Till sidans innehåll

Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?

av lgg, 5 december 2011

Meddelanden: 148

Språk: Esperanto

darkweasel (Visa profilen) 6 december 2011 14:33:15

lgg:Angla,
Bone.
lgg: Franca,
Do laŭ vi à, è, ù, é, ê, î, ç kaj œ estas parto de la "internacia alfabeto".
lgg: Germana,
Ŝajne do ankaŭ ä, ü, ö kaj ß estas tute akcepteblaj.
lgg: Portugala,
Do jen ã, õ kaj eble aliaj en la listo de internaciaj literoj!
lgg: Italiana,
Se per tio vi celas la italan lingvon, vi ŝajne konfirmas nun, ke è estas internacia litero!
lgg: Uzabeka,
Kio estas uzabeka lingvo?

Do, jen tiom da literoj, kiuj estas internaciaj kaj do estus akcepteblaj laŭ vi! Atendu - kial do ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ ne estas? Ĉu pro via arbitra decido?

lgg (Visa profilen) 6 december 2011 14:41:51

Leteroj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ ne estas parto de ISO-8859-1. Citindaj leteroj ne estas devigaj en sia lingvon.

Denove, lingvo internacia ne devis ripeti erarojn de lingvojn naturalaj, sed devis uzi internacian parton da latina alfabeto.

darkweasel (Visa profilen) 6 december 2011 14:48:37

lgg:Leteroj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ ne estas parto de ISO-8859-1.
Kiam aperis Esperanto - kaj kiam aperis ISO 8859-1?
lgg: Citindaj leteroj ne estas devigaj en sia lingvon.
Mi ne komprenas tiun frazon, sed se vi per ĝi celas, ke en tiuj aliaj lingvoj ekzistas alternativoj al tiuj signoj (ĉu ekzistas? En la germana ja, sed ĉu en la franca?), ili ekzistas ja ankaŭ en Esperanto kaj nomiĝas h- kaj x-sistemo.
lgg:Denove, lingvo internacia ne devis ripeti erarojn de lingvojn naturalaj, sed devis uzi internacian parton da latina alfabeto.
Bone, antaŭ kelkaj minutoj vi asertis, ke tiuj naturaj lingvoj uzas la alfabeton deziratan de vi, nun vi diras, ke tiuj lingvoj faris "erarojn", kiujn Esperanto ne ripetu. Iom nekonsekvenca rezonado, ĉu ne?!

Demian (Visa profilen) 6 december 2011 14:52:47

lgg:Leteroj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ ne estas parto de ISO-8859-1. Citindaj leteroj ne estas devigaj en sia lingvon.
Mi trovis ke ĉina, japana, rusa, pola, araba, hinda/urdua.... ne estas parto de ISO-8859-1.

La sistemo estas por okcident-eŭropaj lingvoj. Kaj Esperanto ne estas okcident-eŭropa lingvo.

Esperanto estas parto de UniCode kiu estas "la plej uzata kodsistemo en la TTT" laŭ E-o Vikipedio. Eble vi jam scias ke UniCode estas "normo en la komputila industrio."

Sxak (Visa profilen) 6 december 2011 15:12:20

lgg:Angla,
1
lgg:
Franca,
ггг provu lerni almenaŭ diri 2-3 vortojn en ĝi
lgg:
Portugala,
Mi iam konversaciis kun portugallingvanoj per ICQ kaj demandis ilin pri ilia lingvo. Kaj mi nur monaton poste eksciis, ke ilia lingvo ne uzas la literon y. De ili mi ofte ricevis rusan u, kiun mi rigardis kiel latinan y
lgg:
Italiana,
Ĉu vi certas? Mi dubas pri tio
lgg: Uzbeka,
Ha. Ŝajne la 2a!
lgg: dekoj da aliaj.
Vi ĝis nun ne nomis eĉ 3 tiajn lingvojn.

Sxak (Visa profilen) 6 december 2011 15:18:11

lgg:Leteroj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ ne estas parto de ISO-8859-1.
Kial vi nomas ISO-8859-1 kaj ne nomas KOI-7 aŭ win-1252? Ĉu vi intence elektis kodaron en kiu forestas la esperantaj literoj?

lgg (Visa profilen) 6 december 2011 15:50:06

Ŝak:Kial vi nomas ISO-8859-1 kaj ne nomas KOI-7 aŭ win-1252?
Tiujn leterojn ankaŭ forestas al Win-1252.

Ĉiu tiparo ekzistinda (inkluzive de ROM-tiparo) enhavas 26 latinajn leterojn, kaj subaron de ISO-8859-1 aŭ MacRoman repertuaro.

Ĉiu kodigo ekzistinda enhavas 26 latinaj leterojn, kaj neniu enhavas leterojn esperantaj! (krom neoportuna kaj cima Unikodo).

Sed vi insistas ke pro lingua internacia de tuta homaro estas plejbone uzi literojn fikciajn! Ĝi estas deliraĵo!

Pro kiel popoloj devas havi malfacilaĵojn aŭ esti devantaj uzi malbelajn transliterumojn?

jpablo68 (Visa profilen) 6 december 2011 16:04:34

Povus esti malbona, Eo povus havi miksaĵo de Cirila, Greka, Japana (hiragana kaj katakana), Ĉina, Araba, Etruska, Gaela, Sava, Runa, Romana, ktp. por esti plene egala kaj internacia

okulumo.gif

mihxil (Visa profilen) 6 december 2011 17:49:29

lgg:Leteroj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ ne estas parto de ISO-8859-1. Citindaj leteroj ne estas devigaj en sia lingvon.

Denove, lingvo internacia ne devis ripeti erarojn de lingvojn naturalaj, sed devis uzi internacian parton da latina alfabeto.
Mi fakte konsentas. Sed ankaŭ ISO-8859-1 ne estas internacia. 26 da literoj sen tiuj barokaĵoj estintu sufiĉaj. Laŭ mi en neniu lingva ĉirkaŭaĵo bazita je latina alfabeto tiuj 26 estas malfacile tajpeblaj. Esperanto estas dua lingvo, kaj oni ne komparu ĝin kun naciaj lingvoj. La ideo estas ke ĝi ĉiam estas uzata apud aliaj lingvoj. Se eble ĝi ne postulu propran ĉirkaŭaĵon.

Esperanto fakte ankaŭ havas tro da sonoj. Ekzemple ĉ ĝ c dz ŝ ĵ s z. Ĉiuj tiuj pli malpli similas al mi. Foririgu kelkajn kaj 26 pli ol sufiĉu. Simple agnoskindas ke Esperanto ne estas perfekta.

Sed ne vere ripareblas tio sen tute sanĝi la lingvon kaj tio neniam trovos aprobon. Estas tro malfrue. Mi simple proponus fari nenion. Ĝi estas kaj restas tia kia ĝi estas. Suĉas sed veras.

darkweasel (Visa profilen) 6 december 2011 18:54:14

lgg:
Sed vi insistas ke pro lingua internacia de tuta homaro estas plejbone uzi literojn fikciajn! Ĝi estas deliraĵo!
Se vi rigardas la Esperantajn literojn kiel "fikciajn", ŝajne ni tie ĉi parolas en fikcia lingvo. Kaj se vi opinias Esperanton fikcia lingvo, kial vi registriĝis en Esperanto-forumo?

Tillbaka till toppen