Esperanto kaj francaj balotoj
fra Altebrilas,2012 1 12
Meldinger: 8
Språk: Esperanto
Altebrilas (Å vise profilen) 2012 1 12 13:07:28
Jen alia kandidato kiu oficiale subtenas esperanton, kaj eĉ metis ĝin en sian programon:
http://jacques.borie.over-blog.com/
Espereble, ke li havos la 450 subskriboj (de urbestroj kaj aliaj gravuloj) kiuj mankas al li por oficialigi sian kandidatecon.!
IgorPletnev (Å vise profilen) 2012 1 12 13:20:56
Alsete (Å vise profilen) 2012 1 14 13:07:18
Do, nuntempe, malmute kanditoj subskribis.
raffadalbo (Å vise profilen) 2012 1 14 18:16:21
IgorPletnev:Jes, estas bona informo, ke en Eŭropo denove komencas aperi seriozaj politikistoj, kiuj oficiale parolas pri sia subteno al Esperanto.Vere, se kelkaj ŝtato en Eǔropo enkondukis esperanton en la liceon, ĝi estas tre bona novaĵo por ĉiuj eǔropaj esperantistoj! Kaj tiu ne estas tiel malfacile: en la liceo esperanto estus nur elekto, ne devo.
Ankaǔ en Italio ekzistas proponoj de enkonduki esperanton en la liceon, sed al nivelo pli malalta ol en Franco. Tamen, en ambaǔ la nacioj la proponoj venas de partioj malgrandaj... malpli ol 5%!
Esperu ni ke tiuj ideoj akiros pli grandan konsenton!
Altebrilas (Å vise profilen) 2012 1 15 16:13:57
Estas interese, ke iu el la subskribintaj kandidatoj, Dupont Aignan, defendas la francan lingvon, kaj konscias, ke la angla estas minaco por ĝi.
lgg (Å vise profilen) 2012 1 16 00:39:40
Aldone, chiuj atencoj de instrui Esperanton per shtatamono devas esti oponitaj.
lgg (Å vise profilen) 2012 1 16 00:50:46
Altebrilas (Å vise profilen) 2012 1 17 09:02:53
Bedaŭrinde, nia situacio estas tia, ke ni devas peti ĉiajn apogojn.
Mi aldonu, ke esperanto ne kontraŭas defendon de franca lingvo, ĉar kiel dua helplingvo por ĉiuj, ĝi ebligas la naciajn lingvojn - kaj eĉ la regionajn - pluvivi.
Kaj eĉ la anglan lingvon ĝi helpas: Tiuj angloparolantoj, kiuj ŝatas tiun lingvon kaj ĝia kulturo ne povas ne agnoski, ke amasa disvolvoĝo de "Globiŝ" malbeligas kaj malriĉigas la anglan lingvon kiun ili amas.