Al contingut

anketo

de superadamuso, 10 de desembre de 2011

Missatges: 33

Llengua: Esperanto

darkweasel (Mostra el perfil) 12 de juny de 2012 12.39.31

Estas interese, ke maljam duonan jaron post la kreo de tiu ĉi fadeno uzantoj trovas ĝin.

cxevino (Mostra el perfil) 12 de juny de 2012 13.46.52

darkweasel:Estas interese, ke maljam duonan jaron post la kreo de tiu ĉi fadeno uzantoj trovas ĝin.
Mi respondis ĉefe por senerarigi la titolon.

darkweasel (Mostra el perfil) 12 de juny de 2012 16.07.00

white knight:
darkweasel:Estas interese, ke maljam duonan jaron post la kreo de tiu ĉi fadeno uzantoj trovas ĝin.
Mi la unua fojo legis la vorton "maljam". Ĉu vi kreis ĝin aü jam legis ĝin ie ajn?
Kaj ĉu estas pli bona vorto ol "nur"?
Maljam troviĝas en PMEG.

En tiu ĉi okazo mi uzis maljam, ĉar uzo de nur povus komprenigi la ĝuste malan signifon - ke daŭris nur duonan jaron.

AlfRoland (Mostra el perfil) 12 de juny de 2012 18.12.47

darkweasel:
white knight:
darkweasel:Estas interese, ke maljam duonan jaron post la kreo de tiu ĉi fadeno uzantoj trovas ĝin.
Mi la unua fojo legis la vorton "maljam". Ĉu vi kreis ĝin aü jam legis ĝin ie ajn?
Kaj ĉu estas pli bona vorto ol "nur"?
Maljam troviĝas en PMEG.

En tiu ĉi okazo mi uzis maljam, ĉar uzo de nur povus komprenigi la ĝuste malan signifon - ke daŭris nur duonan jaron.
Sed PMEG ne rekomendas uzon de "maljam": Teorie oni povus uzi maljam por “ne pli frue ol, ne antaŭ”, sed maljam ne enuziĝis. Ankaŭ aliaj proponoj por anstataŭigi nur en tiu ĉi signifo ne sukcesis. Nur estas tute bona.

darkweasel (Mostra el perfil) 12 de juny de 2012 19.04.35

AlfRoland:

Mi scias, sed en tiu ĉi okazo ĝi tamen helpis senkonfuzigi la signifon!

AlfRoland (Mostra el perfil) 12 de juny de 2012 20.26.41

darkweasel:
Mi scias, sed en tiu ĉi okazo ĝi tamen helpis senkonfuzigi la signifon!
PIV(reta versio) difinas prefikson "mal-" jene: Pref. montranta ideon logike kontraŭan al tiu, kiun montras la rad.:

Estas la duan fojon mi vidas la vorton "maljam" kaj por mi ĝi ĝuste estas konfuza. Kio estas la kontraŭo al "jam"? Eble dependas de la kunteksto, sed mi pensas ke "ankoraŭ ne" ofte estus taŭga.

Mi jam legis la libron - Mi ankoraŭ ne legis la libron.
La aktualan frazon mi volus esprimi jene: "Estas interese, ke nur kiam pasis duonan jaron post la kreo de tiu ĉi fadeno uzantoj trovas ĝin.", aŭ "Estas interese, ke ankaŭ kiam pasis duonan jaron post la kreo de tiu ĉi fadeno uzantoj trovas ĝin."

darkweasel (Mostra el perfil) 12 de juny de 2012 20.50.02

AlfRoland:
Estas la duan fojon mi vidas la vorton "maljam" kaj por mi ĝi ĝuste estas konfuza. Kio estas la kontraŭo al "jam"? Eble dependas de la kunteksto, sed mi pensas ke "ankoraŭ ne" ofte estus taŭga.
Jam antaŭ tempindiko signifas, ke la parolanto opinias, ke tiu tempindiko estas frua.

Jam morgaŭ komenciĝos ... = Morgaŭ komenciĝos ..., kaj laŭ mi tio estas frua tempopunkto por tiu komenciĝo.

Maljam do tre bone povas esprimi la malan ideon:

Maljam morgaŭ komenciĝos ... = Morgaŭ komenciĝos ..., kaj laŭ mi tio estas malfrua tempopunkto por tiu komenciĝo. = Nur morgaŭ komenciĝos ...

AlfRoland:
La aktualan frazon mi volus esprimi jene: "Estas interese, ke nur kiam pasis duonan jaron post la kreo de tiu ĉi fadeno uzantoj trovas ĝin.",
Jes, tio bonas, sed ĝi estas pli longa.

AlfRoland:"Estas interese, ke ankaŭ kiam pasis duonan jaron post la kreo de tiu ĉi fadeno uzantoj trovas ĝin."
Nu, tio ne estas la celata signifo - mi ja volis atentigi ĉefe pri tio, ke je la kreo neniu interesiĝis pri la fadeno, sed nun ja.

AlfRoland (Mostra el perfil) 12 de juny de 2012 21.20.28

Bone, sed kiel PMEG skribis "maljam" teorie eblas. Ĉu tia frazo tamen estas tuj komprenebla - mi dubas!

Jam tuj post la kreo de la fadeno fakte kelkaj respondis kaj mia frazo prefere estu: "Estas interese, ke kiam pasis duona jaro post la kreo de tiu ĉi fadeno uzantoj trovas ĝin."

superadamuso (Mostra el perfil) 29 de juny de 2012 1.33.51

darkweasel:
white knight:
darkweasel:Estas interese, ke maljam duonan jaron post la kreo de tiu ĉi fadeno uzantoj trovas ĝin.
Mi la unua fojo legis la vorton "maljam". Ĉu vi kreis ĝin aü jam legis ĝin ie ajn?
Kaj ĉu estas pli bona vorto ol "nur"?
Maljam troviĝas en PMEG.

En tiu ĉi okazo mi uzis maljam, ĉar uzo de nur povus komprenigi la ĝuste malan signifon - ke daŭris nur duonan jaron.
Sinjoro Darkweasel !
Kio vi estas ? faŝisto, socialisto aŭ ŝtelisto ?
Adamo

Fuzzy (Mostra el perfil) 29 de juny de 2012 5.17.23

RiotNrrd:Estis grava decido, sed mi finfine, post multa penso, elektis "yes aŭ ne ?". Mi anticipas longan kaj seriozan diskuton.
Mi TUTE ne konsentas kun vi. Mi opinias pri la temo tute male.

Tornar a dalt