目次へ

Esperanto kaj francaj balotoj

Altebrilas,2012年1月12日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

Altebrilas (プロフィールを表示) 2012年1月12日 13:07:28

En majo francoj voĉdonos por nova prezidento. Jam unu el ili, Nicolas Dupont-Aignan (1-2% en la sondadoj) subskribis la peticion por leĝpropono por ebligi esperanton en la abituro.
Jen alia kandidato kiu oficiale subtenas esperanton, kaj eĉ metis ĝin en sian programon:

http://jacques.borie.over-blog.com/
Espereble, ke li havos la 450 subskriboj (de urbestroj kaj aliaj gravuloj) kiuj mankas al li por oficialigi sian kandidatecon.! sal.gif

IgorPletnev (プロフィールを表示) 2012年1月12日 13:20:56

Jes, estas bona informo, ke en Eŭropo denove komencas aperi seriozaj politikistoj, kiuj oficiale parolas pri sia subteno al Esperanto.

Alsete (プロフィールを表示) 2012年1月14日 13:07:18

Ekde, la kandidatino Nathalie Arthaud (0-1% en la sondadoj) ankaŭ subskribis la peticion.
Do, nuntempe, malmute kanditoj subskribis.

raffadalbo (プロフィールを表示) 2012年1月14日 18:16:21

IgorPletnev:Jes, estas bona informo, ke en Eŭropo denove komencas aperi seriozaj politikistoj, kiuj oficiale parolas pri sia subteno al Esperanto.
Vere, se kelkaj ŝtato en Eǔropo enkondukis esperanton en la liceon, ĝi estas tre bona novaĵo por ĉiuj eǔropaj esperantistoj! Kaj tiu ne estas tiel malfacile: en la liceo esperanto estus nur elekto, ne devo.

Ankaǔ en Italio ekzistas proponoj de enkonduki esperanton en la liceon, sed al nivelo pli malalta ol en Franco. Tamen, en ambaǔ la nacioj la proponoj venas de partioj malgrandaj... malpli ol 5%!

rido.gif Esperu ni ke tiuj ideoj akiros pli grandan konsenton!

Altebrilas (プロフィールを表示) 2012年1月15日 16:13:57

Tiuj kandidatecoj estas reklamo por esperanto - kaj ankaŭ reklamo por iliaj ideoj kadre de eo-movado.

Estas interese, ke iu el la subskribintaj kandidatoj, Dupont Aignan, defendas la francan lingvon, kaj konscias, ke la angla estas minaco por ĝi.

lgg (プロフィールを表示) 2012年1月16日 0:39:40

Mi avertighas kun atencoj de frankoj de regakiri la Esperanton. Ghi endangheras Zamenhofajn intencojn kaj tutan verkon de esperantistoj slavaj, germanaj kaj alimondaj.

Aldone, chiuj atencoj de instrui Esperanton per shtatamono devas esti oponitaj.

lgg (プロフィールを表示) 2012年1月16日 0:50:46

Oni devas kopreni ke sola rezono post subtenado de Esperanto estas materialintereso, en formo de subachetajhoj pro kontraktoj por aparataro, programaro, referencliteraturo, fakultrejnado ktp.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2012年1月17日 9:02:53

Estus bonege, se la franca esperantista movado estus en tiel bona situacio, ke oni provus subaĉeti ĝin por obteni ĝian favoron.rido.gif rido.gif rido.gif

Bedaŭrinde, nia situacio estas tia, ke ni devas peti ĉiajn apogojn.ploro.gif

Mi aldonu, ke esperanto ne kontraŭas defendon de franca lingvo, ĉar kiel dua helplingvo por ĉiuj, ĝi ebligas la naciajn lingvojn - kaj eĉ la regionajn - pluvivi.

Kaj eĉ la anglan lingvon ĝi helpas: Tiuj angloparolantoj, kiuj ŝatas tiun lingvon kaj ĝia kulturo ne povas ne agnoski, ke amasa disvolvoĝo de "Globiŝ" malbeligas kaj malriĉigas la anglan lingvon kiun ili amas.

先頭にもどる