본문으로

¿Ĉu estos esperanto la estonta lingvo oficiala de la Eklezio katolika?

글쓴이: unpensador, 2011년 10월 19일

글: 68

언어: Esperanto

unpensador (프로필 보기) 2011년 10월 19일 오후 3:05:52

Estas eble, sed mi pensas ke la latina manteniĝos, ĉar estus ankaŭ grandegaj tresoroj kulturaj de latinaj kaj grekaj filosofoj k.t.p. ĉe la Biblioteko Vatikana. Kaj Dio havas ne definita naciezo, kiel diris tiu "Tal parece que Dios es español". "Tal parece" estas esprimo de la antikva hispana kio signifas "tiel ŝajnas...", sed mi pensas ke tio estas iom stulta. Dio ne havas nacieco.
http://www.youtube.com/watch?v=w7LJBUYĤo8

http://www.youtube.com/watch?v=DQkkLCrAELc

Pro Sanctā Ecclesiā
http://www.lexilogos.com/clavier/latin.htm

Eduardo.

http://www.radiovaticana.org/esp/index.asp

http://breviero.org/chieliro2007/

senkulpa.gif

darkweasel (프로필 보기) 2011년 10월 19일 오후 3:19:48

¿Ĉu aliaj lingvoj iam vere enkondukos hispanlingvajn inversajn demandsignojn?

mihxil (프로필 보기) 2011년 10월 19일 오후 3:22:46

unpensador:Dio ne havas nacieco.
Malfacile direblas, konsiderante la fakton ke Li tute ne ekzistas. La ecoj de neekzistuloj ja estas malfermaj al onia fantazio.

Se esperanto fariĝus oficiala lingvo de fiinstituto kia la katolika eklezio, kio kompreneble estas senŝanca afero, tiam tio estus alia kialo finfine kabei.

Cetere, kio okazis al via amo pri nia n-finaĵo?

nissa_amas_katoj (프로필 보기) 2011년 10월 19일 오후 3:24:31

Ne. Mi kredas ke la latino estos la lingvo de la Eklezio. La latina meso ne estos esperanta meso.

Sed mi esperas, ke Radio Vatikana ankaŭ en la estonteco havos esperanto-programon.

nissa_amas_katoj (프로필 보기) 2011년 10월 19일 오후 3:32:30

miĥil:Malfacile direblas, konsiderante la fakton ke Li tute ne ekzistas. La ecoj de neekzistuloj ja estas malfermaj al onia fantazio.

Se esperanto fariĝus oficiala lingvo de fiinstituto kia la katolika eklezio, kio kompreneble estas senŝanca afero, tiam tio estus alia kialo finfine kabei.

Cetere, kio okazis al via amo pri nia n-finaĵo?
Miĥil, mi esperas ke viaj antaŭjuĝoj kontraŭ katolikoj kaj aliaj religiuloj baldaŭ malaperos.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 10월 19일 오후 3:37:07

miĥil:
Se esperanto fariĝus oficiala lingvo de fiinstituto kia la katolika eklezio, kio kompreneble estas senŝanca afero, tiam tio estus alia kialo finfine kabei.
Laŭ mi tute ne - sendepende de tio, ĉu oni estas religia. Esperanto havas uzeblon en ĉiuj internaciaj rilatoj. La katolika eklezio estas internacia organizo (kion ajn oni pensas pri ĝi), kaj tial Esperanto tie havas uzeblon.

mihxil (프로필 보기) 2011년 10월 19일 오후 3:43:09

nissa_amas_katoj:Miĥil, mi esperas ke viaj antaŭjuĝoj kontraŭ katolikoj kaj aliaj religiuloj baldaŭ malaperos.
Ne temas pri antaŭjuĝo. Temas pri edukita juĝo post informiĝo pri la faktoj. Dio ne ekzistas, tio estas memevidente klara afero. Katolikismo estas fia afero, ankaŭ tio estas pli malpli klara. Ĝi instruas malveraĵon, ĝi estas ekstreme riĉa, ĝiaj pastroj perfortas infanojn, ĝi malhelpas kontroladon de popolgrando kaj kontraŭbatalon de diversaj malsanoj. Sume, sufiĉe fias, mi ne plu volus esti iel asociata kun ĝi.

Chainy (프로필 보기) 2011년 10월 19일 오후 4:01:27

miĥil:...Temas pri edukita juĝo post informiĝo pri la faktoj....
Kaj ĉi tiu fadeno temas ne pri via juĝo pri Dio, sed pri tio, ĉu "Esperanto estos la estonta oficiala lingvo de la katolika eklezio".

Chainy (프로필 보기) 2011년 10월 19일 오후 4:09:05

darkweasel:Laŭ mi tute ne - sendepende de tio, ĉu oni estas religia. Esperanto havas uzeblon en ĉiuj internaciaj rilatoj. La katolika eklezio estas internacia organizo (kion ajn oni pensas pri ĝi), kaj tial Esperanto tie havas uzeblon.
+1

Tre bona respondo.

mihxil (프로필 보기) 2011년 10월 19일 오후 4:29:38

Chainy:
miĥil:...Temas pri edukita juĝo post informiĝo pri la faktoj....
Kaj ĉi tiu fadeno ne temas pri via juĝo pri Dio, sed pri tio, ĉu "Esperanto estos la estonta oficiala lingvo de la katolika eklezio".
Oni diris ke mi estas antaŭjuĝa, do nature mi defendis min.

Mi komprenas la opinion de darkweasel, kaj iusence mi kontentus ke tia organizo agnoskus nian lingon. Sed mi imagis kiel estus se vere la katolika eklezio alprenus kiel unu el la unuaj internaciaj organizoj esperanton. Mi jam iom hontas diri ke mi parolas esperanton. Se la ĝenerala publiko ligus esperanton kun katolikismo, se imagebla reago fariĝus 'ĉu vi do estas katolika', tiam mi certe eĉ malpli emus entute konfesi la fakton. Feliĉe neniu aŭdis pri bahaaismo, oomoto kaj spiritismo, des malpli pri ilia 'alpreno' de e-o. Sed katolikismo, jes tio estas konata. La honto fariĝus tro, kaj kabeo fariĝus pli alloga.

다시 위로