본문으로

Pronomoj kun a-vortoj

글쓴이: Hyperboreus, 2012년 2월 3일

글: 11

언어: Esperanto

Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 2월 3일 오전 1:50:24

Forigite

Sxak (프로필 보기) 2012년 2월 3일 오전 5:52:17

mi opinias, ke la respondo estas jesa al ambaŭ viaj demandoj, sed verŝajne en la hindeŭropaj lingvoj (kaj sekve en Eo, kiun plej multe influas tiuj lingvoj) estas pli kutime en tiaj frazoj meti adjektivojn post la pronomojn...

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 2월 3일 오전 6:34:02

Hyperboreus:Ĉu pronomoj povas regi a-vortojn?
Ĉu jenaj frazoj estas gramatikaj?
*Malgranda mi ne atingas la tegmenton.
*Mi venkos lamentindan vin.
Mi ne komprenas kion vi volas diri per tiuj du frazoj. Eble vi devus klarigi, alimaniere dirite, kion vi celas.

Amike.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 2월 3일 오전 6:34:49

Jam ekzistas tia fadeno: A-vorto + persona pronomo

hebda999 (프로필 보기) 2012년 2월 3일 오전 6:37:51

antoniomoya:
Hyperboreus:Ĉu pronomoj povas regi a-vortojn?
Ĉu jenaj frazoj estas gramatikaj?
*Malgranda mi ne atingas la tegmenton.
*Mi venkos lamentindan vin.
Mi ne komprenas kion vi volas diri per tiuj du frazoj. Eble vi devus klarigi, alimaniere dirite, kion vi celas.

Amike.
Ja tio estas tre klara. Se ni povas diri:

malgranda knabo/viro/esperantisto...

kial ni ne povas diri:

malgranda mi/vi/ŝi...?

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 2월 3일 오전 10:04:21

hebda999:Ja tio estas tre klara.
Se ni povas diri:malgranda knabo/viro/esperantisto...
kial ni ne povas diri:malgranda mi/vi/ŝi...?
Eble ĉar adjektivoj akompanas substantivojn, ne pronomojn, ĉu?

Amike.

drinkulo (프로필 보기) 2012년 2월 3일 오전 10:52:28

antoniomoya:
hebda999:Ja tio estas tre klara.
Se ni povas diri:malgranda knabo/viro/esperantisto...
kial ni ne povas diri:malgranda mi/vi/ŝi...?
Eble ĉar adjektivoj akompanas substantivojn, ne pronomojn, ĉu?

Amike.
Mi opinias la kontraŭon.
Kvankam mi ne uzas tion ofte, nur kiam mi uzas la pronomon ni, ĉar Esperanto ne havas pronomon unuan pluralan ekskludan.

Hispanaj ni parolas laŭte

Ankaŭ kiam mi uzas la pronomon duan kaj mi volas diferencigas singularan kaj pluralan.

Blankaj vi iris ĉe nigra vi

Kaj la pronomoj anstataŭas la nomojn aŭ substantivojn.

P. La ekzemploj tre malbonas

Mustelvulpo (프로필 보기) 2012년 2월 4일 오전 6:44:41

Mi kredas ke la du frazoj estas ĝustaj, sed "Mi estas tro malgranda por atingi la tegmenton" kaj "Vi estas lamentinda, kaj mi venkos" estas pli klaraj.

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 2월 4일 오전 7:36:13

Mustelvulpo:Mi kredas ke la du frazoj estas ĝustaj, sed "Mi estas tro malgranda por atingi la tegmenton" kaj "Vi estas lamentinda, kaj mi venkos" estas pli klaraj.
Ĉar en E-o ĉio estas ebla kondiĉe ke ĝi ne damaĝu la klarecon, la frazoj de Hyperboreus ne estas tiel klaraj, do, ili ne estas laŭ mi tiel korektaj. Kontraŭe, la frazoj de Mustelvulpo estas perfekte kompreneblaj, sekve, pli korektaj kaj taŭgaj por komunicado.

Amike.

Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 2월 4일 오전 9:22:38

Forigite

다시 위로