Fechado
No máximo 500 mensagens.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
de unpensador, 7 de fevereiro de 2012
Mensagens: 821
Idioma: Esperanto
Teapot (Mostrar o perfil) 26 de fevereiro de 2012 04:23:20
palaman (Mostrar o perfil) 26 de fevereiro de 2012 04:25:07
miĥil:Male, la konvulsioj de novnaskonta scienco, libera de stultaj ateismaj dogmoj. Vera sciena bildo de la estino aperas, kaj viaj plenkreskontaj nepoj priridos viajn dirojn en la fadeno kiel kadukitaj stultaĵoj.palaman:La tempo nun laboras por ni kaj kontraŭ vi. Via epoko finiĝas, karaj materiistojNe, la lastatempa pliaktiviĝo de kreismanoj estas ne pli ol la konvulsioj de mortonto.
Ĉiuokaze, ke iu volas kredi pri dio, kaj volas kredi ke ĝi iel kunagis pri la ekesto de la specioj estas unu afero. Sed unpensadaro citas el retejoj kiuj nomiĝas 'en ses tagoj' ktp. Tio estas alia afero. Tio estas ridinda.Ne, kara!
Mi komprenas ke vi esperas ke oni almenaŭ lasos al vi ŝancon kredi je evoluo.
Sed bedaŭrinde neniun ŝancon vi plu havas.
Ĉiuj specoj aperis preskaŭ samtempe - tio estas fakto.
Vi kaj Miland ankoraŭ pli malpli havis mian respekton, sed se vi elektas senkondiĉe la flankon de Unpensador pri lia tute komplete absurda frenezaĵo, tiam mi cedas, kaj mi devas eksupozi ke ankaŭ vi uloj estas nesaveblaj en via memelektita stulteco.ni alttaksas vian opinion, kara, sed ni ne rifuzos la veron eĉ pro vi
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
bildo (Mostrar o perfil) 26 de fevereiro de 2012 04:30:41
palaman:Do vi estas biologiisto, ĉu ne?Ne. Mi ne estas biologiisto, mi ne estas sciencisto. Mi estas manĝisto kaj pensisto. Mi manĝas bongustajn pomojn, kiuj estas la rezulto de artefarita selektado - bonega pruvo de natura selektado.
bildo (Mostrar o perfil) 26 de fevereiro de 2012 04:49:49
Desmut:Do, kion vi volas? Ĉu permesi kredantojn trudi sian kredon al aliaj homoj? Ĉu permesi ilin revivigi la Inkvizicion? Mi ne volas, ke miaj infanoj alvenus al situacio kiel ĉi tio.
Kiom granda diskuto, homoj...kiom da stultaĵoj kaj kiom da veroj...sed...vi jam devus esti konsciaj ke nek la ateistoj iĝos religiemuloj nek la religiemuloj eklasos siajn bibliojn. Estas kiel peti ŝarkon ne manĝu fiŝojn...estas kontraŭnature.
Desit1 (Mostrar o perfil) 26 de fevereiro de 2012 05:24:32
bildo:Trankviliĝu, bildo. La eklezio estas nur por tiuj malfermitokululoj kiuj ne povas rigardi pli for ol sian propran nazon.Desmut:Do, kion vi volas? Ĉu permesi kredantojn trudi sian kredon al aliaj homoj? Ĉu permesi ilin revivigi la Inkvizicion? Mi ne volas, ke miaj infanoj alvenus al situacio kiel ĉi tio.
Kiom granda diskuto, homoj...kiom da stultaĵoj kaj kiom da veroj...sed...vi jam devus esti konsciaj ke nek la ateistoj iĝos religiemuloj nek la religiemuloj eklasos siajn bibliojn. Estas kiel peti ŝarkon ne manĝu fiŝojn...estas kontraŭnature.
bildo (Mostrar o perfil) 26 de fevereiro de 2012 06:00:50
Desit1:Mi ne konsentas kun vi. Se ni ne kontraŭdiru, obskurantoj venkos. Ja homoj estas kredemaj, bedaŭrinde.
Trankviliĝu, bildo. La eklezio estas nur por tiuj malfermitokululoj kiuj ne povas rigardi pli for ol sian propran nazon.
mihxil (Mostrar o perfil) 26 de fevereiro de 2012 06:39:00
palaman:Male, la konvulsioj de novnaskonta sciencoAha, mi jam ekkomprenetas ke post dek jaroj vi simple montros al iuj komplete religiaj institucioj kaj diros ke 'tiuj estas la nova scienco'. La kompreneble ankoraŭ ekzistontan veran sciencon kun universitatoj, ĵurnaloj, eksperimentoj, esploroj ktp vi nomos 'trompoj', 'komplotoj' aŭ 'ne veraj' aŭ simile. Pri iom da mensogado kaj memkompato jam nun religianoj ne hontas. Povas esti ke tiu fenomeno iom pli kreskos. Kaj tiel vi ekkrios ke vi tamen gajnis la veton.
palaman:Mi komprenas ke vi esperas ke oni almenaŭ lasos al vi ŝancon kredi je evoluo.Ke oni kredus ke Dio iel influis la aperon de specioj estas unu afero. Ke oni kredas ke ĉiuj specioj aperis 'preskaŭ samtempe' estas io alia, kaj simple stulta. Ĉar pardonu min, sed tio ekstreme malkongruas kun la faktoj. Vivo ekekzistas jam miliardojn da jaroj. Plejparton de tio temis pri prokariotoj por kiuj 'specio' estas iom problema koncepto. Sed almenaŭ dum la pasinta duonmiliardo da jaroj multoj da specioj aperis kaj malaperis. Tio malfacile nomeblas 'preskaŭ samtempe'. Sed mi eble tamen kontrolu: Kiom longe por vi estas 'preskaŭ samtempe'? Kaj kion por vi signifas 'specio'?
Sed bedaŭrinde neniun ŝancon vi plu havas.
Ĉiuj specoj aperis preskaŭ samtempe - tio estas fakto.
unpensador (Mostrar o perfil) 26 de fevereiro de 2012 07:03:44
Desmut:Jes, sed mia patro havis 14 gefratoj kaj preskaŭ ĉiuj estis komunistaj kaj post la civila milito estis eksilita al Meksiko, Argentinio, Anglujo... Kaj mia gekusinoj estis naskitaj tie kaj kiam ili alvenis visiti nin ili elparolis "Méhiko".unpensador:Eble estas de la sia nepino Diana, kiu loĝas en Argentinio aŭ Méjiko.Meksiko estas per ikso, do México, ne Méjico, ne fiaskigu la nomon.
Kiom granda diskuto, homoj...kiom da stultaĵoj kaj kiom da veroj...sed...vi jam devus esti konsciaj ke nek la ateistoj iĝos religiemuloj nek la religiemuloj eklasos siajn bibliojn. Estas kiel peti ŝarkon ne manĝu fiŝojn...estas kontraŭnature.
http://www.youtube.com/watch?v=eopo44LNabo
Ekzemple ĉi tie la gemeksikanoj diras "mi tierra mehikana" (ne "meksikana")
http://www.youtube.com/watch?v=eopo44LNabo
Nun mi devas vestigi min kiel persono kaj eliri promeni kun mia fratino al la "Fontano de la Sepento" por fari iom de fisika ekserco.
http://www.otragranada.org/spip.php?article396
Ĝis poste
Edu
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
sergejm (Mostrar o perfil) 26 de fevereiro de 2012 08:07:18
Komparu: Estis teorio ĉielmakaniko de Aristotel.
Helpe de ĝi oni kalkulis lokojn de planedoj sufiĉe precize, sed ĝi eksplikis ne ĉion.
Poste aperis teoriojn de Newton kaj Einstein, kiuj estas pli precizaj. Sed por kalkuli lokon de planedo sur ĉielo astronomoj ĝis nun imagas vojon de planedo kiel sumo de cirklaj movoj (kvankam por kalkuli la cirklojn oni uzas ekvaciojn de Newton kaj Einstein), kiel en teoirio de Aristotel.
Teorio de Darvin bone eksplikas kiel specioj malaperas, kaj apero de malgrandaj ŝanĝoj, kiel longeco de beko de birdo.
Sed grandaj ŝanĝoj ...
Tero aperis preskaŭ 4,5 miliardojn da jaroj antaŭ. Preskaŭ tuj sur ĝi aperis vivo.
Rimarko: Suno estas stelo de la dua ordo, antaŭ ĝi ĉi tie estis stelo de la unua ordo, kaj eble sur ĝiaj planedoj jam estis vivo - do ne mirinde, ke vivo sur Tero aperis tiom frue.
Dum 4 miliardoj da jaroj sur Tero estis nur unuĉela vivo. Kaj dum nur ĉirkaŭ duonmiliardo da jaroj vivo evoluis de unuĉeluloj ĝis homo - pro kio estas tia rapideco?
mihxil (Mostrar o perfil) 26 de fevereiro de 2012 08:56:11
sergejm:Sed grandaj ŝanĝoj ...Grandaj ŝanĝoj estas sumoj de malgrandaj ŝanĝoj. Neniu problemo tie.
sergejm:Rimarko: Suno estas stelo de la dua ordo, antaŭ ĝi ĉi tie estis stelo de la unua ordo, kaj eble sur ĝiaj planedoj jam estis vivo - do ne mirinde, ke vivo sur Tero aperis tiom frue.La suno efektive kreiĝis el la postlasaĵoj de antaŭj steloj. Sed estas tamen diversaj malĝustaĵoj en via diro. Ne temas pri 'unu' stelo kiu 'ĉi tie' estis antaŭe. Ĉe steloj de 'unua ordo' tute ne povis aperi vivo, ĉar la elementoj pli pezaj ol heliumo (tre necesaj por vivo) nur kreiĝas en steloj, kaj tiuj elementoj do nur havebliĝas al novaj steloj se tiuj malnovaj steloj eksplodas. Do, la suno kaj ĝiaj planedoj fariĝas el materialoj kiu certe jam estis en antaŭaj steloj. Ĉar pezaj steloj kiuj eksplodas ekzistas nur mallonge, estas sufiĉe da tempo antaŭ la kreiĝo de la suno por enhavi eĉ plurajn generaciojn de steloj, el kiuj la pli postaj do ankaŭ povintus havi rokajn planedojn.
Sed la vivo sur tero neniel rilatas al ebla vivo je tiuj eblaj antaŭaj planedoj ĉe tiu antaŭaj steloj. Almenaŭ tio neniel estas montrita. Tre povas esti ke vivo simple ekekzistis sur tero. Nur ĝiaj materialoj, nome la pezaj elementoj kiaj C, O, N kaj P estis certe kreitaj en antaŭaj steloj, kaj nur tiu rilato certe ekzistas.
sergejm:Dum 4 miliardoj da jaroj sur Tero estis nur unuĉela vivo. Kaj dum nur ĉirkaŭ duonmiliardo da jaroj vivo evoluis de unuĉeluloj ĝis homo - pro kio estas tia rapideco?Tiu rapido estas grandparte nur ŝajna. Antaŭ pli malpli duonmilardo da jaroj vivo ekhavis trajtojn kiuj igis ĝin pli facile videbla kiel fosilioj. Probable ekzemple tiam malmolaj partoj ekekzistis.
Sed multo de komplekso ankaŭ evoluis antaŭe. Eŭkariotoj ekz. originis antaŭ du miliardoj da jaroj (aŭ simile). Kaj eŭkarotioj tute ne plu estas 'simplaj'. Multa komplekseco cetere estas ĥemia. Pensu pri fotosintezo, metabolismo, ktp. Ĉiuj tiaj aferoj evoluis ĉe unuĉeluloj.
Resume, estas malĝuste sugesti ke en tiuj unuaj miliardoj da jaroj preskaŭ nenio okazis, kaj tiam subite ekrapidis. Okazis multo. Estas nur ke multĉelismo fariĝis videbla kaj grava sufiĉe malfrue, kaj ke ŝanĝiĝoj en tio aspektas al ni pli interesaj.