Сообщений: 13
Язык: Esperanto
Ilmen (Показать профиль) 5 ноября 2011 г., 15:03:38
Tio estas mia unua mesaĝo en tiu diskutejo. Ĝis nun mi precipe studis la Esperantan lingvon kun Vikipedio kaj la Zagreba Metodo. Nun mi havas iom da demandoj pri gramatiko kaj senco, de ĉi tio mi ĉeesto tie.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Do, mi laŭaŭdis, ke la Esperantaj verboj nepre bezonas subjekton, kaj do ke la pronomo "ĝi" necesas por fari nepersonajn frazojn.
Tiufakte, ĉu la frazo "la pluvo falas" povas esti skribata "pluvas" aŭ ĝi devas esti "ĝi pluvas"?
Dankon antaŭe, kaj ne hezitu je korekti mian tekston se vi vidus gramatikan eraron ene.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Chainy (Показать профиль) 5 ноября 2011 г., 15:15:10
Ilmen (Показать профиль) 5 ноября 2011 г., 19:49:34
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Mi supozas, ke estas ankaŭ la kazo kun la verbo "ŝajni", ĉu ne? Mi trovis du ekzemplojn, kie ĝi estas uzata nepersone:
• "Al la industriisto ŝajnis, ke lia koro ĉi-foje falis ĝis liaj piedoj."
• "Krome, ŝajnis al li, ke la homforto, kiu tenis la lampon, surhavas vestojn policajn."
darkweasel (Показать профиль) 5 ноября 2011 г., 22:28:01
Ilmen:Dankon grandan por via respondo. Do estis bone tio, kio mi pensis.jes kaj ne.
Mi supozas, ke estas ankaŭ la kazo kun la verbo "ŝajni", ĉu ne? Mi trovis du ekzemplojn, kie ĝi estas uzata nepersone:
• "Al la industriisto ŝajnis, ke lia koro ĉi-foje falis ĝis liaj piedoj."
• "Krome, ŝajnis al li, ke la homforto, kiu tenis la lampon, surhavas vestojn policajn."
tiuj uzoj estas ĝustaj, sed temas pri malsamaj aferoj. en viaj ekzemploj la subjekto estas la ke-subfrazo, dum "pluvas" estas tute sensubjekta frazo.
cetere estus agrable se vi ne skribus viajn mesaĝojn en alia koloro sen motivo.
Ilmen (Показать профиль) 6 ноября 2011 г., 21:59:35
Dankon por tiu prilumado.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Pri la tekst-koloro, mi ne vidas pro kio ĝi malagrablus, donitas, ke ĝi estas malhelega kaj sufiĉe malvidebla koloro. Ĉu tio estas regulo de la diskutejo? =/
Se ĝi estas la kazo, tiuokaze jes, mi ne uzu plu ĝeneralan koloron. ♪
Por fini, mi esperas, ke mia Esperanto ne estas tro mallerta, ĉar mi ankoraŭ estas komencanto. ^^
Ilmen (Показать профиль) 8 ноября 2011 г., 21:54:15
Mi havas alian frazon, en kiu estas verbo, kiu ŝajne ne havas subjecton. Jen la tuta frazo:
"Necesas havigi iom da manĝaĵo el vendejo..."
Elo: Zagreba Metodo : Leciono 10
El la fakto, ke la kunrilatvorteto (korelativo) "iom" ne povu preni la akuzativon, mi ne certas pri se ĝi estas la objekto aŭ la subjekto de la verbo "havigi" (kiu estas certe la subjekto de la finitiva verbo "necesas"), kiu bezonas kaj subjekton kaj objekton, se mi ne eraras. =/
Ia opinio estas bonvena.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Hyperboreus (Показать профиль) 8 ноября 2011 г., 22:04:13
fizikisto (Показать профиль) 9 ноября 2011 г., 7:45:25
Hyperboreus:ĉefverbo: necesasMi eĉ dirus, ke infinitivo neniam havas subjekton, ĉu ne?
Subjekto de la ĉefverbo: havigi iom da manĝaĵo
Rekta objekto de la infinitivo "havigi": iom da manĝaĵo
"havigi" ne havas eksplicitan subjekton en tiu ĉi ekzemplo.
darkweasel (Показать профиль) 9 ноября 2011 г., 8:07:30
fizikisto:prave.Hyperboreus:ĉefverbo: necesasMi eĉ dirus, ke infinitivo neniam havas subjekton, ĉu ne?
Subjekto de la ĉefverbo: havigi iom da manĝaĵo
Rekta objekto de la infinitivo "havigi": iom da manĝaĵo
"havigi" ne havas eksplicitan subjekton en tiu ĉi ekzemplo.
cFlat7 (Показать профиль) 10 ноября 2011 г., 14:02:57
Mi trovis tiun frazon per Tekstaro. Ĉu "ĉiuj" ne estas la subjekto por "uzi", kiu estas infinitivo?