Al la enhavo

Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?

de lgg, 2011-decembro-05

Mesaĝoj: 148

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-27 09:45:11

miĥil:Kaj kio precize nun pli bonas?
Ke la teamo entute avertis lin uzi normalan skribon.

mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-27 17:27:19

darkweasel:
miĥil:Kaj kio precize nun pli bonas?
Ke la teamo entute avertis lin uzi normalan skribon.
Sed ŝajnas al mi ke tiu averto nun anstataŭas liajn verajn mesaĝojn. Alivorte ni nun rigardas al fadeno plena de stultaj avertoj kiuj neniel min interesas. Mi eĉ preferus skribojn en malnormala ortografio.

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-decembro-27 19:43:25

Kompreneble estas privilegio por Lernu kaj ĝia teamo decidi pri la reguloj de la paĝaro. Tiuj, kiuj ne emas obei la regulojn estu forĵetotaj. Tamen ili rajtas krei proprajn paĝarojn por siaj celoj.
Mi pensas ke la teamo eĉ estas TRO tolerema.

maratonisto (Montri la profilon) 2011-decembro-27 20:20:08

lgg:Ankorau dum tuta diskutado neniu eksplikis:

- Chu estas normale por iu lingvo havi TRI alfabetojn bazantajn sur UNU skribo latina, samtempe?
- Chu ekzistas similajn precedencojn en lingvaj naturaj?
Aĉa trolo! Vi ĉeestas ne nur en la rusa fadeno, sed ankaŭ ĉi tie. Klare, ke vi ne ŝatas esperanton. Tiam kion vi faras en esperanta forumo? Se mi estus debatestro, mi forigus vin.

horsto (Montri la profilon) 2011-decembro-28 00:49:24

miĥil:Agnoskindas ke esperanto en si mem estas superfluaĵo kiu nur servas kiel hobio. Tute neniel vere gravas kiel oni uzus ĝin aŭ ne uzus ĝin. Se oni amuziĝus pro trolado per strangaj ortografioj, aŭ pro kontraŭbatalo de tio, tiam oni faru. Sed indas vere nenio.
Dankegon por viaj klarigoj. Mi ĉiam tre ĝojas pri viaj mesaĝoj, kiuj ĉiam tre klare esprimas, kio estas superflua kaj ne gravas. Tiel mi ne mem devas pensas pri tio, mi ja havas vian kompetentegan opinion.

lgg (Montri la profilon) 2011-decembro-28 11:05:13

maratonisto:Klare, ke vi ne ŝatas esperanton.
Ni ne estas en Sovdeputitujo, do bonvolu bonkonduti. Oni demandis, kial Esperanto ne povas uzi UNU alfabeton, prefere ASCII-kongruan, plejmalbone ISO-8859-1-kongruan, anstataue TRI nekongruaj. Respondu, ne trolu.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-28 11:27:47

lgg:ne trolu.

vincas (Montri la profilon) 2011-decembro-28 11:47:51

Por mi literoj ĉĝĥĵŝŭ tute taŭgas. Mi ne komprenas la problemon! Se al vi ne plaĉas ĉapetitaj literoj lernu idon.

Por idistoj ne klaki. Se vi klakos ligilon, vi serte bedaŭros poste.

Ligilo

kefga_x (Montri la profilon) 2011-decembro-28 13:47:03

karaj esperantistoj,

mi estas ja komencanto, sed mi volus diri iom al vi. ne estas ĝi demandon stilan. Mi pensas ke neniu, lgg mem, malŝatas la ĉapelojn literojn. Estas nur demando de praktiko.

Oni ne povas havi ĉapelojn literojn ĉe lernu! en la pasvorto.

la alia demando de lgg estas grava ankaŭ, mem se lgg estas enuiga. Kial esperanto havas triajn skribmanierojn? Mi pensas ke ĉiu scias la kialo, sed la demando estas se ĝi estas bona. Mi ne scias se estas bona, sed mi volus legi konvenajn pravojn el veteranaj esperantistoj.

Pardonu miajn scriberarojn !

Amike.

hebda999 (Montri la profilon) 2011-decembro-28 14:35:25

kefga_x:...Kial esperanto havas triajn skribmanierojn?...
Estimata amiko, Esperanto havas nur unu skribsistemon - ĝuste la ĉapelitan! Ĉiuj aliaj estas nur helpsistemoj, kiam oni ne povas skribi tiujn ĉi ĉapelitajn literojn. Esperanto estas parola lingvo, ne skriba.

Reen al la supro