Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 2012-februaro-07

Mesaĝoj: 821

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-21 21:25:24

AlfRoland:@: miĥil- Kial vetu pri botelo da vino. Malnova sveda proverbo diras: Kie vino iniras saĝo eliras.
Povas esti, sed temas pri nur provizora stato, kiu povus eĉ esti bonvena.
AlfRoland:Pripensu ke vino estas disdonata dum komunio.
Nu, mi ne kontraŭas ĉion. Ĉiuokaze vino simple estas la tradica veto, ĉu ne?

Kaj cetere, ĉu ne estas tiel ke ja oni disdonas vinon, sed trinkas sangon. Transsubstancigo, ĉu ne? Aŭ eble tiu doktrino estas tiom frenezega ke nur katolikoj laŭlitere kredas tion....

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-februaro-21 21:52:01

miĥil:
Kaj cetere, ĉu ne estas tiel ke ja oni disdonas vinon, sed konsumas sangon.
Eble pro la efiko de la vino oni imagas ke oni estas kanibaloj rideto.gif.

palaman (Montri la profilon) 2012-februaro-22 04:09:46

miĥil:Ĉu ni vetu? Botelon da vino. Se post jardeko iel evidentiĝos ke evoluado per natura selekto ne estas prava kaj la biologistara interkonsento pri tio (tute male al nun) pri tio samopinias, tiam vi ricevos el mi botelon da vino. Konsentite? Kaj inverse kompreneble.
Mi ne ŝatas vinon, kara.

Sincerdire, mi eĉ malŝatas ebriaĵojn, ĉar tio pli pereigas Rusion ol Bolŝevismo kaj kapitalismo.

Eble, estus pli utile se la venkito devus publike konfesi sian eraron.
Malgraŭ ke tio estas senpaga mone, sed ne senpaga anime.
Ĉu konsentite?

palaman (Montri la profilon) 2012-februaro-22 04:15:10

miĥil:
palaman:
miĥil: Specioj ja povas aperi de aliaj
Tio estas via kredo, amiko.
Sed bazita je scioj pri faktoj.
Bazita je parta scio de faktoj, kio ne sufiĉas por konkludi certe.
Tiam mi eĉ ankoraŭ ne postulas ke oni tiam tute kun vi konkludu ke temus pri 'evidente nur Dikreado'. Ĉar tio memkompreneble nur montras mankon de fantazio. Eĉ se natura selekto estos malprava (kio ne okazos), tiam oni certe trovos alternativon pli klarigipovan ol 'Dion'.
Mi ne dubas ke via kredo je malekzisto de Dio estas firma kaj neŝancelebla.
Ĝi ja bazas ne je faktoj, sed je deziroj, samkiel ĉiu kredo. Tial faktoj povas ŝanĝi nenion pri kredoj.

bildo (Montri la profilon) 2012-februaro-22 04:29:29

palaman:Ĝi ja bazas ne je faktoj, sed je deziroj, samkiel ĉiu kredo.
Ankaŭ samkiel via kredo je Dio?

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-22 06:45:50

palaman:Eble, estus pli utile se la venkito devus publike konfesi sian eraron. Malgraŭ ke tio estas senpaga mone, sed ne senpaga anime.
Mi pensus ke interŝanĝo de ia amikeca diboĉeta malmultekosta donaco estus pli bona. Tiel oni ja ankaŭ konfesas sian eraron, sed konservus pli bonan etoson.
palaman:Ĉu konsentite?
Sed mi interkonsentas ankaŭ sen bona etoso.

palaman:Mi ne dubas ke via kredo je malekzisto de Dio estas firma kaj neŝancelebla.
Tiu kredo estas ĉar mankas evidentaĵoj. Ili aperu kaj tiu mia kredo 'ŝanceliĝus'. Mi konfesu ke estus malfacile ĉar nune la situacio estas vaste kontraŭ tiu Dio, kaj religianoj emas prezenti absurdajn kaj nehoherojn bildojn de siaj dioj, kaj emas prezenti 'pruvojn' kiuj estas tute nekonvinkaj. Kaj tio iom malhelpus, ĉar mi jam estas tute skeptika pri ĉio kio venas el tiu grego, kaj la defaŭlta pozicio jam fariĝis 'ili probable malpravas kiel ĉiujn antaŭajn fojojn'.

Cetere eĉ eblas diri ke la tuta koncepto 'Dio' estas sufiĉe malbone difinita, kaj kredi je ĝi iom similas al kredi je klirpoj. Neniu eĉ scias kio estas klirpo, do kompreneble ankaŭ neniu kredas je ilia ekzisto.

palaman:Ĝi ja bazas ne je faktoj, sed je deziroj, samkiel ĉiu kredo. Tial faktoj povas ŝanĝi nenion pri kredoj.
Ĝi ne bazas je deziro. Kial mi dezirus tion? Kial mi dezirus ke postvive mi tute malaperos? Kial mi dezirus ke mi estas nur mia korpo? Kial mi dezirus ke mia vivo estas tute sensenca? Tio eĉ ne senchavas. Mi ne povas alimaniere interpreti tiajn ĉi viajn dirojn ol tiel ke temas pri projekcio. La deziroj pri la maloj ja aspektas verŝajnaj. Kaj eĉ aperis uloj kiuj laŭlitere argumentis laŭ tiaj vojoj. Io kia 'mi kredas je dio ĉar mi ne deziras ke mia vivo estas sensenca'.

Kaj cetere vi eĉ kontraŭdiras vin mem:
palaman:Bazita je parta scio de faktoj,
Ĉi tiel vi konfesis ke kredo pri disspeciiĝo estas bazita je scio de faktoj (eĉ se nur parta). Do, ne ĉiu kredo bazas je deziroj? Estus cetere absurde ankaŭ ĉi-kaze. Kial mi havus personan deziron pri ĉu aŭ ne disspeciiĝo okazis?

unpensador (Montri la profilon) 2012-februaro-22 06:55:33

palaman:
miĥil: Specioj ja povas aperi de aliaj
Tio estas via kredo, amiko.
Bedaŭrinde, la kredo estas malscienca kaj blinda.
Sed vi certe rajtas kredi tiom longe, kiom vi havos kredforton.

Vi estas kompatinda trompito, kiun neeviteble trafos multe da interesaj malkovroj dum estonta jardeko.
Por mi la afero estas tre klara kaj simpla: Oni havas Fidon aŭ ne havas; kaj la FIDO estas donacita de la Sankta Spirito al tiu kiu Li volas. Kaj tiam oni vidas la aferojn ege certe, krom iuj aliaj aĵoj kiuj laŭ diras la Eklezion estas plene neeblaj de koni por la homa menso, kiel estas la Mistero de la Sanktega Trinitato: La Patro estas Dio, Jesuo-Kristo estas Dio kaj la Sankta Spirito estas Dio kaj krome estas tri malsamaj Personoj. Tamen DIO ESTAS UNU, NUR UNU SOLA DIO kaj NE ESTAS PLI da DIO ol LI, MILDA kaj KOMPATEMA.

Kaj revenante al la alia temo de la "evoluo" de la specioj kaj aliaj stultecoj, mi havas ege klarajn ideojn; kompreneble mi NE POVAS PRUVI ke Dio kreis la homon rekte, kvankam mi kredas Lin por FIDO. Estas kiuj kredas je novaj teorioj KIUJ DEVAS PRUVI ilin; kaj kontraŭdiras sin senĉese en kontraŭdiraj kaj tre malsamaj teorioj. Kaj punkto.
---------------------------------
Mi devas fini, kiu mia filino venos tuj purigi kaj ordigi al mi la domon kaj mian fratinon atendas min ankaŭ.

Amikajn salutojn escepte al kelkaj.

Eduardo
Kie estas la forestanta ligo?
http://www.columbia.edu/itc/anthropology/v1007/cas...

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-22 08:09:12

unpensador:Kie estas la forestanta ligo?
http://www.columbia.edu/itc/anthropology/v1007/cas...
Kial vi ligas al la laboro de iu studento? Ĉu vere vi ne trovas ion pli bonan?

palaman (Montri la profilon) 2012-februaro-22 08:12:29

Cetere eĉ eblas diri ke la tuta koncepto 'Dio' estas sufiĉe malbone difinita, kaj kredi je ĝi iom similas al kredi je klirpoj. Neniu eĉ scias kio estas klirpo, do kompreneble ankaŭ neniu kredas je ilia ekzisto.
La senco de la afero tamen estas simpla kaj evidenta: oni kredas ke la mondo kongruas al ies volo.
La ĉefa vorto estas "ies".
Do la senco estas kredi ke ekzistas iu, laŭ kies volo ĉio okazas.
Tio estas simpla baza kredo, sen multaj (eble, grava) detalaĵoj, kiuj ne gravas en nia kunteksto.

palaman:Ĝi ja bazas ne je faktoj, sed je deziroj, samkiel ĉiu kredo. Tial faktoj povas ŝanĝi nenion pri kredoj.
Ĝi ne bazas je deziro. Kial mi dezirus tion? Kial mi dezirus ke postvive mi tute malaperos?
Por havi garantion ke vi ne plu suferos.
Kial mi dezirus ke mi estas nur mia korpo?
Por havi garantion ke vi ne postvivos, do ĉiuokaze ne suferos.
Homo ja nature timas morton, kaj volas esti certa ke almenaŭ ĝi estas plej malagrabla momento - kaj fino.
Kial mi dezirus ke mia vivo estas tute sensenca? Tio eĉ ne senchavas.
La senco estas ke tiam vi rajtas sencigi vian vivon laŭ via deziro sole.
Oni ja scipovas krei diferencajn sencojn - do por kio oni bezonus havi objektivan unusolan sencon?!
Kial mi havus personan deziron pri ĉu aŭ ne disspeciiĝo okazis?
Ĉar se dispeciĝo neeblas, do vi jam havas pruvon de Dio tamen ekzistas: multeco de specoj estas ja la pruvo.
Kaj cetere vi eĉ kontraŭdiras vin mem:
palaman:Bazita je parta scio de faktoj,
Ĉi tiel vi konfesis ke kredo pri disspeciiĝo estas bazita je scio de faktoj (eĉ se nur parta). Do, ne ĉiu kredo bazas je deziroj?
Ĉiu kredo bazas je diziro kun iom da faktoj.
Do je PARTA scio.

palaman (Montri la profilon) 2012-februaro-22 08:15:41

bildo:
palaman:Ĝi ja bazas ne je faktoj, sed je deziroj, samkiel ĉiu kredo.
Ankaŭ samkiel via kredo je Dio?
Certe, kara!
Kaj tio deziro estas tute natura por ĉiu homo. Ĉu vi mem ne volus ke la mondo kongruus ies volo?
(Plej bonus certe via volo, sed almenaŭ IES)

Reen al la supro