Etaj interesaj ŝanĝoj laŭ la esperantaj leĝoj.
从 Francisko1, 2011年11月12日
讯息: 44
语言: Esperanto
AlfRoland (显示个人资料) 2011年11月15日下午9:26:40
darkweasel:Jes, kondiĉe ke oni opinias ke viro estas la kontraŭo al virino. Mi tion ne opinias.AlfRoland:Jes, evidente, kaj mi ne diris, ke ĝi estas serioze uzinda - nur ke ĝi estas logike tute pravigebla.
Jes, kaj verŝajne same validas por "malviro".
Aldone: Vidu la PIVan difinon de "mal-"!
TatuLe (显示个人资料) 2011年11月15日下午9:42:41
darkweasel:Komparu: Ekzistas nur du tipoj de ĉeloj, prokariotoj kaj eŭkariotoj. Se ĉelo ne estas prokarioto, ĝi nepre estas eŭkarioto. Do per via logiko "prokarioto" = "maleŭkarioto". Sed se ni trovus ĉelojn kiuj estas nek eŭkariotoj nek prokariotoj, sed estus novtipa ĉelo, la vorto "maleŭkarioto" iĝus neuzebla.erinja:Tiusence, ke, se io ne estas vira, ĝi estas nepre ina; kaj inverse. Ŝajnas al mi fakte sufiĉe evidente, ke la konceptoj mem ja estas malaj, simile al saĝeco kaj malsaĝeco ... (kvankam evidente neniu homo estas la malo de alia homo!)darkweasel:Sed la konceptoj de vireco kaj ineco ja estas malaj.Kiusence?
(Ni ignoru la maloftajn okazojn, kiam iu havas seksajn organojn de ambaŭ seksoj. Eĉ tiaj homoj kutime sentas sin aŭ "viraj" aŭ "inaj".)
Same, laŭ mi la vorto "malviro" ne estas bone logika ĉar pliaj seksoj ol la du ekzistantaj estas imageblaj.
Tamen, vorto ne devas esti perfekte logika por esti uzebla, ĝi devas nur esti komprenebla.
erinja (显示个人资料) 2011年11月15日下午10:40:38
Rilate al lernu, en la pasinteco, uzanto devis elekti inter ina kaj malina. Aperis kelkaj plendoj, kaj la teamo ŝanĝis tion al ina kaj vira.
sudanglo (显示个人资料) 2011年11月16日上午11:26:46
Malvira viro preferas triki, baki, kaj dom-mastrumi.
Jen la diferenco.
Sed ambaŭ havas 'trian piedon'.