Al la enhavo

Nepersonaj frazoj

de Ilmen, 2011-novembro-05

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Ilmen (Montri la profilon) 2011-novembro-05 15:03:38

Bonan tagon al ĉiuj. ♪

Tio estas mia unua mesaĝo en tiu diskutejo. Ĝis nun mi precipe studis la Esperantan lingvon kun Vikipedio kaj la Zagreba Metodo. Nun mi havas iom da demandoj pri gramatiko kaj senco, de ĉi tio mi ĉeesto tie. ridulo.gif

Do, mi laŭaŭdis, ke la Esperantaj verboj nepre bezonas subjekton, kaj do ke la pronomo "ĝi" necesas por fari nepersonajn frazojn.
Tiufakte, ĉu la frazo "la pluvo falas" povas esti skribata "pluvas" aŭ ĝi devas esti "ĝi pluvas"?

Dankon antaŭe, kaj ne hezitu je korekti mian tekston se vi vidus gramatikan eraron ene. ridulo.gif

Chainy (Montri la profilon) 2011-novembro-05 15:15:10

Oni diras simple: "Pluvas."

Vidu PMEG pri ĉi tiu temo: Sensubjektaj verboj

Ilmen (Montri la profilon) 2011-novembro-05 19:49:34

Dankon grandan por via respondo. Do estis bone tio, kio mi pensis. rideto.gif

Mi supozas, ke estas ankaŭ la kazo kun la verbo "ŝajni", ĉu ne? Mi trovis du ekzemplojn, kie ĝi estas uzata nepersone:

• "Al la industriisto ŝajnis, ke lia koro ĉi-foje falis ĝis liaj piedoj."
• "Krome, ŝajnis al li, ke la homforto, kiu tenis la lampon, surhavas vestojn policajn."

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-05 22:28:01

Ilmen:Dankon grandan por via respondo. Do estis bone tio, kio mi pensis. rideto.gif

Mi supozas, ke estas ankaŭ la kazo kun la verbo "ŝajni", ĉu ne? Mi trovis du ekzemplojn, kie ĝi estas uzata nepersone:

• "Al la industriisto ŝajnis, ke lia koro ĉi-foje falis ĝis liaj piedoj."
• "Krome, ŝajnis al li, ke la homforto, kiu tenis la lampon, surhavas vestojn policajn."
jes kaj ne.

tiuj uzoj estas ĝustaj, sed temas pri malsamaj aferoj. en viaj ekzemploj la subjekto estas la ke-subfrazo, dum "pluvas" estas tute sensubjekta frazo.

cetere estus agrable se vi ne skribus viajn mesaĝojn en alia koloro sen motivo.

Ilmen (Montri la profilon) 2011-novembro-06 21:59:35

Do tiu ke-subfrazo estas ne la objekto sed la subjecto de la verbo? Tio ŝajnas iomete stranga al mi. Mi ne sciis, ke ke-subfrazo povu esti uzada kiel verbosubjecto.
Dankon por tiu prilumado. rideto.gif

Pri la tekst-koloro, mi ne vidas pro kio ĝi malagrablus, donitas, ke ĝi estas malhelega kaj sufiĉe malvidebla koloro. Ĉu tio estas regulo de la diskutejo?
=/

Se ĝi estas la kazo, tiuokaze jes, mi ne uzu plu ĝeneralan koloron.

Por fini, mi esperas, ke mia Esperanto ne estas tro mallerta, ĉar mi ankoraŭ estas komencanto. ^^

Ilmen (Montri la profilon) 2011-novembro-08 21:54:15

Ankoraŭfoje, saluton al ĉiuj.

Mi havas alian frazon, en kiu estas verbo, kiu ŝajne ne havas subjecton. Jen la tuta frazo:

"Necesas havigi iom da manĝaĵo el vendejo..."

Elo: Zagreba Metodo : Leciono 10

El la fakto, ke la kunrilatvorteto (korelativo) "iom" ne povu preni la akuzativon, mi ne certas pri se ĝi estas la objekto aŭ la subjekto de la verbo "havigi" (kiu estas certe la subjekto de la finitiva verbo "necesas"), kiu bezonas kaj subjekton kaj objekton, se mi ne eraras. =/

Ia opinio estas bonvena.
rideto.gif

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-novembro-08 22:04:13

Forigite

fizikisto (Montri la profilon) 2011-novembro-09 07:45:25

Hyperboreus:ĉefverbo: necesas
Subjekto de la ĉefverbo: havigi iom da manĝaĵo
Rekta objekto de la infinitivo "havigi": iom da manĝaĵo

"havigi" ne havas eksplicitan subjekton en tiu ĉi ekzemplo.
Mi eĉ dirus, ke infinitivo neniam havas subjekton, ĉu ne?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-09 08:07:30

fizikisto:
Hyperboreus:ĉefverbo: necesas
Subjekto de la ĉefverbo: havigi iom da manĝaĵo
Rekta objekto de la infinitivo "havigi": iom da manĝaĵo

"havigi" ne havas eksplicitan subjekton en tiu ĉi ekzemplo.
Mi eĉ dirus, ke infinitivo neniam havas subjekton, ĉu ne?
prave.

cFlat7 (Montri la profilon) 2011-novembro-10 14:02:57

"Ĉiuj povu uzi la lingvon egale."

Mi trovis tiun frazon per Tekstaro. Ĉu "ĉiuj" ne estas la subjekto por "uzi", kiu estas infinitivo?

Reen al la supro