via popolo. Fakte per eduko, ankaŭ povas ŝanĝi tiun senton, eĉ se vi plu parolas vian denaskan lingvon.
Vi certe pravas. Eduko gravegas. Sed mi celis la maturan, plenaĝan nacian konscion jam post konvena eduko. Lingvo kaŭzas ian senton de komuneco kaj "tribueco".(Almenaŭ inter la nacioj kiuj havas iliajn proprajn lingvojn; hungaroj, bulgaroj, rusoj, poloj,litovoj ktp.)

novatago (User's profile) September 10, 2011, 4:42:21 PM

Solulo:Vi certe pravas. Eduko gravegas. Sed mi celis la maturan, plenaĝan nacian konscion jam post konvena eduko.
Mi ankaŭ.

Ĝis, Novatago.

RiotNrrd (User's profile) September 10, 2011, 8:16:30 PM

Se oni posedas usonan civitanecon, aŭ per naskiĝo aŭ per aliĝo, oni povas ĝuste nomi sin usonano. Deveno, raso; nek gravas.

(Teorie. Kompreneble, homoj malperfektas, tial iam la realeco estas io alia.)

flipe (User's profile) September 10, 2011, 9:39:07 PM

Roman_Mutin: Ĉu en via lando ne estas tia situacio?
En Brazilo estas ĉiuj brazilanoj (brasileiro), se vi naskigis tien ĉi aŭ akiri civitanecon, devenas el Afrikon, Eŭropon, Azion, estas multkolora, vi estas brazilano.

maratonisto (User's profile) September 11, 2011, 8:09:32 AM

flipe:En Brazilo estas ĉiuj brazilanoj (brasileiro), se vi naskigis tien ĉi aŭ akiri civitanecon, devenas el Afrikon, Eŭropon, Azion, estas multkolora, vi estas brazilano.
Jes, mi spertis tion. Mi laboris duonjaro en Brazilo kaj povas diri, ke brazilanoj estas bonvolaj al "fremduloj". En la kolektivo, kie mi laboris, estis kolegoj de diversa deveno kaj mi spertis neniun malamikecon tra ili. Laŭ mi Brazilo estas ekzemplo de toleremo por tuta mondo.

zan (User's profile) September 13, 2011, 9:09:36 AM

Mi antaŭe aŭdis, ke en Brazilo japan-devenaj civitanoj kiel eble plej konservas japanan kutimon. Ili estas ankaŭ civitanoj de Brazilo, brazilanoj samtempe kiel iaj "japanoj". Tio estas bona situacio, mi pensas.

robinast (User's profile) September 14, 2011, 6:20:43 AM

En Estonujo, ni kutime distingas naciecon kaj ŝtatanecon. Ili ja povas sami - sed ne devas. Iu, kiu konstante loĝas en Estonujo, estas estonlandano /eestimaalane/ sendepende al sia deveno aŭ denaska lingvo. Estono estas iu, kiu identigas sin kiel estono /eestlane/ (pro sia deveno aŭ/kaj denaska lingvo aŭ pro iu alia motivo) sendepende kie ŝi/li loĝas.
Fakte, ĝi estas ja sufiĉe komplikata problemo kaj eble ne ĉiuj ĉi tie konsentus...

Roman_Mutin (User's profile) September 19, 2011, 12:27:12 PM

Hodiaŭ mi vidis skribaĵon sur muro de mia lernejo: Rusio por rusoj (Rossija dlja russkiĥ)
Kie anstataŭ "ss" en vorto "Rossija" estis ĉi tio...

Mi esperas ke ne estas ĉi tio en viaj landoj?

flipe (User's profile) September 19, 2011, 8:37:36 PM

Roman_Mutin:Hodiaŭ mi vidis skribaĵon sur muro de mia lernejo: Rusio por rusoj (Rossija dlja russkiĥ)
Kie anstataŭ "ss" en vorto "Rossija" estis ĉi tio...

Mi esperas ke ne estas ĉi tio en viaj landoj?
Tio ekzistas en Brazilo sed dume ne estas forta movado, sed mi pensas ke tiuj aferoj baldaŭ ekokazos ĉi tie!

jpablo68 (User's profile) September 19, 2011, 10:32:37 PM

Roman_Mutin:estas video pri 1000 rusaj knabinoj
poste vidi la ligilo, mi pensas, "mi bezonas viziti la Rusio", hejmo de multaj belaj knabinoj okulumo.gif

Back to the top