¿Ĉu estos esperanto la estonta lingvo oficiala de la Eklezio katolika?
unpensador,2011年10月19日の
メッセージ: 68
言語: Esperanto
unpensador (プロフィールを表示) 2011年10月19日 15:05:52
http://www.youtube.com/watch?v=w7LJBUYĤo8
http://www.youtube.com/watch?v=DQkkLCrAELc
Pro Sanctā Ecclesiā
http://www.lexilogos.com/clavier/latin.htm
Eduardo.
http://www.radiovaticana.org/esp/index.asp
http://breviero.org/chieliro2007/
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年10月19日 15:19:48
mihxil (プロフィールを表示) 2011年10月19日 15:22:46
unpensador:Dio ne havas nacieco.Malfacile direblas, konsiderante la fakton ke Li tute ne ekzistas. La ecoj de neekzistuloj ja estas malfermaj al onia fantazio.
Se esperanto fariĝus oficiala lingvo de fiinstituto kia la katolika eklezio, kio kompreneble estas senŝanca afero, tiam tio estus alia kialo finfine kabei.
Cetere, kio okazis al via amo pri nia n-finaĵo?
nissa_amas_katoj (プロフィールを表示) 2011年10月19日 15:24:31
Sed mi esperas, ke Radio Vatikana ankaŭ en la estonteco havos esperanto-programon.
nissa_amas_katoj (プロフィールを表示) 2011年10月19日 15:32:30
miĥil:Malfacile direblas, konsiderante la fakton ke Li tute ne ekzistas. La ecoj de neekzistuloj ja estas malfermaj al onia fantazio.Miĥil, mi esperas ke viaj antaŭjuĝoj kontraŭ katolikoj kaj aliaj religiuloj baldaŭ malaperos.
Se esperanto fariĝus oficiala lingvo de fiinstituto kia la katolika eklezio, kio kompreneble estas senŝanca afero, tiam tio estus alia kialo finfine kabei.
Cetere, kio okazis al via amo pri nia n-finaĵo?
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年10月19日 15:37:07
miĥil:Laŭ mi tute ne - sendepende de tio, ĉu oni estas religia. Esperanto havas uzeblon en ĉiuj internaciaj rilatoj. La katolika eklezio estas internacia organizo (kion ajn oni pensas pri ĝi), kaj tial Esperanto tie havas uzeblon.
Se esperanto fariĝus oficiala lingvo de fiinstituto kia la katolika eklezio, kio kompreneble estas senŝanca afero, tiam tio estus alia kialo finfine kabei.
mihxil (プロフィールを表示) 2011年10月19日 15:43:09
nissa_amas_katoj:Miĥil, mi esperas ke viaj antaŭjuĝoj kontraŭ katolikoj kaj aliaj religiuloj baldaŭ malaperos.Ne temas pri antaŭjuĝo. Temas pri edukita juĝo post informiĝo pri la faktoj. Dio ne ekzistas, tio estas memevidente klara afero. Katolikismo estas fia afero, ankaŭ tio estas pli malpli klara. Ĝi instruas malveraĵon, ĝi estas ekstreme riĉa, ĝiaj pastroj perfortas infanojn, ĝi malhelpas kontroladon de popolgrando kaj kontraŭbatalon de diversaj malsanoj. Sume, sufiĉe fias, mi ne plu volus esti iel asociata kun ĝi.
Chainy (プロフィールを表示) 2011年10月19日 16:01:27
miĥil:...Temas pri edukita juĝo post informiĝo pri la faktoj....Kaj ĉi tiu fadeno temas ne pri via juĝo pri Dio, sed pri tio, ĉu "Esperanto estos la estonta oficiala lingvo de la katolika eklezio".
Chainy (プロフィールを表示) 2011年10月19日 16:09:05
darkweasel:Laŭ mi tute ne - sendepende de tio, ĉu oni estas religia. Esperanto havas uzeblon en ĉiuj internaciaj rilatoj. La katolika eklezio estas internacia organizo (kion ajn oni pensas pri ĝi), kaj tial Esperanto tie havas uzeblon.+1
Tre bona respondo.
mihxil (プロフィールを表示) 2011年10月19日 16:29:38
Chainy:Oni diris ke mi estas antaŭjuĝa, do nature mi defendis min.miĥil:...Temas pri edukita juĝo post informiĝo pri la faktoj....Kaj ĉi tiu fadeno ne temas pri via juĝo pri Dio, sed pri tio, ĉu "Esperanto estos la estonta oficiala lingvo de la katolika eklezio".
Mi komprenas la opinion de darkweasel, kaj iusence mi kontentus ke tia organizo agnoskus nian lingon. Sed mi imagis kiel estus se vere la katolika eklezio alprenus kiel unu el la unuaj internaciaj organizoj esperanton. Mi jam iom hontas diri ke mi parolas esperanton. Se la ĝenerala publiko ligus esperanton kun katolikismo, se imagebla reago fariĝus 'ĉu vi do estas katolika', tiam mi certe eĉ malpli emus entute konfesi la fakton. Feliĉe neniu aŭdis pri bahaaismo, oomoto kaj spiritismo, des malpli pri ilia 'alpreno' de e-o. Sed katolikismo, jes tio estas konata. La honto fariĝus tro, kaj kabeo fariĝus pli alloga.