본문으로

Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?

글쓴이: lgg, 2011년 12월 5일

글: 148

언어: Esperanto

Chainy (프로필 보기) 2011년 12월 8일 오후 4:41:47

lgg:
Chainy:Mi certas, ke se iu povus elpensi vere bonan proponon, tiam homoj fine akceptus ĝin.
Kompreneble, pro post jarcento de ekzisteco de Esperanto, ĉio la tuta homaro malsukcesis de verki la alfabeton novan. Bonvolu ne konverti ŝanĝi la diskuton en cirkaĉon.
demando.gif

Do, kie estas tiu nova alfabeto?

Chainy (프로필 보기) 2011년 12월 8일 오후 5:17:21

lgg:Estas kompreneble, ke Zamenhofo, kiel la aliaj multaj Polaj poloj de sia lia epoko, malamis Ĉehoj ĉeĥojn, kaj neniel konsideris Baltoj baltajn popolojn ia ajn gravaj, do forĵetaĵis rifuzis uzi ĉeĥajn leterojn literojn č, š kaj ž. Sed ni estas civilizitaj popoloj, kaj ne povis povus permesi tiajn antaŭjuĝojn. Esperanto moderna devi devas uzi alfabeton modernan, senalibie! (senalibie??!)
Nu, mi ege dubas pri viaj asertoj pri malamo kaj malrespekto. Sed estas interesa ideo, ke oni povus uzi tiajn literojn kiel en la ĉeĥa kaj slovaka ktp. Sed ĉu tio vere helpus? Oni havus tiam la saman problemon kun tiuj aliformaj supersignoj.

jan aleksan (프로필 보기) 2011년 12월 8일 오후 10:32:58

Saluton lgg,

Mi konsentas kun vi, sed simple estas tro malfrua.

ankaŭ mi regule spertas komputilajn problemojn kun supersignoj (malesperantaj aŭ esperantaj) kiuj ege ĝenas min. ekzemple printi dokumenton (vi vidas la signojn sur la komputilo, sed ne sur via paĝo!..) aŭ malfermis csv dokumenton kun excel (supersignoj iĝas strangaĵoj kiel A% aŭ simple ?). Mi uzas tujbabililo kiu formanĝas la supersignojn...

Do resume supersignoj ploro.gif-igas, sed sen ĝi Esperanto ne plu funkcius, aŭ estus alia lingvo.

Chainy (프로필 보기) 2011년 12월 8일 오후 10:46:28

jan aleksan:...ekzemple printi dokumenton (vi vidas la signojn sur la komputilo, sed ne sur via paĝo!..)
Strange. Mi neniam havis tian problemon kiam mi presas dokumenton. Mi faris tion per Windows, MacOS kaj ankaŭ per Linu'x.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오전 7:48:18

Chainy:
jan aleksan:...ekzemple printi dokumenton (vi vidas la signojn sur la komputilo, sed ne sur via paĝo!..)
Strange, mi neniam havis tian problemon kiam mi presas dokumenton. Mi faris tion per Windows, MacOS kaj ankaŭ per Linu'x.
mi ja - sed ne pri esperantaj supersignoj, sed pri germanlingvaj umlaŭtoj kaj esceto.

Chainy (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오전 7:55:40

darkweasel:mi ja - sed ne pri esperantaj supersignoj, sed pri germanlingvaj umlaŭtoj kaj esceto.
Interese. Mi scivolas, kial estas tiel. Ĉu tiel okazas, ĉar oni forgesas uzi unikodon? Aŭ ĉu estas pro problemo kun la pelilo de la presilo?

hebda999 (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오전 8:07:10

jan aleksan:
Do resume supersignoj ploro.gif-igas, sed sen ĝi Esperanto ne plu funkcius, aŭ estus alia lingvo.
Tute malkorekte - Esperanto estas parola lingvo, la skribsistemo estas nur helpaĵo, ne la celo - kaj Zamenhof mem diris, ke se oni havas problemojn kun esperantaj ĉapelitaj literoj, tiam oni povas uzi h-sistemon (enrete oni povas sukcese uzi x-sistemon). Do tio ĉi ne estas tiel grava kiel vi pensas.

ĉ c-h c-x c^ ^c

sed:

ŝanĝiĝi - shanghighi (kiu estas pli klara?)
sal.gif

darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오전 8:40:49

Chainy:
darkweasel:mi ja - sed ne pri esperantaj supersignoj, sed pri germanlingvaj umlaŭtoj kaj esceto.
Interese. Mi scivolas, kial estas tiel. Ĉu tiel okazas, ĉar oni forgesas uzi unikodon? Aŭ ĉu estas pro problemo kun la pelilo de la presilo?
ja ankaŭ mi miris - sed tio okazis ĝis nun nur unufoje, tial mi ne scias la kaŭzon.

maratonisto (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오후 3:07:27

igg, vi agitas jam en la rusa subforumo por alia planlingvo, sed ne konfesas por kiu.
Do tio estas nur kontraŭesperanta trolaĵo.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오후 3:11:04

maratonisto:
Do tio estas nur kontraŭesperanta trolaĵo.
kaj por diri al ni ion tiel evidentan vi denove suprenpuŝis la fadenon?

다시 위로