Ĉu vizaĝlibro aŭ fejsbuko?
by Andreo Jankovskij, November 27, 2011
Messages: 28
Language: Esperanto
darkweasel (User's profile) November 27, 2011, 6:07:55 PM
TatuLe:Beleco estas subjektiva afero - mi mem opinias esperantigaĉojn kiel fejsbuko kaj linukso multege pli malbelaj.
Oni tamen povas skribi Facebook-a kaj Facebook-e, sed tiaj formoj malpli belas.
Tjeri (User's profile) November 27, 2011, 6:52:49 PM
oni eĉ povas esti fejsbukano.do ĉu ankaŭ pjuĵotisto?
TatuLe (User's profile) November 27, 2011, 7:28:42 PM
Tjeri:Ne, oni nur konstruu vortojn kiuj estas facile kompreneblaj.oni eĉ povas esti fejsbukano.do ĉu ankaŭ pjuĵotisto?
Sed ankaŭ facileco estas subjektiva afero, do ne ekzistas striktaj reguloj pri tio.
darkweasel:mi mem opinias esperantigaĉojn kiel fejsbuko kaj linukso multege pli malbelajMi scivolemas, kion pensas vi pri vizaĝlibro? Ĉu tio estas pli aŭ malpli aĉa esperantigo ol fejsbuko?
darkweasel (User's profile) November 27, 2011, 7:50:22 PM
TatuLe:Mi ŝatas neniun el ambaŭ. Facebook estas propra nomo. Ĝi nomiĝas tiel en ĉiuj lingvoj, kaj ŝajnas al mi stulta ideo konformigi ĝin al Esperanto.
darkweasel:mi mem opinias esperantigaĉojn kiel fejsbuko kaj linukso multege pli malbelajMi scivolemas, kion pensas vi pri vizaĝlibro? Ĉu tio estas pli aŭ malpli aĉa esperantigo ol fejsbuko?
brodicius (User's profile) November 27, 2011, 9:59:41 PM
Ne gravas. Unu estas la plej ordinara vorto en aliaj lingvoj, kaj la alia estas logika traduko de ĉi tiu vorto.
Ĉiu povas kompreni tiun kiun vi diras. Ankaŭ mi preferas 'vizaĝlibro'
Fujisan (User's profile) November 27, 2011, 10:24:47 PM
Fujisan (User's profile) November 27, 2011, 10:29:15 PM
darkweasel:mi multe pli ŝatas na "vizaĝlibro" ol na "fejsbuko" !
Mi scivolemas, kion pensas vi pri vizaĝlibro? Ĉu tio estas pli aŭ malpli aĉa esperantigo ol fejsbuko?
Fenris_kcf (User's profile) November 27, 2011, 10:56:35 PM
Fujisan:Mi ankaŭ. Se ŝanĝi proprajn nomojn, tiam ne nur transliterumigi ilin, sed traduki ilin tute.darkweasel:mi multe pli ŝatas na "vizaĝlibro" ol na "fejsbuko" !
Mi scivolemas, kion pensas vi pri vizaĝlibro? Ĉu tio estas pli aŭ malpli aĉa esperantigo ol fejsbuko?
Sed mi vere preferas uzi la originalan formon. Vorto kiel vizaĝlibro sonas tre ŝerce kaj malserioze.
Do:
[LISTO]
k.t.p.[/list]
horsto (User's profile) November 27, 2011, 11:43:23 PM
Fenris_kcf:Uzi la originalan nomon ne eblas. Vi kaj darkweasel fakte proponas ke ni akceptu anglajn nomojn.
Sed mi vere preferas uzi la originalan formon.
Estas evidente, ke oni ne povas akcepti nomojn el ĉiuj lingvoj, ĉar oni eĉ ne scias kiel skribi la literojn el lingvoj kiel ekz. la ĉina kaj kiel prononci la nomojn.
Via problemo estas ke vi ne povas imagi ke ekzistas homoj kiuj ne parolas la anglan. Sed tiaj homoj ekzistas.
Kaj eĉ se ĉiuj komprenus la anglan, tiam oni tamen havu Esperantajn nomojn, ĉar Esperanto estas alia lingvo.
TatuLe (User's profile) November 28, 2011, 1:53:38 AM
darkweasel:Laŭ mi uzo de esperantigitaj formoj, kiam eblas, havas multajn avantaĝojn. Mi ŝatas ke oni plej ofte diras Vikipedio kaj ne Wikipedia.TatuLe:Mi ŝatas neniun el ambaŭ. Facebook estas propra nomo. Ĝi nomiĝas tiel en ĉiuj lingvoj, kaj ŝajnas al mi stulta ideo konformigi ĝin al Esperanto.
darkweasel:mi mem opinias esperantigaĉojn kiel fejsbuko kaj linukso multege pli malbelajMi scivolemas, kion pensas vi pri vizaĝlibro? Ĉu tio estas pli aŭ malpli aĉa esperantigo ol fejsbuko?