目次へ

Etaj interesaj ŝanĝoj laŭ la esperantaj leĝoj.

Francisko1,2011年11月12日の

メッセージ: 44

言語: Esperanto

AlfRoland (プロフィールを表示) 2011年11月15日 21:26:40

darkweasel:
AlfRoland:
Jes, kaj verŝajne same validas por "malviro".
Jes, evidente, kaj mi ne diris, ke ĝi estas serioze uzinda - nur ke ĝi estas logike tute pravigebla.
Jes, kondiĉe ke oni opinias ke viro estas la kontraŭo al virino. Mi tion ne opinias. sal.gif

Aldone: Vidu la PIVan difinon de "mal-"!

TatuLe (プロフィールを表示) 2011年11月15日 21:42:41

darkweasel:
erinja:
darkweasel:Sed la konceptoj de vireco kaj ineco ja estas malaj.
Kiusence?
Tiusence, ke, se io ne estas vira, ĝi estas nepre ina; kaj inverse. Ŝajnas al mi fakte sufiĉe evidente, ke la konceptoj mem ja estas malaj, simile al saĝeco kaj malsaĝeco ... (kvankam evidente neniu homo estas la malo de alia homo!)

(Ni ignoru la maloftajn okazojn, kiam iu havas seksajn organojn de ambaŭ seksoj. Eĉ tiaj homoj kutime sentas sin aŭ "viraj" aŭ "inaj".)
Komparu: Ekzistas nur du tipoj de ĉeloj, prokariotoj kaj eŭkariotoj. Se ĉelo ne estas prokarioto, ĝi nepre estas eŭkarioto. Do per via logiko "prokarioto" = "maleŭkarioto". Sed se ni trovus ĉelojn kiuj estas nek eŭkariotoj nek prokariotoj, sed estus novtipa ĉelo, la vorto "maleŭkarioto" iĝus neuzebla.

Same, laŭ mi la vorto "malviro" ne estas bone logika ĉar pliaj seksoj ol la du ekzistantaj estas imageblaj.

Tamen, vorto ne devas esti perfekte logika por esti uzebla, ĝi devas nur esti komprenebla.

erinja (プロフィールを表示) 2011年11月15日 22:40:38

Fakte la dividlinio inter viro kaj virino ne estas tiel klara kiel oni imagus; povas esti persono kiu estas genetike ina sed aspektas vire, kaj male. Naskiĝas homoj kiuj estas ie inter viroj kaj virinoj. Kiel nomi ilin? La afero ne estas tiel blankanigra.

Rilate al lernu, en la pasinteco, uzanto devis elekti inter ina kaj malina. Aperis kelkaj plendoj, kaj la teamo ŝanĝis tion al ina kaj vira.

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年11月16日 11:26:46

Vira homo (vera viro) ŝatas futbalon , kompetentas pri aŭto-riparado kaj bret-instalo, kaj malofte ŝanĝas sian kalsoneton.
Malvira viro preferas triki, baki, kaj dom-mastrumi.

Jen la diferenco.

Sed ambaŭ havas 'trian piedon'.

先頭にもどる