Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 2012-februaro-07

Mesaĝoj: 821

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-16 04:02:49

bildo:Kial vi kredas, ke mia ideo estas neŝanĝebla, ke mi neniam malprenos ĝin?
Ĉar vi ekzemple ne diris: 'Se estas vere ke la universo ne havos finon tiam ne ĉio havas finon'. Ne, vi simple atakis la diron mem.

Aldone la praveco de la ideo estas eĉ ne plej esenca. Pli gravas eble la koncerno al la temo. Ĉu via 'ĉio evoluas' (eĉ tabloj) diras ion pri ekz. 'Dio rekte kreis la universon kaj la homojn'? aŭ pri 'Homoj kreas tablojn.'?

Mi celas do ke se eĉ kreitaj aferoj 'evoluas', kaj ni parolas kun kreaĵisto, kial eĉ menciindas ke 'ĉio evoluas'? Ĉar klare estas aludata en la fadentemo kontrasto inter 'kreiteco' kaj 'evoluo'. Mi supozis ke via 'ĉio evoluas' volis implici ke vivo do ne estis 'kreita'.

bildo:Nur stulta, aĉa dogmulo ne povas kompreni la diferencon inter "pensi, supozi" kaj "kredi", inter "rezonado" kaj "dogmo".
Ankaŭ ne estas tre bone rifuzi kompreni ke tiuj vortoj estas foje alie uzataj ol vi uzas ilin. Vi agas kvazaŭ tiuj vortoj havas absolutan signifon, sed laŭ mi tiuj viaj absolutaj signifoj eĉ ne estas la plej kutimaj. Almenaŭ 'kredi' kaj 'pensi' havas ambaŭ sufiĉe vastajn signifokampojn kaj estas klare ke ili parte kovras unu la alian.

bildo:
miĥil:La tria eblo klare estas la bona.
Por mi ankaŭ ĝi ne taŭgas, ĉar mi mem tute ne kredas, kaj ne pensas, ke ĉiuj sciencistoj kredas.
Kompreneble oni devas mense iom malidiotigi la dirojn de unpensador. 'Ĉiuj' tute evidente estas nur hiperbolo, kaj 'kredi' ĉi-kaze simple povas signifi 'pensi ke estas ĝustaj'. Oni estu iom komprenema, alikaze komuniko ne eblas.

unpensador (Montri la profilon) 2012-februaro-16 07:58:31

Mi devas eliri nun. Oni atendas min.

11. Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel. 12. Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.......
21. Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 22. Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero. 23. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. 24. Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. 25. Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 26. Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero.
29. Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo.
Biblio.

"we have to admit
that there is nothing in the geological records that runs contrary to the
view of conservative creationists, that God created each species
separately, presumably from the dust of the earth. My own view is that
this does not strengthen the creationists' arguments."
http://www.mombu.com/gardening/gardening/t-is-evol...

"History tells us that how much we want to believe a proposition is
not a reliable guide as to whether it is true." -- Steven Pinker

ni devi agnoski
ke estas nenio en la geologiaj rekordoj kiu kuras kontraŭan al
la vido de konservativa creationists, tiu Dio kreis ĉiun specion
aparte, supozeble de la polvo de la tero. Mia propra vido estas ke
tio ĉi ne plifortigas la argumentoj de la kreistoj."

http://gramtrans.com/gt/url/?url=http%3A%2F%2Fwww....

Edu lango.gif

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-16 08:18:52

unpensador:Mi devas eliri nun. Oni atendas min.
Eble en tia kazo estas pli bone skribi malpli longajn anstataŭ malpli zorgajn mesaĝojn.

Vi ekzemple citas citojn:
unpensador:we have to admit
that there is nothing in the geological records that runs contrary to the
view of conservative creationists, that God created each species
separately, presumably from the dust of the earth. My own view is that
this does not strengthen the creationists' arguments."
http://www.mombu.com/gardening/gardening/t-is-evol...
Jen, ankaŭ mi guglis ĝin. Ŝajnas ke tio ĉi estas pli ofte uzata 'cit-mino' de kreaĵistoj. La skribinto de ĝi (Dr. Edmund J. Ambrose antaŭ 30 jaroj) evidente ja kredas en evoluado, sed oni simple citas nur unu frazon tiel ke aspektas kvazaŭ li malakceptas ĝin. Jen analizo (en la angla):
talkorigins pri tiu ĉi cito

Temas pri sufiĉe malhonesta, kaj fia agmaniero. Almenaŭ legu la tutan libron el kiu vi citas antaŭ ol citi ĝin.

Paulinho (Montri la profilon) 2012-februaro-19 11:58:48

Iu uzis la vorton "ĥaoso". Mi preferas "kolora". Mi pensas ke tia debato estas kolorega....

Al kristanuloj kiuj kredas je opozicio inter kreado kaj evoluo, kial la unua libro de la biblio alportas tempajn terminojn, mi sugestas (bonvolu permesi) legi 2-n Petron, ĉapitron 3,8.

Aliflanke, se dio estas ĉupova (je tio ni kredas) kaj li/ŝi kreis la materion ĵuste dotatan de aŭtonomio, tiam oni devas esperi aŭtonomian sciencon, kio asekuras liberecon por kredi aŭ ne kredi. (Laŭ mi ĉia bone fondata scienco validiĝas KAJ estas himno al la dia amo).

Mi antaŭe zorgas pri la politika uzado de la ideo de evoluo: maljusta politika sistemo uzas la ideon de supervivaĵo de la plej adaptatuloj por ekskuzado de la esplorado de la homo per la homo... Mi kredas ke ni kristanoj maltrafas malbele, kiam ni pli diskutas se dio ekzistas aŭ ne, kaj malpli la respekton por la kreado (ekologio), aŭ la nukleajn armilojn ....

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-19 12:57:14

Paulinho:I Al kristanuloj kiuj kredas je opozicio inter kreado kaj evoluo, kial la unua libro de la biblio alportas tempajn terminojn, mi sugestas (bonvolu permesi) legi 2-n Petron, ĉapitron 3,8.
Tie estas skribita ke por Dio tago estas kiel mil jaroj kaj mil jaroj estas kiel tago. Pri tio eblas rimarki kelkaĵojn. Unue ke tio apenaŭ igus Genezon 1 malpli ridinda, ĉar ankaŭ 6 mil jarojn eĉ ne proksimas al la vera daŭro. Due, mi pensis ke Dio estus 'ekster tempo'? Kaj trie ĉu la biblio ne estas celata por legado far homoj? Do kial damne ne simple estas uzataj klaraj terminoj, kial necesus klarigo en libro skribita 600 jarojn poste?

Paulinho:Mi antaŭe zorgas pri la politika uzado de la ideo de evoluo: maljusta politika sistemo uzas la ideon de supervivaĵo de la plej adaptatuloj por ekskuzado de la esplorado de la homo per la homo... Mi kredas ke ni kristanoj maltrafas malbele, kiam ni pli diskutas se dio ekzistas aŭ ne, kaj malpli la respekton por la kreado (ekologio), aŭ la nukleajn armilojn ....
Jes, estas klare ke antaŭe en Eŭropo kiam ankoraŭ ĉiu estis kristano, tute ne okazis krueleco kaj tute ne okazis maljusteco. Tio evidente nur ekokazis kiam uloj ekakceptis evoluadon.

unpensador (Montri la profilon) 2012-februaro-20 07:57:47

Azeno, ĉevalo aŭ homo?

Azeno

La malbeno komencis en 1987, kiam la kunmalkovrintoj de la kranio, Jordi Agustí kaj Salvador Moyà Solà, forlasis Gibert kaj eldonis ke la restoj ne apartenis al homo, sed al ĉevalo. Tuj-tuje oni komencis paroli de la Azeno de Orce. La satira revuo La Papus eldonis en sia kovrilo la korpon de homo kun kapo de azeno kaj oni diris: “Zoy ezpañó, cazi ná” (laŭ la elparolo ĉi tie en vilaĵoj; z= Englis "th" aŭ "h"= = "Soy español, casi nada". ("Mi estas hispanulo, preskaŭ nenio"). Poste la aŭtoritatoj pensis ke estis pli bone pagi al iuj "sciencaj" fremdaj por ke ili diru ke tio estis la origino de la homo kaj tiel altiri vizitojn de naivaj eŭropaj turistoj. Hahahaha! Kia ridado!

http://gramtrans.com/gt/url/?url=http%3A%2F%2Fwww....

http://ateaysublevada.over-blog.es/article-hombre-...

http://gramtrans.com/gt/url/?url=http%3A%2F%2Fwww.... ktp ktp

http://www.youtube.com/watch?v=bTR1wmvhOas&fea...

Edu lango.gif

palaman (Montri la profilon) 2012-februaro-20 10:10:13

Mi certas ke ĉiu teorio de evoluo pri specfardo estas eraro.
Oni kredas ĝin nur pro tio ke ĝis nun oni ne konas nonajn atingaĵojn de la biologia scienco.

Rusa fama biologiisto, akademiano Altuĥov, recevis grandan premion de Rusa ŝtato pro tio, ke li malkovris la fakton ke ĉiu geno de ĉiu viva estaĵo apartenas al unu el du grupoj:
1) genoj, kiuj estas diferencaj ĉe ĉiu estaĵo de la speco
2) genoj, kiuj estas tutsamaj ĉe ĉiu estaĵo de la speco
La genoj de la 2-a tipo ne povas esti ŝanĝitaj sen tio, ke la estaĵo mortos aŭ almenaŭ malsanos nekuraceble.
Do reala evoluo povas nur forelekti estaĵojn, kiuj 2-atipaj genoj estas kriplitaj.
2-atipaj genoj estas pli ol douno de la tuta genaro pri ĉio esplorita speco! Tion malkovris Altuĥov.

Tial natura evoluo povas nur apartigi unu specon de la alia, sed neniam krei novajn specojn.

Tio estas nun jam firma scienca fakto, kiu signifas ke Darvin eraris. Natura elektado NE POVAS krei novajn biologiajn specojn, amikoj.

http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%90%D0%BB%D1%82%D1...

Materiistoj kreu iun alian klarigon, de kie venas vivo sur la tero! sal.gif

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-20 19:14:38

palaman:Mi certas ke ĉiu teorio de evoluo pri specfardo estas eraro.
Vi eraras.

palaman:Rusa fama biologiisto, akademiano Altuĥov
Li estas tiom fama, ke mi apenaŭ sukcesis gugli lin. Mi nur trovis libron de Jurij Altuchov el 1980 (!).

palaman:
, recevis grandan premion de Rusa ŝtato pro tio, ke li malkovris la fakton ke ĉiu geno de ĉiu viva estaĵo apartenas al unu el du grupoj:
1) genoj, kiuj estas diferencaj ĉe ĉiu estaĵo de la speco
2) genoj, kiuj estas tutsamaj ĉe ĉiu estaĵo de la speco
La genoj de la 2-a tipo ne povas esti ŝanĝitaj sen tio, ke la estaĵo mortos aŭ almenaŭ malsanos nekuraceble.
Do reala evoluo povas nur forelekti estaĵojn, kiuj 2-atipaj genoj estas kriplitaj.
2-atipaj genoj estas pli ol douno de la tuta genaro pri ĉio esplorita speco! Tion malkovris Altuĥov.
Mi estas preskaŭ certa ke tio ne estas 'normala' biologio, kaj ke tiu Altuĥov estas obskurulo, kiun ni facile povas ignori.

palaman:Tial natura evoluo povas nur apartigi unu specon de la alia, sed neniam krei novajn specojn.
Ĉu nur el Altuĥov vi konkludas tion?

palaman:Tio estas nun jam firma scienca fakto, kiu signifas ke Darvin eraris. Natura elektado NE POVAS krei novajn biologiajn specojn, amikoj.

ru.wikipedia
Tiom fakta, ke tiu paĝo de la malkovrinto de tiu geniaĵo eĉ ekzistas nur en la rusa. Ŝajne la tuta resto de la mondo ankaŭ ignoras lin. Kial?

palaman:Materiistoj kreu iun alian klarigon, de kie venas vivo sur la tero! sal.gif
Vi tute ridindigas vin. Vivkomenco ne rilatas al evoluado entute. Vi montras vin kopianto de stultaj kreismanoj. Mi esperas ke vi hontu.

Ĉar ĝis nun ni ne certas ke vivo eĉ komenciĝis pli ol unu fojon, kaj ni ja scias ke la universo estas ekstreme granda, ni eĉ povas supozi puran ŝancon. Mi ne pensas ke estas tiel, sed eĉ tio estas ebla. Min ne mirigus ke vivo estus sufiĉe normala kaj en certaj okazoj preskaŭ neevitebla, sed ankaŭ tio estas nur konjekto. Baze simple estas tiel ke ni ne scias kiel vivo ekekzistis, kaj ke Darwin ankaŭ diris nenion pri tio.

Ĉiuokaze vivkomenco do ne rilatas al evoluado. Estas nur konfuzo de la diskuto tiun temon ektranĉi.

unpensador (Montri la profilon) 2012-februaro-21 07:02:58

palaman:Mi certas ke ĉiu teorio de evoluo pri specfardo estas eraro.
Kara samideano: mi estas tre ĝoja al renkonti Rusulon ĉi tie kaj kiu ankaŭ estas Kristana, kiel la plimulto de homoj ĉi tie estas ateistoj. Mi studis la Rusan lingvon dum unu jaro ĉe la Centra Lernejo por Ligvoj en Madrido kaj post tio mi daŭris studantan sola. La lernolibro kiu ni havis estis tion de Potapova kaj mi daŭris la studado post tio. tre bona libro ankaŭ estas "Rusa senpene" (Assimil) el kiu mi nun havas la novan eldonon, sed la pli aĝa estas multe pli bona. Mi ankaŭ havas iuj pli materialoj kun kasedoj kaj "K-diskoj", kiel "Rusa Lingvo por ĉiu" ("Русский язык для всех") k. t. p. sed mi ege multe forgesis. Kaj mi ankaŭ uzas tiun klavaron http://www.liova.com/ sed tre malofte.

Mi kredas je la "mikroevoluo", kiu ne estas ĝuste "Evoluo". Por ke vi komprenu: Antaŭ proksimume jarcento estis en Manĉestro multegaj fabrikoj kiuj uzis karbon kaj la muroj de la konstruaĵoj fariĝis nigraj kaj estis ankaŭ malgrandaj papilioj kiuj metis sin en la muroj de la konstruaĵoj por ripozi kaj estis papilioj blankaj kaj aliaj papilioj DE LA SAMA SPECO estis nigraj. Nature la birdoj manĝis preskaŭ ĉiam la blankajn papiliojn, ĉar ili vidis ilin pli bone ol la nigrajn papiliojn, kiuj kamuflis sin kun la koloro de la muroj de la fabrikoj kaj ne estis bone viditaj de la birdoj, kio rezultis ke estis superrego aŭ "elstareco" de nigraj papilioj kaj la blankaj preskaŭ malaperis. Ĝi taŭfas, SED LA SPECO TUTE NE ŜANĜIS.

Nun mi estas iom laca kaj volas aŭdi radioelsendo de Sinjoro Federiko Ĥiménetxo Losántoso, en kies ideologio mi tute ne partoprenas, sed li estas tre simpatia kaj vera. Mi aŭskultas lin per la radio ĉe 97.9 Khz FM.

Amikajn salutojn!

Eduardo rido.gif

unpensador (Montri la profilon) 2012-februaro-21 07:05:51

Nun mi estas iom laca kaj volas aŭdi radioelsendo de Sinjoro Federiko Ĥiménetxo Losántoso, en kies ideologio mi tute ne partoprenas, sed li estas tre simpatia kaj vera. Mi aŭskultas lin per la radio ĉe 97.9 Khz FM.
http://www.esradio.fm/

Kaj por la ateistoj oni povas diri la vorton de la Biblio: Jesaja Ĉapitro 6: "9 Tiam Li diris: "Iru kaj diru al tiu popolo:
Vi aŭdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos. 10 Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj por ke por ke ĝi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke ĝi ne aŭdu per siaj oreloj, por
ke ĝi ne komprenu per sia koro, por ke ĝi ne konvertiĝu kaj ne saniĝu.gi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke ĝi ne aŭdu per siaj oreloj, por ke ĝi ne komprenu per sia koro, por ke ĝi ne konvertiĝu kaj ne saniĝu."

Kaj kvanto da aĝoj

Amikajn salutojn

Eduardo sal.gif

Reen al la supro