Tartalom

Ĉu vi kredas je la ekstertera vivo?

Srcoco-tól, 2011. december 6.

Hozzászólások: 52

Nyelv: Esperanto

bildo (Profil megtekintése) 2011. december 9. 10:01:57

miĥil:Nu, mi fakte pensas ke ankaŭ homoj ne estas raciaj. Almenaŭ plejmulto ne estas....
Mi pensas same. rideto.gif
miĥil:
Sed jes, homoj estas nur grade malsamaj al aliaj bestoj. Ni estas sufiĉe 'raciaj' kaj sufiĉe 'memkonsciaj'. Sed tiaj povoj efektive ankaŭ aperas, kvankam kutime malpli ekstreme, ĉe aliaj specioj.

Tamen ŝajne ne tiom ke ni povas havi senchavan konversacion kun ili. Eble tio precipe indikas intermalsimileco, sed mi ankaŭ iomete suskpeas ke plej multaj bestoj simple ne havas multon por diri.
Ili povas diri unu al alia per variaj manieroj. Ekzemple, abeloj faras tion per siaj movoj. Multaj specoj uzas sonojn por diri, ekzemple, fiŝoj. Simple ni ne aŭdas ilin pro toniko de iliaj sonoj.

bildo (Profil megtekintése) 2011. december 9. 10:09:54

miĥil:Supozeble dependas iom de kian konveracion oni konsideras 'senchava'. Laŭ mi la konversacioj kun goriloj pli malpli jene okazis:
homo: saluton, kian koloron havas tio ĉi?
gorilo: verd
homo: kion vi volas havi?
gorilo; banan volas
homo: ĉu vi meritis tion?
gorilo:
homo: kiu instruis al vi gestlingvi?
gorila: ŝi!
ktp
Mi volus ekvidi, ĉu vi povos respondi same, se gorilo demandos vin per ĝia lingvo. okulumo.gif

Srcoco (Profil megtekintése) 2011. december 9. 12:50:02

vidas vandenis:Mi voĉdonis "jes". Kaj tio ne kontraŭdiras
al kredo je Dio. La kreinto de videbla kaj ne videbla Universo.
Tio scivoligis min. Ĉu la kredo je dio kongruas kun la kredo je ekstertera vivo? Kaj kun la kristianismo? Ĉu estas io en la biblio kio kontraŭas iel la kredo je eksterteruloj?

mihxil (Profil megtekintése) 2011. december 9. 17:08:00

vidas vandenis:Mi skribis nur por tio, ke oni denove ne komencu diskuti pri ekzisto de Dio, uzante Biblion, aŭ kontraŭe-sciencajn hipotezojn.
Kaj tial vi mem ektranĉas la temon?

Paulinho (Profil megtekintése) 2011. december 10. 12:31:46

Srcoco skribis:
Tio scivoligis min. Ĉu la kredo je dio kongruas kun la kredo je ekstertera vivo? Kaj kun la kristianismo? Ĉu estas io en la biblio kio kontraŭas iel la kredo je eksterteruloj?
Laŭ mi la "kredo je dio kongruas kum la kredo je la ekstera vivo", kosekvence nenio estas en la biblio kontraŭe la kredo je eksteruloj.

Dio kreis unu planedon loĝatan, dio povas krei ĉiujn kiomajn li volas...

mihxil (Profil megtekintése) 2011. december 10. 13:04:00

Paulinho:Dio kreis unu planedon loĝatan, dio povas krei ĉiujn kiomajn li volas...
Nu, li ne ekzistas, do ni povas supozi ĉion ajn pri liaj voloj. Imagado estas tiom libera kiom oni deziras kaj kapablas.

Sed ja ŝajnus al mi problemeto por Di-kredantoj tiu vasta malpleneco de la universo. Kial Dio kreis tiom da neuzataĵojn? Ne aspektas tre racie aŭ ŝpareme. Krome, se aliaj inteligentuloj ekzistas, por almenaŭ la kristanoj ekestus la problemoj kio okazu kun ties pekoj. Ĉu ankaŭ tiuj estas pardonitaj pro la krucumo de Jesuo?

Stefano888 (Profil megtekintése) 2014. december 16. 23:43:42

Kompreneble, ekzistas ekstertera vivo. Mi kredas je la ekzisto de Dio kaj mia kredo je Li ne kontraŭdiras mian kredon je la ekzisto de ekstertera vivo. Anĝeloj estas eksterteranoj, ĉu ne?

mihxil (Profil megtekintése) 2014. december 17. 7:53:36

Stefano888:Kompreneble, ekzistas ekstertera vivo. Mi kredas je la ekzisto de Dio kaj mia kredo je Li ne kontraŭdiras mian kredon je la ekzisto de ekstertera vivo.
Vi estas kristano ĉu ne?
Stefano888:Anĝeloj estas eksterteranoj, ĉu ne?
Anĝeloj ne ekzistas. Sed mi dubas ke estas ĝenerala akceptate je kredantoj je ili ke ili estas eksterteranoj.

blk (Profil megtekintése) 2014. december 18. 18:33:04

eksterteranoj ekzistas, ili multfoje atakis novjorkon kaj los angeles, sed restu trankvilaj... la usona armeo estas tre potenca kaj ĉiam venkas ilin, ili savis la mondon plurfoje jam.

Lakiro (Profil megtekintése) 2014. december 18. 21:24:12

blk:eksterteranoj ekzistas, ili multfoje atakis novjorkon kaj los angeles, sed restu trankvilaj... la usona armeo estas tre potenca kaj ĉiam venkas ilin, ili savis la mondon plurfoje jam.
Krom tio aliplanedanoj intencic minaci al Jupitero. Tamen kuraĝa usona armeo preventis ilian invadon en sunsistemon. ridulo.gif

Vissza a tetejére