Příspěvky: 52
Jazyk: Esperanto
bildo (Ukázat profil) 9. prosince 2011 10:01:57
miĥil:Nu, mi fakte pensas ke ankaŭ homoj ne estas raciaj. Almenaŭ plejmulto ne estas....Mi pensas same.
miĥil:Ili povas diri unu al alia per variaj manieroj. Ekzemple, abeloj faras tion per siaj movoj. Multaj specoj uzas sonojn por diri, ekzemple, fiŝoj. Simple ni ne aŭdas ilin pro toniko de iliaj sonoj.
Sed jes, homoj estas nur grade malsamaj al aliaj bestoj. Ni estas sufiĉe 'raciaj' kaj sufiĉe 'memkonsciaj'. Sed tiaj povoj efektive ankaŭ aperas, kvankam kutime malpli ekstreme, ĉe aliaj specioj.
Tamen ŝajne ne tiom ke ni povas havi senchavan konversacion kun ili. Eble tio precipe indikas intermalsimileco, sed mi ankaŭ iomete suskpeas ke plej multaj bestoj simple ne havas multon por diri.
bildo (Ukázat profil) 9. prosince 2011 10:09:54
miĥil:Supozeble dependas iom de kian konveracion oni konsideras 'senchava'. Laŭ mi la konversacioj kun goriloj pli malpli jene okazis:Mi volus ekvidi, ĉu vi povos respondi same, se gorilo demandos vin per ĝia lingvo.
homo: saluton, kian koloron havas tio ĉi?
gorilo: verd
homo: kion vi volas havi?
gorilo; banan volas
homo: ĉu vi meritis tion?
gorilo:
homo: kiu instruis al vi gestlingvi?
gorila: ŝi!
ktp
Srcoco (Ukázat profil) 9. prosince 2011 12:50:02
vidas vandenis:Mi voĉdonis "jes". Kaj tio ne kontraŭdirasTio scivoligis min. Ĉu la kredo je dio kongruas kun la kredo je ekstertera vivo? Kaj kun la kristianismo? Ĉu estas io en la biblio kio kontraŭas iel la kredo je eksterteruloj?
al kredo je Dio. La kreinto de videbla kaj ne videbla Universo.
mihxil (Ukázat profil) 9. prosince 2011 17:08:00
vidas vandenis:Mi skribis nur por tio, ke oni denove ne komencu diskuti pri ekzisto de Dio, uzante Biblion, aŭ kontraŭe-sciencajn hipotezojn.Kaj tial vi mem ektranĉas la temon?
Paulinho (Ukázat profil) 10. prosince 2011 12:31:46
Tio scivoligis min. Ĉu la kredo je dio kongruas kun la kredo je ekstertera vivo? Kaj kun la kristianismo? Ĉu estas io en la biblio kio kontraŭas iel la kredo je eksterteruloj?Laŭ mi la "kredo je dio kongruas kum la kredo je la ekstera vivo", kosekvence nenio estas en la biblio kontraŭe la kredo je eksteruloj.
Dio kreis unu planedon loĝatan, dio povas krei ĉiujn kiomajn li volas...
mihxil (Ukázat profil) 10. prosince 2011 13:04:00
Paulinho:Dio kreis unu planedon loĝatan, dio povas krei ĉiujn kiomajn li volas...Nu, li ne ekzistas, do ni povas supozi ĉion ajn pri liaj voloj. Imagado estas tiom libera kiom oni deziras kaj kapablas.
Sed ja ŝajnus al mi problemeto por Di-kredantoj tiu vasta malpleneco de la universo. Kial Dio kreis tiom da neuzataĵojn? Ne aspektas tre racie aŭ ŝpareme. Krome, se aliaj inteligentuloj ekzistas, por almenaŭ la kristanoj ekestus la problemoj kio okazu kun ties pekoj. Ĉu ankaŭ tiuj estas pardonitaj pro la krucumo de Jesuo?
Stefano888 (Ukázat profil) 16. prosince 2014 23:43:42
mihxil (Ukázat profil) 17. prosince 2014 7:53:36
Stefano888:Kompreneble, ekzistas ekstertera vivo. Mi kredas je la ekzisto de Dio kaj mia kredo je Li ne kontraŭdiras mian kredon je la ekzisto de ekstertera vivo.Vi estas kristano ĉu ne?
Stefano888:Anĝeloj estas eksterteranoj, ĉu ne?Anĝeloj ne ekzistas. Sed mi dubas ke estas ĝenerala akceptate je kredantoj je ili ke ili estas eksterteranoj.
blk (Ukázat profil) 18. prosince 2014 18:33:04
Lakiro (Ukázat profil) 18. prosince 2014 21:24:12
blk:eksterteranoj ekzistas, ili multfoje atakis novjorkon kaj los angeles, sed restu trankvilaj... la usona armeo estas tre potenca kaj ĉiam venkas ilin, ili savis la mondon plurfoje jam.Krom tio aliplanedanoj intencic minaci al Jupitero. Tamen kuraĝa usona armeo preventis ilian invadon en sunsistemon.