Al la enhavo

Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?

de lgg, 2011-decembro-05

Mesaĝoj: 148

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-12 20:22:11

lgg:Ji gvidigas nin al alian demandon: qu estas rezona por la lingvo internacia havi opozicion [ĵ]—[ĝ]-[d'ĵ] kay [z]—[d͡z͡]—[d'z]?
Mi dirus ke 'ne tre', sed la faktoj estas ke ĝi simple havas tiujn sonojn. Kiel utilas tion ekdiskuti. Tion ŝanĝi estas eĉ pli senŝanca ol la fina venko mem.

Krome vi persistas uzi vian propran ortografion. Kial? Ĉu vi ne samopinas ke tio estas malĝentila?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-12 21:14:33

miĥil:
Krome vi persistas uzi vian propran ortografion. Kial? Ĉu vi ne samopinas ke tio estas malĝentila?
Ĉu vi ne samopinias, ke vidante la saman tajperaron kiel en la antaŭa mesaĝo oni rimarkas, ke vi nur kopiis la frazon de tie? lango.gif

mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-12 21:19:09

darkweasel:
miĥil:
Krome vi persistas uzi vian propran ortografion. Kial? Ĉu vi ne samopinas ke tio estas malĝentila?
Ĉu vi ne samopinias, ke vidante la saman tajperaron kiel en la antaŭa mesaĝo oni rimarkas, ke vi nur kopiis la frazon de tie? lango.gif
Ah ne, mi ne vidis ĝin. Eble mi nun tamen persistu pri ĝi.

troyshadow (Montri la profilon) 2011-decembro-19 18:32:08

lgg:Kial la Lingvo internacia e-o ne uzas alfabeton internacian de 26 latinaj leteroj? Ĝi estas normo internacia kaj estas subtenato per ĉiu aparato kaj protokolo teknika, kaj ĉiu tiparo?
Bizaraj supersignoj estis tolereblaj en XIX-ajarcento, eĉ en frua XX-ajarcento kiam homoj estis skribantaj kaj tajpintoj per mekanikaj skribmaŝinoj kiu allasis supertajpadon, sed kompreneble ne en XXI-ajarcento, kiam ĉiu gaĝeto bezonas nin sekvi standardon.

Ankaŭ, kie oni povas trovi diskutadon pri ĉi tio ega problemo?
Nur du lingvoj-angla kaj niderlanda-uzas latinan alfabeton sen aldonaj signoj,do 26-litera alfabeto ne estas internacia

mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-19 19:27:51

troyshadow:
lgg:Kial la Lingvo internacia e-o ne uzas alfabeton internacian de 26 latinaj leteroj? Ĝi estas normo internacia kaj estas subtenato per ĉiu aparato kaj protokolo teknika, kaj ĉiu tiparo?
Bizaraj supersignoj estis tolereblaj en XIX-ajarcento, eĉ en frua XX-ajarcento kiam homoj estis skribantaj kaj tajpintoj per mekanikaj skribmaŝinoj kiu allasis supertajpadon, sed kompreneble ne en XXI-ajarcento, kiam ĉiu gaĝeto bezonas nin sekvi standardon.

Ankaŭ, kie oni povas trovi diskutadon pri ĉi tio ega problemo?
Nur du lingvoj-angla kaj niderlanda-uzas latinan alfabeton sen aldonaj signoj,do 26-litera alfabeto ne estas internacia
Tio ne estas vera.

Unue la nederlanda kaj la angla ja uzas supersignojn. Kvankam malmulte. La nederlanda iom malpli malmulte. Mi taksas ke aperas po unu supersignita litero en unu paĝo. En la angla estas eble po unu en tuta libro... Due estas pliaj lingvoj tiaj. Ekz. la indonezia, kiu laŭ mi tute ne uzas supersignojn.

Kaj trie, eĉ se estus neniu ajn lingvo kiu uzas nur tiujn 26 literojn, tiam ankoraŭ tiu 26-opo konsidereblus plej internacia, ĉar almenaŭ en neniu latinbaza lingvoĉirkaŭaĵo tiuj literoj mankas. Tiuj literoj estas plej 'komunaj'.

lgg (Montri la profilon) 2011-decembro-19 23:16:26

Admin: La esperantaj forumoj estas por skribado en Esperanto, ne en Esperantidoj. Bonvolu skribi nur en Esperanto ĉi tie.

kefga_x (Montri la profilon) 2011-decembro-20 01:14:10

lgg:
Adelson Sobrinho:la alfabeto Esperanta estas perfekte taŭga por la lingvo Esperanto, kaj estetike belaspekta.
Vere, la litero [ĥ] estas pleybela! Nomi sole unu lingvon kio uzis supersignay konsonantoy?
reformemuloj pretendis, ke la maŝinoj kapablas funkcii nur uzante literojn sensupersignaj ( kio praktike signifis la alfabeton anglan) - malgraŭ tio, ke la mondo estas plenplena de komputiloj perfekte funkciantaj kun diversaj abocoj, inkluzive de la Esperanta!
Ne ekzistas efika metodo de prilabori tekstoyn esperantay. Ekzistantay metodoy bezonas kostoyn nekomparatayn kun graveco esparanta.

Nur standardalfabeton de 26 literoy povas liveri al Esperanto ia ayn estonteco.
Saluton! Mia esperanto ne estas bona. Pardonu miajn erarojn.

Mi pensas ke lgg estas malsimpatia sed pravas. Nuntempe esperanta alfabeto devas almenaŭ 2 klavaro. Kaj pli, ĉi tio klavaro ne ekzistas sen speciala programo.

Sen komputilo ĝi ne estas problemo. Sed kun komputilo ĝi estas problemo.

Alioj kiel pensas ?

acdibble (Montri la profilon) 2011-decembro-20 01:48:02

Ĉu ni ne uzu la cirilan alfabeton?

Чу ни не узу ла цирилан алфабетон?

robbkvasnak (Montri la profilon) 2011-decembro-20 03:12:32

Laŭ tiu logiko, ni ne povus skribi nian germanan lingvon kun ä, ö, ü kaj ß. Devigi nin fari tion similas al faŝismo.
Esperanto estas memstara lingvo kujn la principo ke ĉiuj sono havas ununuran simbolon - tute ne gravas se vi pronuncas la sonon inter certa bendo, do se vi uzas usnonan "r", germanan "r" aŭ hispanan "r" - en Esperanto - kontraŭe al aliaj lingvoj, oni akceptas vin. Mi uzas la ĉapeligitajn literojn senprobleme uzante Ek! samkiel mi devas tajpi apartan kodon por la germanaj literoj. En la usona ni ankaŭ skribas Noël kaj façade kaj überangst sen timi pri internacieco. Kial Esperanto devus esti alia besto?
Ŝajne estas la komencantoj kiuj volas reformon ĉar ili devas lerni kiel skribi kaj uzi la komputilon.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2011-decembro-20 03:27:49

Mia sinteno al reformistoj egalas al mia sinteno al tiuj kiuj enkondukas aŭ rezistas neologismojn: uzu vian formon! Se la plej multaj esperantistoj sekvas vin, bonege! Se ne, viaj proponoj restos senfruktaj. Esperanto NE estas plu planlingvo.
Esperanto estas vivanta lingvo kun vasta parolantaro. Samkiel mi povas enkonduki novajn vortojn en la germanan aŭ en la usonan, vi povas enkonduki reformojn al Esperanto. SED!!!! Se aliuj ne sekvas vin, nenio okazos.
Lingvaj ŝanĝoj estas kiel tio kio okazis en mia universitato. Oni konstruis novan studentdomon vidalvide al la konstruaĵo kie mi instruas. Antaue la studentdomo estis je la liva flanko de la ejo kie mi instruas. Nun, la nova domo estis je 100 metroj enfrente, kie estis gazono. Iun tagon iu studento pigris kaj ne volis ĉirkaŭiri la gazonon. Li (aŭ ŝi) paŝis sur la gazonon kaj iris rekte al la nova studentdomo. Iuj aliaj studentoj vidis tion kaj pensis "Kia bona ideo", kurtvojo al la studentdomo, kaj ili sekvis la alian studenton. Unue la herbo ne ŝanĝis sed post la altrudado de multaj studentoj ekestis kotema pado tra la gazono. La estroj de la universitatoj metis barilon ĉirkaŭ la pado. La studentoj ĉirkaŭiris la barilon. Finfine la universitatestroj komprenis ke ili batalis vane kaj pavimis la padon kun belegaj brikoj ruĝaj.
Do se via reformo vere allogas aliajn, oni pavos ĝin. Se ne, restos vana provo ŝanĝi nia lingvon.

Reen al la supro