Al la enhavo

tre ŝati, treŝati, ŝategi...

de robinast, 2011-septembro-14

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

robinast (Montri la profilon) 2011-septembro-14 08:37:22

Miaopinie, 'kunlabori' kaj 'labori kune' ne havas la saman signifon - sed kiel pri 'tre ŝati', 'treŝati' kaj 'ŝategi'? Ĉu mi diras tute la saman se mi foje tekstas 'mi tre ŝatas', foje 'mi treŝatas' aŭ 'mi ŝategas'? Ĉu ili estas plenaj sinonimoj aŭ ne?

Mi fakte ne vidas la diferencon alian ol nur stilan - sed ĝi facile eblas esti ĉar mia malsperto.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-septembro-14 09:17:50

mi fakte tute ne skribus *treŝati*.

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2011-septembro-14 09:59:52

darkweasel:mi fakte tute ne skribus *treŝati*.
Ĉu eble vi ne uzas tiun vorton, ĉar ĝi ne ekzistas ? rideto.gif

robinast (Montri la profilon) 2011-septembro-14 10:55:29

darkweasel:mi fakte tute ne skribus *treŝati*.
Bone, dankon! Sed 'tre ŝati' kaj 'ŝategi' - ĉu ili viaopinie estas plenaj sinonimoj?

Tjeri (Montri la profilon) 2011-septembro-14 12:38:45

Se vi hezitas, diru: mi multe ŝatas.
lango.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-septembro-14 12:41:47

Tjeri:Se vi hezitas, diru: mi multe ŝatas.
lango.gif
laŭ mia lingvosento "tre ŝati" pli bonas ol "multe ŝati"... mi poste kontrolos kion diras pmeg.

redakto (denove uzante komputilon): PMEG konsentas kun mi (Tre kaj multe). Temas ja pri grado kaj intenseco, ne pri kvanto aŭ ofteco.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-septembro-14 13:00:05

Nu, por nun finfine respondi al la originala demandinto:
robinast:
darkweasel:mi fakte tute ne skribus *treŝati*.
Bone, dankon! Sed 'tre ŝati' kaj 'ŝategi' - ĉu ili viaopinie estas plenaj sinonimoj?
Se ekzistas diferenco, ĝi estas nur nuanca. Mi ne povas imagi okazon, kie unu el tiuj esprimoj uzeblas kaj la alia ne.

robinast (Montri la profilon) 2011-septembro-14 14:11:25

Tjeri:Se vi hezitas, diru: mi multe ŝatas.
lango.gif
He-he, mi ne hezitas, mi sole scivolas... rido.gif
darkweasel:Se ekzistas diferenco [inter 'tre ŝati' kaj 'ŝategi'], ĝi estas nur nuanca. Mi ne povas imagi okazon, kie unu el tiuj esprimoj uzeblas kaj la alia ne.
Nu, kaj mi inklinas opinii same. Dankon! rideto.gif

Vilius (Montri la profilon) 2011-septembro-14 14:51:42

darkweasel:Se ekzistas diferenco, ĝi estas nur nuanca. Mi ne povas imagi okazon, kie unu el tiuj esprimoj uzeblas kaj la alia ne.
Laŭ mi, ŝategi estas iomete pli emocia kaj tre ŝati ŝajnas pli formala. Jen ekzemploj:

[Dum]
- Mi ŝategas ĉi tiun bieron! Ni drinku pli.
[Kaj poste]
- Jes, patrino, mi tre ŝatis la ekskurson.

Sed jes, tiuj estas nur nuancoj.

Reen al la supro