目次へ

Kion ci pensas pri dedukti laŭ la kunteksto?

Francisko1,2011年12月9日の

メッセージ: 57

言語: Esperanto

jeckettre (プロフィールを表示) 2011年12月17日 5:51:27

bonvenu al Esperantujo malesperante plibonigi por la celo de internacieco sal.gif

Francisko1 (プロフィールを表示) 2011年12月22日 16:49:10

Mi uzas pronomon ci ĝuste kaj nur laŭ la signifo indikata en oficialaj vortaroj.

mihxil (プロフィールを表示) 2011年12月22日 18:32:18

Francisko1:Mi uzas pronomon ci ĝuste kaj nur laŭ la signifo indikata en oficialaj vortaroj.
Kaj kiuj vortaroj laŭ vi estas 'oficialaj'?

PIV2 ekz. diras pri ĝi: Laŭ la konsilo de Z, ci estas tre malofta uzata; ĝin kutime anstataŭas vi.

Do, jam tion vi ne obeas, kvankam eble tio ne nepre temas pri la signifo.

Sed kompreneble la vere oficiala vortaro estas tiu de la fundamento, kaj tiu klare indikas kromsignifon de 'neformaleco', kaj ne nur singularecon. Ĉar vi uzas ĝin al ĉiuj, mi pensas ke konstateblas ke vi ne uzas ĝin laŭ tiu signifo.

Paulinho (プロフィールを表示) 2011年12月22日 19:48:37

La fadeno demandas se dependi de la kunteksto estas malperfektaĵo. Certe estas.
Estas homa.

Paulinho (プロフィールを表示) 2011年12月22日 20:02:54

Kiam mi unuefoje lernis esperanton (iomete), mi lernis firme. Oni parolas al unu persono, oni diras "ci". Oni parolas al pluraj, oni diras "vi". Sed en domajno de tia lingvo mi min konsideras (ĉiam) malforta. Tiam, kiam mi vidis aliaj uloj uzantaj "vi" por unu mi adheras. Mi pensis ke tio estus la evoluo de la kostumo.....

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年12月22日 20:26:46

Paulinho:Kiam mi unuefoje lernis esperanton (iomete), mi lernis firme. Oni parolas al unu persono, oni diras "ci". Oni parolas al pluraj, oni diras "vi".
Kie vi lernis tion? senkulpa.gif

mihxil (プロフィールを表示) 2011年12月22日 23:57:39

Paulinho:Kiam mi unuefoje lernis esperanton (iomete), mi lernis firme. Oni parolas al unu persono, oni diras "ci".
Mi ne scias kiun kurson vi uzis, sed mi rekomendas rubujen sendi ĝin.

先頭にもどる