Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?
de lgg, 2011-decembro-05
Mesaĝoj: 148
Lingvo: Esperanto
lgg (Montri la profilon) 2011-decembro-28 15:44:48
hebda999:Esperanto estas parola lingvo, ne skriba.
jan aleksan:Skribo estas nur helpo? mi tute malkonsentas. Ni ĉiuj estas retumantaj kaj uzas skribaĵojn por komuniki, ne voĉo. En la reta erao skribo estas ne preteratentebla parto de lingvo mi opinias.Ni trovas dokumentojn en chiuj tri skribsistemoj. Ghi estas fakto. Unu lingvo ne bezonas tri variantojn de latinskribo.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-28 15:50:18
hebda999:Kaj cetere tiaj helpsistemoj ekzistas ankaŭ en la germana. (Kvankam mi fakte ne plu volis nutri lgg-on.)kefga_x:...Kial esperanto havas triajn skribmanierojn?...Estimata amiko, Esperanto havas nur unu skribsistemon - ĝuste la ĉapelitan! Ĉiuj aliaj estas nur helpsistemoj, kiam oni ne povas skribi tiujn ĉi ĉapelitajn literojn. Esperanto estas parola lingvo, ne skriba.
lgg (Montri la profilon) 2011-decembro-28 16:48:03
darkweasel:Kaj cetere tiaj helpsistemoj ekzistas ankaŭ en la germana.Dokumentoj kun ae, oe k.t.p. preskau ne trovigis, char tiuj literoj estas en alfabeto internacia. Tiu problemo ne havas ghia skalon komparablan kun Esperantosituacio.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-28 19:12:18
lgg:Via decido nomi ISO 8859-1 "internacia alfabeto", sed ISO 8859-3 ne, estas tute arbitra.darkweasel:Kaj cetere tiaj helpsistemoj ekzistas ankaŭ en la germana.Dokumentoj kun ae, oe k.t.p. preskau ne trovigis, char tiuj literoj estas en alfabeto internacia. Tiu problemo ne havas ghia skalon komparablan kun Esperantosituacio.
Jen ĉio direnda pri tio ĉi.
mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-28 19:22:02
darkweasel:Via decido nomi ISO 8859-1 "internacia alfabeto", sed ISO 8859-3 ne, estas tute arbitra.[/b]Kompreneble ambaŭ eĉ ne estas alfabetoj, sed kodoj. Sed mi ja devas iom samopinii kun tio ke ISO-8859-1 estas konsiderinde pli 'internacia' ol 'ISO-8859-3'. Tiu lasta ja estas uzata de praktike neniu lingvo krom Esperanto. Onidire la malta ankaŭ uzus. ISO-8859-1 tamen taŭgas pri plejmulto el la okcidenteŭropaj lingvoj. Do ja estas ia malarbitra distingo inter tiuj du.
Ja estas tiel ke ambaŭ kodoj estas tute neuzindaj. Ekzistas nun unikodo, kaj unikodo principe havas esperantajn literojn samkiel ekzemple la germanajn. Ja kompreneble restas la problemoj de tiparoj kaj tajpado.
darkweasel:Jen ĉio direnda pri tio ĉi.Pardonu, sed tio ne estas maniero paroli.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-28 20:04:03
miĥil:Se temus pri serioza uzanto, mi konsentus kun vi, sed lgg insistadas pri sia stranga vidpunkto jam de semajnoj, kio ne instigas min respondi en tre ĝentila maniero.
darkweasel:Jen ĉio direnda pri tio ĉi.Pardonu, sed tio ne estas maniero paroli.
lgg (Montri la profilon) 2011-decembro-29 03:09:47
Kontraudiri faktojn de Esperanto havanta handikapon de sia skribsistemoj malkongruaj estas vane.
mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-29 03:58:41
lgg:Unikodo kreas pli multe problemajn ol solvas. En praktiko, unubajta kodpaghoj estas uzataj.Asertu tion antaŭ 15 jaroj kaj mi samopinias, sed asertu tion ĉi-jare kaj mi diru ke vi vivas en alia praktiko ol mi.
Igg:ISO 8859-1 estas subtenata de chiuj sistemoj, ISO 8859-3 de neniu, estas standardo mortnaskita.Pri tio ĉi mi ja samopinias. Pro sia historio ISO-8859-1 estas vaste subtenata, dum ISO-8859-3 efektive estas obskuraĵo kies ekziston mi nur bedaŭras. Ho, mi ankoraŭ rememoras la tempon kiam estis esperantistoj kiuj eĉ publikigas retpaĝojn en 'pseŭdo-latin-3'. La ideo estis uzi latin-1-tiparon en kiu nur la 6 literoj estis anstataŭigita. Tio ankoraŭ naŭzas min.
Igg:Kontraudiri faktojn de Esperanto havanta handikapon de sia skribsistemoj malkongruaj estas vane.Ankaŭ pri tio mi baze samopinas. Klare la supersignoj estas handikapo. Mi eĉ ne komprenas kial iuj tion negas.
Eble ili ankaŭ havus certajn avantaĝojn (kiel ekzempe tujan rekoneblecon kiel esperanton...) sed ĉiel ajn, la fakto ke ili ankaŭ kaŭzas almenaŭ malgrandan teknikan problemon simple restas. Oni povas sufiĉe facile solvi ĝin en sia komputilo kaj/aŭ simple tajpi la 'iksojn' do supozeble la problemo ne plu estas granda. Sed eĉ malgranda problemo estas problemo.